jueves, 7 de marzo de 2013

KONFUZI (Confundir, turbar; embarullar)


1. Meti en tian malordon, ke oni ne plu povas distingi ion de alio: /Poner en tal desorden, que ya no se puede distinguir uno de otro:
·   Tio konfuzis la demandon. /Eso embarulló la pregunta.
·   La rememoroj estis malklaraj kaj konfuzaj. /Los recuerdos eran oscuros y confusos.
·   Mi ĉion memoras konfuze. /Recuerdo todo de modo confuso.
·   Mi ne povis trovi miajn aĵojn en tiu konfuzaĵo. /No pude encontrar mis cosas en ese barullo.
·   Kvankam ŝiaj haroj estis interkonfuzitaj, ŝi aspektis bele. /Aunque su cabello estaba enredado, se veía bella.
·   Kiam vi malkonfuzos tiun ĥaoson da libroj? / ¿Cuándo ordenarás ese caos de libros?
2. Intermiksi du similajn personojn aŭ objektojn: /Confundir a  dos personas u objetos:
·   Mi konfuzis ŝin kun ŝia fratino. /La confundí con su hermana.
·   La du kvalitoj estas nekonfuzeblaj. /Las dos cualidades son inconfundibles.
3. Kaŭzi la perdon de ies trankvileco, memcerteco, mensoklareco per subita aŭ neatendita interveno: /Causar la pérdida de tranquilidad, seguridad, claridad mental de alguien, mediante una súbita o inesperada intervención:
·   Unutagaj projektoj de internacia lingvo nur konfuzas la publikon. /Los proyectos de un día de la lengua internacional, sólo confunden al público.
·   Sur ŝia vizaĝo aperis miro, aflikto kaj konfuzo. /En su rostro apareció el asombro, aflicción y confusión.
·   Ekvidinte ilin, mi konfuziĝis kaj ne sciis, kion diri. /Al verlas, me turbé y no supe qué decir.
·   Tio estis vere konfuziva demando (kapabla ĵeti konfuzon en la menson). /Esa fue una pregunta muy confusa (capaz de producir confusión en la mente).

No hay comentarios.: