1. Havi precize difinitan sencon: /Tener sentido precisamente definido:
- Tio, kion vi diras, signifas nenion. /Lo que dices no significa nada.
- La ŝanĝoj ne estis tiom signifaj. /Los cambios no eran tan significativos.
- Ŝi ridetis per dusignifa rideto. /Ella sonrió con una sonrisa de doble significado.
- Li direktis multesignifan rigardon al la virino. /Él dirigió una mirada de mucho significado a la mujer.
- Ne ĉiuj vortoj estas unusignifaj. /No todas las palabras tienen un significado solamente.
- Titolo sen mono - sensignifa sono. /Título sin dinero – sonido sin significado.
2. Egalvalori kiel: /Valorar igual que:
- Libere spiri ne signifas vivi. /Respirar libremente no significa vivir.
3. Esti la signo aŭ antaŭsigno de: /Ser el signo o presagio de:
- Malsupre flugantaj hirundoj signifas pluvon. /Golondrinas volando bajo significa lluvia.
4. Havi difinitan valoron: /Tener un valor definido:
- Ĉu mia amo ion signifas por vi? /¿Significa algo para ti mi amor?
- Nia kongreso havas apartan signifon. /Nuestro congreso tiene un significado aparte.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario