martes, 17 de noviembre de 2009

ŜVELI ( hincharse, abultarse)

1. Ricevi pli grandan volumenon / Recibir un volumen más grande:
  • Mia ventro ŝvelas pro la manĝaĵo. / Mi vientre se hincha por la comida.
  • Vidante ilin kune ŝi ŝvelis de envio. / Viéndolos junto ella se hinchó de envidia
  • Abelo pikis mian fingron kaj ĝi ŝveliĝis. / Una abeja picó mi dedo y se hinchó.
  • Sur mia kruro aperis ŝvel(aĵ)o. / Sobre mi pierna apareció una hinchazón
  • Finfine la fingro malŝvelis. / Finalmente el dedo se deshinchó.
2. Pligrandiĝi en ia rilato: / Aumentar en alguna relación
  • La prezoj ŝvelis ĉi-jare. / Los precios aumentaron este año.
  • La urbanoj estas malkontentaj pri ŝvelaj vivkostoj. / Los citadinos están descontentos por los abultados costos de vida.
  • Mi esperas, ke ŝvel(ad)o de prezoj ne longe daŭros. / Espero que el abultamiento de los precios no dure mucho tiempo.
  • La instruistino ŝveligis la liston de lernindaj vortoj. / La profesora abultó la lista de las palabras que se deben aprender.

KONCENTRI ( concentrar, reunir)

1. Kunigi dense ĉirkaŭ komuna centro / Reunir densamente alrededor de un centro común
  • Se ni koncentros niajn klopodojn, ni povos ion atingi/ Si concentramos nuestros esfuerzos, alcanzaremos algo.
  • Dum la milito milionoj mortis en la koncentrejoj. / Durante la guerra millones murieron en los campos de concentración.
  • Vi malhelpas min serioze koncentriĝi. / Tú no ayudas a concentrarme seriamente.
  • Laŭ iuj fakuloj ne indas nun malkoncentri kapitalon. / Según algunos especialistas no se merece ahora dispersar el capital.
2. Pliigi la kvanton de solvita substanco en solvanto, aŭ per aldono de tiu substanco aŭ per forigo de parto de la solvanto / Aumentar la cantidad de sustancia disuelta, ya por la adición de esa sustancia, ya por disminución de parte del solvente.
  • Estu atenta kun la koncentrita acido./ Estad atento con el concentrado de ácido
  • Pro la grandega koncentrado en la sango la viruso povas disvastiĝi per malbone sterilizitaj medicinaj injektiloj. / A causa de la inmensa concentración en la sangre el virus puede difundirse por medio de inyecciones médicas mal esterilizadas.

sábado, 31 de octubre de 2009

ĈIFI ( arrugar, estrujar, ajar)

Difekti ion per kunpremo kaj fari multajn senordajn faldojn / Destrozar algo por medio de compresión y hacer muchos dobleces desordenados.
  • Ŝi ĉifis lian leteron kaj forĵetis ĝin / Ella arrugó la carta de él y la lanzó.
  • La verkisto nur ĉifadis la paperon - li ne sukcesis elpensi ion interesan. / El autor sólo arrugó el papel - no logró pensar algo interesante.
  • Ordigu vian ĉifitan liton! / Ordena tu arrugada cama!!!
  • Silko estas neĉifebla. / La seda es inarrugable.

ZUMI ( zumbar, ronronear, canturrear)

Aŭdigi kontinuan, malakutan kaj obtuzan bruon, se paroli pri: / Hacer escuchar un ruido continuo, grave y obtuso, si se hable de:

1. insektoj, kies flugado faras zo-sonon: / insectos cuyo vuelo hace un sonido zzzzzzzz.
  • Ekstere zumas abeloj. / Afuera zumban abejas.
  • Mi ege ne ŝatas la zumadon de muŝoj. / A mi me desagradan mucho el zumbido de las moscas.
  • Subite mi ekaŭdis zuman sonon. / De repente comencé a escuchar un zumbido.
2. persono murmuranta aŭ kantanta kun preskaŭ fermita buŝo/ una persona murmurando o cantando con la boca casi cerrada.
  • Ŝi zumis iun kanton. / Ella canturreaba algún canto.
3. konfuza bruo: / un ruido confuso
  • En la restoracio neniu zumas. / En el restorán nadie canturrea.
  • Ŝia edzo foriris - lin nervozigis zumado de la virinaj langoj. / El esposo de ella se fué - le ponían nervioso el ronronear de las lenguas femeninas.

KLAĈI ( murmurar, chismear, decir pelambres)

Babiladi disportante aŭ ripetante malicaĵojn / Charlar dispersando o repitiendo cosas malintencionadas
  • Tiuj virinoj nur trinkas kafon kaj klaĉas. / Esas mujeres solo toman café y murmuran.
  • Mi aŭdis klaĉojn pri vi. / Escuché pelambres sobre tí.
  • Iuj viroj ankaŭ estas klaĉemaj. / Algunos hombres también son chismosos.
  • Klaĉistinoj estas virinoj, kiuj ŝatas klaĉadi. / Chismosas son mujeres que gustan de murmurar.

VIŜI ( limpiar frotando, secar, fregar )

1. Purigi objekton, frotante ĝin per io, kio forigas polvon aŭ malsekecon / Limpiar un objeto frotándolo con algo que saque el polvo o la humedad
  • Mi viŝis la tablon post la tagmanĝo. / Limpié la mesa después del almuerzo
  • Li deviŝis ŝviton de sia frunto kaj daŭre laboris. / Él secó el sudor de su frente y continuó trabajando.
  • Manviŝilon vi trovos en la banĉambro. / El secamanos lo encontrarás en la sala de baño
2. Forigi malpuraĵon de objekto per frotado / Eliminar impuresas de un objeto frotándolo.
  • Necesas viŝi polvon de la tablo / Es necesario limpir el polvo de la mesa.
  • Ne sufiĉas nur unu viŝo por purigi ĝin. /No es suficiente solo una fregada para limpiarlo.
  • La viŝado daŭris eĉ kelkajn horojn./ La limpieza duró incluso algunas horas.
  • Forviŝu la skribaĵojn de la tabulo, mi petas. / Limpia lo escrito en el pizarrón, por favor.
  • Tiu honto nenian elviŝiĝos. / Esa vergüenza nada la borrará.

viernes, 23 de octubre de 2009

TEGI ( recubrir, revestir, enfundar, forrar )

1. Kovri ĉiuflanke per tuko speciale destinata kaj alĝustigita por tio / Cubrir por todos lados con una tela especialmente destinada y ajustada para eso
  • Ni tegis malnovmodajn meblojn per modernaj kovriloj. / Forramos unos muebles anticuados con cubiertas modernas.
  • Dum nia foresto mebloj estis kovritaj per kontraŭpolvaj tegoj. / Durante nuestra ausencia los muebles fueron cubierto con telas antipolvo.
  • Kiam ni revenis ni maltegis la meblojn. / Cuando volvimos desenfundamos los muebles
2. Daŭre kovri ion per io tiamaniere, ke la kovraĵo formas tuton kun la kovritaĵo kaj estas parto de ĝi / Cubrir durante mucho tiempo algo con algo de modo que el cobertor forme un todo con lo cubierto y sea parte de él.
  • Oni tegis la murojn de la hotelo interne per oro. / Se recubrió internamente los muros del hotel con oro.
  • Mia ĉambro plibeliĝis post la tegado de ĝiaj muroj per tapeto. / Mi pieza se enbelleció después de revestir sus muros con papel tapiz.
  • Li deprenis la tegaĵon de la kablo. / Él sacó el revestimiento del cable

ŜMACI ( besar o comer con ruido )

