1. Igi tre intensa
la funkcion
de iu korpa organo aŭ ian korpan senton:
- Tiu odoro ekscitas la apetiton.
- La ekscito kaŭzas iriton en la organo.
- Mi devas fari ekscitajn ekzercojn por mia koro.
- La kuracisto malpermesis al vi uzi ekscitaĵojn!
2. Igi eksterkutime forta ian movon
de la animo:
- Li tre ofte rigardas al aliaj knabinoj kaj tio ekscitas mian envion.
- Vi ekscitiĝas ĉe la plej malgranda bagatelo!
- Mia karaktero ne estas ekscitebla.
- Granda eksciteco skuis la tutan urbon.
3. Igi pli intensa
la aktivecon
de io:
- Ni ne povis eksciti la fajron, ĉar pluvis.
- Blovekscitado ruĝigis mian vizaĝon.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario