1. Montri al iu persono la vojon ĝustan, irante kun li kaj helpante al li por atingi la celon, kiun li intencas trafi:
2. Montri la linion ĝuste kondukantan al la celo; direkti la movon al la celo:
- Turista gvidisto gvidis nin sur la monto.
- Aliajn gvidas kaj mem ne vidas.
- Ĉiu sin gvidas, kiel li vidas.
- Ni venis ne tien - li misgvidis nin!
- Ne timu, kompaso gvidos nin.
- Vidu, tio estas gvida stelo.
- Plej bona gvidilo estas la lango.
- Li promesis gvidi sian popolon al la feliĉo.
- Riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido.
- La kurson gvidas bonega instruisto.
- Mi prenis sur min la gvidadon de Esperanta kurso.
- Ŝi konsentis persone gvidadi la aferon.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario