domingo, 15 de febrero de 2015

KONDUTI (comportarse, conducirse, portarse)

Agi iamaniere en siaj rilatoj kun aliaj homoj / Actuar de tal manera en sus relaciones con otros hombres
  • Kondutu bone kaj vi ricevos bombonon. / Pórtate bien y recibirás un bombón.
  • Ŝi ĉiam ĝentile kondutis al ĉiuj. / Ella siempre gentilmente condujo a todos.
  • Vi devas ŝanĝi vian konduton, alikaze vi havos neniun amikon. / Debes cambiar tu conducta, de otra forma no tendrás ningún amigo.
  • Li ĉiam estis bonkonduta infano. / Él siempre fue un chico de buena conducta.
  • La gefratoj estis malbonkondutaj kontraŭ mi. / Los hermanos se portaban mal conmigo.

lunes, 24 de noviembre de 2014

BRUI (Hacer ruido, resonar, retumbar)

1. Aŭdigi diversajn fortajn sonojn, sen harmonio: /Hacer oír diversos sonidos fuertes, sin armonía.
·   Iu bruis nokte kaj ĝenis dormi al mi. /Alguien hizo ruido anoche, y me molestaba para dormir.
·   Ŝuldo ne bruas, tamen dormon detruas. /La deuda no hace ruido, sin embargo, destruye el sueño.
·   Post brua vento subita silento. /Tras un viento ruidoso, un silencio súbito.
·   Musoj bruetas. /Las moscas hacen ruiditos.
·   Feliĉe la fridujo estas malbrua. /Felizmente la nevera es silenciosa.
·   Ni iris per senbruaj paŝoj, por ke neniu nin ekaŭdu. /Fuimos con pasos silenciosos, para que nadie nos escuchara.
·   La laŭtega muziko superbruis eĉ lian krion. /La música fortísima resonaba incluso sobre su grito.
2. Abunde kaj laŭte paroli pri io, por atentigi la publikon: /Hablar copiosa y fuertemente sobre algo, para que el público ponga atención.
·   Ŝajnas al mi, ke la tuta mondo bruas pri tio. /Me parece que todo el mundo hace ruido sobre eso.
·   Per paroloj li bruas, tutan urbon detruas. /Con discursos él resuena, toda la ciudad echa abajo.
·   Ju pli da bruo, des malpli da ĝuo. /Entre más ruido, menos agrado.

sábado, 20 de septiembre de 2014

KOMPLIMENTO (Cumplido, piropo)

1. Gratulaj flataj vortoj adresataj al iu: / Palabras aduladoras de felicitación dirigidas a alguien:
·   Li diras komplimentojn al ĉiuj virinoj. /Él le dice piropos a todas las mujeres.
·   Okaza komplimento ne iras al testamento. /Un cumplido ocasional no va al testamento.
·   Ili komplimentis min pro mia sukceso. /Ellos me hicieron cumplidos por mi éxito.
·   Mi dankas vin pro viaj komplimentaj vortoj! / ¡Te agradezco por tus palabras de felicitación!
·   Mia koramiko estas tre komplimentema kaj flatema. /Mi pareja es muy piropero y halagador.
2. Ĝentilaj ceremoniaj formuloj: /Fórmulas amables ceremoniosas.
·   Manieroj kaj komplimentoj apartenas al la akcepta saluto. /Las maneras y cumplidos pertenecen al saludo aceptable.
·   Komplimentu ŝin komisie de mi. /Felicítala de mi parte.

viernes, 19 de septiembre de 2014

AGRESI (Agredir)

Ataki la unua, ne estante mem minacata de atako: /Atacar primero, no estando amenazado de ataque.
·   "Ĉu la knaboj denove agresis vin?" demandis la patrino. / ¿Otra vez te agredieron los muchachos? preguntó la madre.
·   Tio estas agreso kontraŭ nia nacio! / ¡Eso es una agresión contra nuestra nación!
·   "Via filo estas tro agresema," diris la instruisto. /”Su hijo es demasiado agresivo”, dijo el profesor.
·   Multaj plendis pri via agresemo. /Muchos se quejaron por tu agresividad.
·   Mi jam laciĝis de iliaj agresaj riproĉoj.Vi devas eviti ĉion agresivan. /Ya estoy cansado de sus reproches agresivos. Debes evitar toda agresividad.

jueves, 27 de febrero de 2014

DISKRETA (Discreto)

1. Diranta nur, kion decas diri; scianta konservi sekreton: /Que dice sólo lo que es apropiado decir; que sabe guardar un secreto
·   Ne timu, mi estos diskreta kaj ne diros tion, kion ili pli bone ne sciu. /No temas, seré discreto y no diré lo que es mejor que ellos no sepan.
·   Mi provos diri tion diskrete, mi nur ĝentile aludos pri tio. /Trataré de decirlo discretamente, sólo aludiré a eso con cortesía.
2. Faranta nur, kion decas fari, modesta, nesintruda, taktoplena, ne troiganta: /Que sólo hace lo que es conveniente hacer, modesto, sencillo, delicado, humilde.
·   Estu diskreta kaj respektema, mi petas. /Por favor, sé discreto y respetuoso.
·   Li ebriiĝis kaj iĝis maldiskreta. /Él se embriagó y se puso indiscreto.
3. Delikata, neforta, netroa: /Delicado, débil, no excesivo:
·   Mi ĝis nun memoras vian bonodoran, sed diskretan parfumon. /Hasta ahora recuerdo tu perfume oloroso, pero discreto.

miércoles, 6 de noviembre de 2013

PROTESTI (Protestar)

Fari formalan deklaron kontraŭ io, kion oni opinias nejusta aŭ nevera: /Hacer una declaración formal contra algo, que uno opina que es injusto o falso.
·   Ili protestis kontraŭ mia decido. /Ellos protestaron contra mi decisión.
·   La valideco de lia testamento estis protestita. /La validez de su testamento fue cuestionada.
·   Kontraŭ tiu formo protestas mia lingva sento. /Mi sentido lingüístico protesta contra esa forma.
·   Kontraŭ neesto ne helpas protesto. /La protesta no ayuda contra la inexistencia.
·   Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto. /Una súbita protesta sin pregunta, a menudo es una señal de culpa.
·   La protestantoj trankviliĝis kaj decidis lasi la aferon. /Los protestantes se tranquilizaron y decidieron abandonar el asunto.

viernes, 11 de octubre de 2013

SIMPATIO (Simpatia)

1. Reciproka inklino de du personoj, bazita sur simileco de gustoj, temperamentoj, opinioj kaj simile: /Inclinación recíproca de dos personas, basada en la similitud de gustos, temperamentos, opiniones, etc.
·   Ili vivis en mirinda simpatio. /Ellos vivían en admirable simpatía.
·   Mi ne tre simpatias kun li. /Él no me cae muy simpático.
2. Favora inklino de iu por alia persono, kies sentojn tiu iel dividas: /Inclinación favorable de alguien por otra persona, cuyos sentimientos de algún modo comparte.
·   Vi havas por ŝi pli grandan simpation. /Tienes la simpatía más grande por ella.
·   Ŝi estas tre simpatia knabino. /Ella es una muchacha muy simpática.
·   Vi tiel simpatie ridetas! / ¡Sonríes de  modo tan simpático!
·   Mi ne kaŝas mian malsimpation al tiu persono. /Yo no oculto mi antipatía a esa persona.

viernes, 6 de septiembre de 2013

FONDI (Fundar, establecer)

1. Starigi (konstruon) sur io: /Erigir (una construcción) sobre algo:
·   Ili decidis ne fondi la domon sur roko. /Ellos decidieron no fundar la casa sobre una roca.
·   Post la milito oni refondis la preĝejon. /Después de la guerra se restableció la iglesia.
2. Esti la unua, kiu starigas (konstruon) komencante de la fundamento: /Ser el primero en establecer (una construcción) comenzando desde la base:
·   Ili venis en tiun ĉi lokon kaj fondis la urbon. /Ellos llegaron a este lugar y fundaron la ciudad.
·   Pasis multegaj jaroj post la fondiĝo de nia urbo. /Han pasado muchísimos años desde la fundación de nuestra ciudad.
3. Krei kaj aranĝi (institucion): /Crear y organizar (una institución):
·   UEA estis fondita de Hodler. /La UEA fue fundada por Hodler.
·   La fondo de nia asocio ebligos nin fari diversajn aranĝojn. /La fundación de nuestra asociación nos obligará a hacer diversos ordenamientos.
·   La Fondaĵo pri Esperantaj Studoj (ESF) estas fondaĵo, kiu finance subtenas diversajn projektojn. /La Fundación de Estudios Esperantistas (ESF) es una fundación que apoya financieramente a diversos proyectos.
·   La fondinto de Esperanto ricevis multajn gratulajn leterojn. /El fundador de Esperanto recibió muchas cartas de congratulación.
·   ESF fondiĝis per iniciato de Humphrey Tonkin, Jonathan Pool kaj E. James Lieberman. /La ESF se fundó por iniciativa de Humphrey Tonkin, Jonathan Pool y E. James Lieberman.
4. Apogi sur io (tion, kion oni kredas, esperas kaj simile): /Apoyarse sobre algo (aquello que se cree, se espera o algo similar):
·   Ŝi fondas sian vivon sur la amo. /Ella funda su vida en el amor.
·   Vi parolas sensencaĵojn, fonditajn sur nenio. /Estás hablando de cosas sin sentido, fundadas en nada.
·   Via timo estas tute senfonda. /Tu temor es totalmente infundado.