Fari bruon de suĉado / hacer ruido de succión o chupar
  • Ne ŝmacu per la lipoj, ĉar tio ne estas ĝentila. / no hagas ruidos con los labios, porque no es agradable
  • En la ĉambro aŭdeblis ŝmacado de buŝoj, kiuj manĝis kun granda apetito. / En el cuarto se escuchava ruido de bocas, que comían con gran apetito
  • La koto ŝmacis (klakis kiel ŝmaco) sub la piedoj. / El barro sonaba ( golpeaba con ruido) bajo los pies.

lunes, 28 de septiembre de 2009

PLEDI ( alegar, abogar )

Paroli antaŭ juĝisto por defendi sian propran aferon aŭ tiun de sia kliento / Hablar ante un juez para defender su propia causa o aquella de su cliente
  • Mi ne sukcesis trovi advokaton por pledi. / No logré encontrar un abogado para alegar
  • Gravaj argumentoj pledas por la ĝenerala akcepto de Esperanto kiel internacia lingvo. / Unos argumentos importantes abogan por la aceptación general del Esperanto como lengua internacional
  • Lia pledo ne estis konvinka kaj la juĝisto decidis lin puni. / Su alegato no fue convinsente y el juez decidió castigarlo.
  • Ĉu vi povus okupiĝi pri la pledado? / ¿Puedes ocuparte del alegato?

PLENDI ( quejarse )

1. Esprimi per vortoj sian doloron, ĉagrenon / Expresar con palabras su dolor, enojo o disgusto
  • La infano plendis pro doloro. / El niño se quejaba por el dolor
  • De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro. / De quejas y llantos no se hace el dolor
  • Ŝi rigardis al mi plende. / Ella me miraba quejosamente
  • Mi ĉion suferas neplendante. / Todo lo sufro sin quejarme
2. Esprimi per vortoj, ke oni estas malkontenta pri io aŭ iu: / Expresar con palabras que se está descontento por algo o alguien
  • Ŝi plendis, ke vi batas ŝin! / Ella se quejó que tu la golpeabas
  • Se neniu plendas, neniu defendas. / Si nadie se queja, nadie defiende.
  • Senfara plendo ne estas defendo. / Una queja sin hechos no es una defensa.
  • La plendito silentis kaj neniel povis pravigi siajn agojn. / El quejoso se calló y de ninguna manera pudo justificar sus hechos.

KRUDA ( crudo, basto, tosco)

1. Tia, kia la naturo ĝin produktis; konservanta ĝian primitivan staton; neprilaborita, nepreparita, nekulturita / Así como la naturaleza lo produjo; conservando su primitivo estado; sin elaborar, no preparado, no cultivado:
  • Ne eblas manĝi la viandon, ĉar ĝi ankoraŭ estas kruda./ No es posible comer la carne, porque está cruda
  • Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo./ Desnudo y crudo, sin brocha en el bolsillo.
  • Mi preparis krudaĵojn (nekuiritajn fruktojn/legomojn). / Preparé una comida cruda ( frutas no cocidas / legumbres)
2. Forte kaj malagrable impresanta la sentumojn pro neperfekta laboriteco aŭ pro ne sufiĉa harmonio; malmilda, neharmonia, maldelikata: / Impresiando fuerte y desagradablemente los sentidos por la imperfecta laboriosidad o por insuficiente armonia; dura, inarmómico, no delicado
  • Mi ne pardonos ŝin - ŝi diris al mi krudajn vortojn. / No la perdonaré - ella me dijo nas palabras toscas
  • Li batadis ĉiujn malsaĝaĵojn kaj krudaĵojn de la popolo. / Él golpeaba todas las imprudencias y brutalidades del pueblo
  • Mi sentis krudecon en lia voĉo. / Sentí la crudeza de su voz
3. Dolorige impresanta la sentumojn, pro bruta fortego aŭ sovaĝa intenseco; pene tolerebla, malmildega: / Impresionando dolorosamente los sentidos por una fuerza brutal o intensidad salvaje; tolerable esforzadamente
  • Mi sidis hejme, ĉar estis kruda vintra tago. / Me senté en casa, porque era un crudo día de invierno
  • Li ĉion krude rompis. / Él rompió todo toscamente.
4. Ne mildigita de civilizita kulturo; brute instinkta; malklera, malĝentilega, vulgaranima: / No suavizado por una cultura civilizada; brutalmente instintiva; estúpida, poco gentil, de ánimo vulgar
  • Via kruda karaktero ne helpos vin en la vivo! / Tu caracter tosco no te ayudará en la vida
  • Se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos. / Si a un tosco algo acaricias, el se permitirá todo.
  • Li tre ŝanĝiĝis - nun li estas malkruda. / Él cambió mucho - ahora es es ya no es tosco

