1. Iri
de unu loko al alia malproksima, sen tre difinita celo:
- La legendoj migras de lando al lando.
2. Translokiĝi
de loko al loko
laŭ
la bezonoj, ne havante fiksan sidejon:
- Multaj laboristoj migras al la landoj, kie la kondiĉoj estas pli bonaj.
- Li estas migra aktoro.
- Mi estas migranto, sed mi ne tre ŝatas tion.
- Multaj miaj samlandanoj elmigris en aliajn landojn.
- Nun tiu lando ne enlasas enmigrantojn.
3. Amase kaj periode translokiĝi
de unu restadejo al alia kaj reciproke:
- Aŭtune birdoj migras suden.
- La birdoj atingis la celon de sia migrado.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario