domingo, 21 de abril de 2013

ŜUTI (Verter, echar)



1. Elglitigi substancon nefluidan, konsistantan el multaj apartaj, ne kunigitaj eroj: /Hacer deslizar una substancia no fluida, que consta de muchas partículas separadas, no unidas:
·   Mi ŝatus ŝuti ankoraŭ iom da salo en la supon. /Me gustaría echar todavía un poco de sal en la sopa.
·   Ŝuti polvon en la okulojn. /Echar polvo en los ojos.
·   La sako krevis kaj sukero ŝutiĝis sur la plankon. /El saco estalló y el azúcar se vertió  en el piso.
·   Estas tempo por disŝuti semon. /Es tiempo de diseminar la semilla.
·   La kuko estas bakita, necesas nur surŝuteti ĝin per sukero. /El pastel está horneado, sólo necesita espolvorearlo con azúcar.
2. Grandnombre aŭ grandakvante doni: /Dar en gran número o como un gran riego:
·   Ĉiuj ŝutis komplimentojn al ŝi. /Todos le echan piropos a ella.
·   Ni estas ĉirkaŭŝutataj per liaj favoroj. /Estamos colmados por sus favores.
·   La edzo superŝutas ŝin per donacoj. /El marido la cubre de regalos.
3. Transsendi datenojn amase: /Enviar grandes cantidades de datos:
·   Alŝutu ĉi tiun dosieron (al servilo). /Sube ese archivo (al servidor).
·   Mi elŝutis novan senpagan programon de interreto. /Bajé un nuevo programa gratuito de la red.

POLEMIKO (Polémica)



Skriba publika diskutado: /Discusión pública por escrito:
·   Mi volas eviti ĉiun personan polemikon. /Quiero evitar toda polémica personal.
·   Neniun konvinkis viaj polemikaj argumentoj. /Tus polémicos argumentos no convencieron a nadie.
·   Mi ne intencas polemiki kontraŭ ili. /No tengo intención de polemizar con ellos.
·   Homojn, kiuj okupiĝas pri polemikado, oni nomas polemikistoj. /La personas que se ocupan de polemizar se llaman polémicos.

viernes, 19 de abril de 2013

KONSTATI (Constatar, comprobar)



  Rimarki, rigardi ion, kies faktecon, realecon oni post esplorado asertas: /Notar, observar algo, cuya hechura, realidad, se asevera después de una exploración:
·   La kuracisto konstatis la morton. /El médico comprobó la muerte.
·   La policistoj konstatis la identecon de la kriminto. /Los policías comprobaron la identidad del asesinado.
·   Estas konstatite, ke fumado mallongigas la vivon. /Está comprobado que el fumar acorta la vida.
·   Oni faris konstaton pri la stato de la domo. /Se hizo una comprobación sobre el estado de la casa.
·   La fakto estas facile konstatebla. /El hecho es fácilmente constatable.

KRIMO (Crimen)



Ago, per kiu morala aŭ civila leĝo estas grave malobservata: /Acción, por medio de la que una ley moral o civil es gravemente desacatada:
·   Vi estos punita, ĉar vi faris la krimon! / ¡Serás castigado, porque tú cometiste el crimen!
·   Malriĉeco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo. /La pobreza no es un crimen, no obstante, conduce al desprecio.
·   Tiu viro estas krima homo. /Ese hombre es una persona criminal.
·   Kiu ne krimas, tiu ne timas. /Quien no delinque, no teme.
·   Via krimeco estas evidenta. /Tu criminalidad es evidente.
·   Mi estas nur senkrima akuzito. /Sólo soy un acusado inocente.
·   La krimulo ne nomis siajn kunkrimulojn. /El criminal no identificó a sus cómplices.

NASKI (Parir, dar a luz; generar)



1. (Se paroli pri ino) Eligi el si idon: / (Si se habla de hembra) Hacer de sí una cría:
·   Ŝi naskis filinon. /Ella dió a luz una niña.
·   Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon. /Un puerco no pare un cachorro de león, ni una corneja un polluelo de águila.
·   Ne naskiĝu riĉa, naskiĝu feliĉa. /No generes riqueza, genera felicidad.
·   Kia naskinto, tiaj naskitoj. /De tal genitora, tales nacidos.
·   Hodiaŭ estas mia naskiĝtago kaj mi ricevos multajn donacojn. /Hoy es mi cumpleaños y recibiré muchos regalos.
·   Li ne volis forveturi de sia naskiĝlando/naskiĝurbo. /Él no quería emigrar de su país natal / ciudad natal.
·   Niaj infanoj estas denaskaj esperantistoj. /Nuestros niños son esperantistas de nacimiento.
·   Ŝi estas unuenaska (unuafoje naskanta). /Ella es primeriza (da a luz por primera vez).
·   Mia filo estas novnaskito - li naskiĝis nur antaŭ kelkaj tagoj. /Mi hijo es neonato - él nació sólo hace algunos días.
2. Estigi (ion abstraktan): /Generar (algo abstracto)
·   Kio naskis vian malpacon? / ¿Qué generó tu inquietud)
·   Mono monon naskas. /El dinero genera dinero.
·   Feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas. /La felicidad no obedece a una ley, nace de improviso, muere de improviso.
·   Komenciĝis naskiĝo de la printempo. /Comenzó el nacimiento de la primavera.
·   Feliĉe arto kaj scienco renaskiĝis post la milito. /Felizmente, el arte y la ciencia, renacen después de la guerra.