lunes, 21 de septiembre de 2009

KONSIDERI (considerar)

1. Atente esplori objekton aŭ ideon laŭ ĉiuj ĝiaj detaloj / explorar atentamente un objeto o idea según todos sus detalles.
  • Malpli esperu, pli konsideru. / Espera menos, considera más
  • Longa konsidero savas de sufero. / Una larga consideración salva de sufrir
  • Vi havis multe da tempo por konsiderado de ĉi tiu afero. / Tuviste mucho tiempo para considerar este asunto.
  • Tio estas konsiderinda argumento. / Eso es un argumento digno de considerarse.
  • Viaj vortoj estas senkonsideraj (senpripensaj)! / Tus palabras son desconsideradaj.
2. Zorge atenti ion, kiel motivon decidigan por la ago: / Cuidadosamente poner atención en algo, como motivo decisivo de la acción.
  • La edzo devas konsideri la bezonojn de sia edzino. / El esposo debe considerar las necesidades de su esposa.
  • Mia patrino montris konsideron al ĉiuj. / Mi madre mostró consideración a todos.
  • Li foriris, ne konsiderante la doloron de siaj gepatroj. / El se fue sin considerar el dolor de sus padres.
  • Konsidere la zorgojn, mi ne povis pensi pri la manĝo. / Considerando los cuidados, no pude pensar en la comida.
3. Atribui al iu aŭ io ian econ; rigardi kiel; opinii, taksi: / atribuir a alguien o algo alguna cualidad; mirar como; opinar, valorar, tasar:
  • Mi ĉiam konsideris ŝin kiel amikinon. / Yo siempre la consideré como amiga.

miércoles, 16 de septiembre de 2009

VAKI ( estar vacante o libre )

Esti ne okupita, se paroli pri loko, ofico ktp / No estar ocupado, si se habla de un lugar, oficio, etc
  • Pardonu, ĉu tiu ĉi seĝo vakas? / Perdón, está vacio este asiento?
  • Komputilado okupas miajn vakajn horojn. / La computación ocupa mis horas libres.
  • Li kondukis min al vakanta spaco antaŭ la statuo. / Él me condujo al espacio vacio delante de la estatua
  • Mi informis ĉiujn pri la vakanteco de tiuj postenoj. / Informé a todos sobre los puestos vacantes
  • Ni devos vakigi la apartamenton venontan semajnon. / Debemos vaciar el apartamento la próxima semana.

AVIZO (aviso)

1. Afiŝeto, etiketo, slipeto ks, sciiganta al la publiko utilan informon aŭ instrukciojn / Pequeño afiche, etiqueta, fichero y otros, que comunica al público una información útil o instrucciones
  • Tralegu la avizon antaŭ ol ekuzi medikamentojn. / Lee completamente el aviso antes que comiences a usar el medicamento.
  • Gasto sen avizo estas agrabla surprizo. / Huesped sin aviso, es una sorpresa agradable.
  • Oni avizis min, ke mi devos forlasi mian postenon. / Se me avisó que tendré que dejar mi puesto.
2. Korespondaĵo, per kiu oni sciigas al iu, ke lia sendaĵo atingis la celon / Correspondencia por la cual se comunica a alguien que su envío llegó a destino.
  • Tio estas la avizo pri ricevo de rekomendita letero./ Eso es un aviso de recepción de una carta certificada.