domingo, 7 de julio de 2013

RIFUZI (Rehusar; rechazar; [de] negar; negarse a)



1. Ne voli akcepti ion donatan aŭ proponatan: /No querer aceptar algo donado o propuesto:
·   Mi rifuzis liajn florojn kaj donacojn. /Yo rechacé sus flores y regalos.
·   Unu fojon ŝi respondis rifuze kaj nun neniu ŝin invitas amuziĝi. /Una vez ella respondió negativamente, y ahora nadie la invita a divertirse.
·   Homoj ne povus tute rifuziĝi de la ideo de internacia lingvo. /La gente no podría rehusarse totalmente a la idea de una lengua internacional.
·   Neniu povas forrifuzi sian parencecon. /Nadie puede rechazar su parentesco.
2. Ne voli doni ion petitan: /No querer dar algo pedido:
·   Mi neniam rifuzis helpon al miaj amikoj. /Nunca he rehusado una ayuda a mis amigos.
·   Postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas. /Una exigencia no pretende, un rechazo no ofende.
·   La gesto de la patrino estis rifuza kaj infano komprenis, ke bombonon li ne ricevos. /El gesto de la madre fue negativo, y el niño comprendió que no recibiría un bombón.
3. Ne voli fari ion: /No querer hacer algo:
·   La edzo rifuzis aŭskulti ŝin. /El marido se negó a escucharla.
·   Via rifuzo min tre malĝojigos. /Tu rechazo me entristecerá mucho.

sábado, 6 de julio de 2013

VOLONTE (Con gusto, con agrado, de buena gana)



Konsente kaj kontente, laŭ volo kaj plaĉo: /De acuerdo y con alegría, conforme a la voluntad y placer:
·   Mi volonte akceptis ilian proponon partopreni la feston. /De buena gana acepté la proposición de ellos para participar en la fiesta.
·   Ju pli frue, des pli certe, - ju pli volonte, des pli lerte. /Entre más temprano, más seguro - entre más voluntario, más diestro.
·   Multaj homoj partoprenus tian kongreson kun granda volonteco. /Muchas personas participarían con mucho agrado en ese congreso.
·   Nia organizo serĉas volontulojn, kiuj povus helpi pri la projekto. /Nuestra organización busca voluntarios, que puedan ayudar en el proyecto.
·   Li nevolonte subskribis la kontrakton. /Él no subscribió con agrado el contrato.

viernes, 5 de julio de 2013

TATUI (Tatuar)



Fari sur ies haŭto neforigeblan (aŭ tre malfacile forigeblan) desegnaĵon, enpikante en ĝin kolorajn pigmentojn: /Hacer sobre la piel de alguien un dibujo indeleble (o muy difícil de quitar), pinchando en ella pigmentos de color:
·   Ĉu vi volas tatui vian brakon? / ¿Quieres tatuarte un brazo?
·   Sur lia dorso mi tatuos iun beston. /Le tatuaré un animal en la espalda.
·   Tiu fraŭlino estas tatuita. /Esa joven lleva un  tatuaje.
·   Ĉu tio estas farita per tatuado? / ¿Eso se hace mediante un tatuaje?
·   Tiu ĉi tatuaĵo ne estas forigebla. /Este tatuaje no se puede quitar.