jueves, 1 de noviembre de 2007

AKCEPTI

1. Konsenti ricevi ion, kion iu donas aŭ proponas:
Ŝi ne akceptis lian monon.
Kiu akceptas donacon, perdas la pacon.
Mi malakceptis la rekompencon.

2. Lasi eniri en sian domon, hejmon kaj simile:
Mi ne akceptos tiun krimulon!
La avino akceptadas nian familion ĉiun dimanĉon.

3. Tiel aŭ tiel konduti kontraŭ invitito, gasto kaj simile:
Ili tre gastame akceptis nin.
Oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo.
Vi povas turni vin al la virino, kiu sidas ĉe akceptejo kaj ricevi bezonatajn informojn.

4. Konsenti pri io, aprobe allasi:
Bedaŭrinde oni ne akceptis mian proponon.
La decidoj jam estas akceptitaj.
Mi esperas je akcepto de la projekto.
Viaj kondiĉoj ŝajnas esti akcepteblaj.

5. Esti trafita de ago, kiu modifas la staton de la trafitaĵo aŭ donas al ĝi ian econ:
Tiu regulo akceptas multajn esceptojn.

No hay comentarios.: