1. Detale esplori, ĉu io estas tia, kia ĝi devas esti:
- Drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn.
- La kontrolisto kontrolis niajn biletojn.
- Ne kredu al parolo sen propra kontrolo.
- Prefere ne mensogu, ĉar la informoj estas facile kontroleblaj.
- Tio estas nur nekontrolebla aserto.
- Infanoj eksentis senkontrolan liberecon.
2. Esplori, ĉu io estas konforma al supozo:
- Mi volas kontroli, ĉu mi kapablos fari tion.
- Mi kontroladas mian lernadon de vortoj, komparante miajn tradukojn kun la tradukoj en la libro.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario