1. Plene kreskinta kaj (se paroli pri manĝeblaj plantoj) taŭga por konsumado:
- La beroj jam estas maturaj.
- Hodiaŭ ni jam manĝis frumaturajn fruktojn.
- Oni ofte maturigas fruktojn kaj legomojn per varmigado.
- Konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo.
2. Atinginta sian plenan kreskadon; havanta plene evoluintajn fortojn de la korpo kaj de la menso:
- Mi jam ne estas infano, mi estas matura homo!
- Aĝo tro matura ne estas plezura.
- Lernantoj jam ricevis atestojn de matureco.
- Ŝia talento plene maturiĝis.
- Mi pensis, ke vi jam estas maturuloj, sed mi vidas, ke vi ĝis nun agas kiel infanoj!
- Ni multe laboris pri ĉi tiu projekto do verŝajne ĝi jam estas matura.
- Mia decido estas mature pripensita.
- Tio estas nematura demando.
- La kupono jam estas matura, do mi ŝatus ricevi mian monon.
- La bilo maturiĝis hieraŭ.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario