domingo, 24 de enero de 2010

SPRITA (ingenioso, ocurrente, chistoso, agudo)

1. Posedanta mensan viglecon, kiu ebligas rapide trovi kaj originale esprimi neatenditan rilaton inter malsamaj objektoj aŭ malsamaj vortoj / Poseedor de una mente ágil, que permite rápidamente encontrar y expresar originalmente relaciones sorpresivas entre objetos o palabras diferentes.
  • Li estas sprita kaj bone edukita. / Él es ingenioso y bien educado.
  • Post iom da vino li fariĝis spritulo. / Después de algo de vino se pone chistoso.
  • Malsaĝaj kaj senspritaj laboristoj ne estas bezonataj ĉi tie. / Trabajadores estúpidos y sin ingenio no son necesarios aquí.
2. Montranta tian mensan viglecon: / que muestra esa agilidad mental
  • Ni kun plezuro auxskultis liajn spritajn anekdotojn./ Con gusto escuchábamos sus anécdotas ingeniosas.
  • Sprita vorto tentas, nenion atentas. / Una palabra ingenioso tienta, nada espera
  • Plej bona sprito estas silento. / La mejor ocurrencia es el silencio.
  • Vero ne bezonas mediti nek spriti. / La verdad no necesita meditar ni ser ingeniosa.
  • Per la spritaĵoj li provis kaŝi sian malĝojon. / Por los chistes el trataba de ocultar su tristeza
3. Posedanta mensan viglecon, kiu ebligas elpensi kaj kombini novajn neatenditajn lertajn kaj taŭgajn aranĝojn / Poseyendo viveza mental que permite pensar y combinar eventos nuevos sorpresivos y ágiles
  • Vi estas sprita organizanto / Eres un organizador ingenioso.
  • Multe da sprito, sed neniom da profito. / Mucho de entusiasmo, pero poco de ganacias.

sábado, 26 de diciembre de 2009

FLATI ( adular, lisonjear)

1. Provi plaĉi al iu, provi logi aŭ igi favora iun per troaj laŭdoj: / Tratar de agradar a alguien, tratar de atraer o cautivar o hacer favorable a alguna persona mediante demasiadas alabanzas.

  • Se vi volas filinon, flatu la patrinon. / Si deseas la hija, adula a la madre.
  • Ŝiaj vortoj estis flataj. / Las palabras de ella fueron lisonjeras
  • Esperis flaton, - ricevis baton. / Esperaba lisonjas, recibió golpes.
  • Mi neniam kredas je flataĵoj. / Nunca creo en lisonjas
  • Ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtadi iun. / Lisonjear y flirtear con alguien.

2. Esti tre agrabla al: / ser muy agradables a


  • Vi flatis min per belega akcepto. / Me agradaste mediante un hermoso recibimiento.
  • Tempo flatas, tempo batas. / El tiempo adula, el tiempo golpea
  • Komenci per flato kaj fini per bato. / Principiar con lisonjas y terminar con golpes.
  • Ĉu lia flatado plaĉas al vi? / Te gusta su lisonjeo?

FLEGI ( cuidar enfermos )

1. Prizorgi malsanan aŭ malfortan / Cuidar al enfermo o débil

  • Mi devas flegi mian malsanan patrinon. / Debo cuidar a mi madre enferma
  • Ŝi iĝis flegantino de sia invalida edzo./ Ella se convirtió en enfermera de su esposo inválido.
  • En hospitalo nin helpis flegistino / En el hospital nos ayudó una enfermera
  • 2. Prizorgi ion kun amo: / Cuidar algo con amor

  • Flegu miajn florojn dum mi ne estos. / Cuida mis flores mientras no estoy
  • Mi povos okupiĝi pri flegado de via ĝardeno. / Yo puedo ocuparme de cuidar de tu jardin
  • Ĉu miaj hundoj estis bone flegataj? / Estuvieron bien cuidados mis perros?


  • KIRLI (arremolinar, batir )

    Komuniki al likvaĵo rapidan turniĝan movon, kiu kutime naskas ŝaŭmon / Comunicar al líquido un rápido movimiento rotatorio, del cual usualmente nace espuma: 

    • Ŝi metis iom da spico en supon, kirlis ĝin kaj denove gustumis./ Ella colocó algo de especies en la sopa, la batió y nuevamente la probó.
    • Mi tre ŝatas kirlitan kremon kun sukero./ Me gusta mucho la crema batida con azúcar
    • Tie estis danĝere ĉar kirloventego proksimiĝis. / Allá es peligroso porque se aproxima un remolino
    • Mi ne sciis kion fari; la pensoj kirliĝis en mia cerbo./ No sé que hacer; los pensamientos se arremolinan en mi cerebro.
    • Frostis kaj neĝeroj kirliĝis en la aero. / Ha helado, y las pompas de nieve se arremolinan en el aire.
    • Por rapida kirlado de ovoj estas oportune uzi kirlilon. / Para un batido rápido de huevos es conveniente usar una batidora.
    • En nia lando estas amasa kirliĝo de eksterlandanoj. / En nuestro país hay un remolino de extranjeros
    • La folioj falas de la arboj kaj kirle flugas. / Las hojas caen de los árboles y vuelan arremolinándose.

    viernes, 18 de diciembre de 2009

    SVENI ( desmayarse, desvanecerse )

    1. Perdi dum kelkaj momentoj la konscion kaj mov-kapablon/ Perder durante algunos momentos la consciencia y la movilidad 

    • Li ĉiam svenadis vidante sangon. / Él siempre se desmaya viendo sangre.
    • Ni jam dum longa tempo sveniĝadas de la granda varmego. / Nosotros ya durante largo tiempo nos desmayamos por el gran calor
    • Ŝi falis svene pro amasega homaro. /Ella cayó desmayada por la multitud humana.
    • Min subite atakis sveno. / De pronto me atacó un desvanecimiento.
    • Tia malbonega odoro baldaŭ svenigos min. / Ese malísimo olor pronto me hará desmayarme.

    2. Malaperi, disperdiĝi / desaparecer, perder 


    • La fiodoro svenis. El hedor hace desvanecer.
    • La hodiaŭa tago tre rapide svenis. / El día de hoy se desvaneció rápidamente
    • Jen la forsveno de la lasta sonorilo en lernejo. / He aquí la desaparición de la última campana en la escuela.
    • Kial miaj vortoj konstante duonsvene forsonas preter viaj oreloj?!

    KONEKTI ( conectar)

    Tiamaniere kunigi, interligi objektojn per ia kondukilo aŭ tubo, ke  ili funkciu kiel partoj de unu tuto (de cirkvito, de komputila aŭ telefona reto ktp.):/ Unir de tal form, ligar objetos por medio de un conductor o tubo, para que funcione como parte de un todo (circuito, de una red computacional o telefónica, etc 


    • Li konektis la komputilon kun la poŝtelefono per kablo. / Él conectó el computador con el celular por medio del cable.
    • La konekto perdiĝis kaj mi povas uzi neniujn ilojn. / La conexión se perdió y no puedo usar ninguno de los instrumentos.
    • Mi malkonektis la aparaton, ĉar apud ĝi aperis fumo. / Desconecté el aparato porque cerca de él apareció humo.
    • Mi trakonektas al vi la direktoron. /Te conectaré al directorio.
    • Hodiaŭ mi pasigis la tutan tagon konektite (uzis komputilon konektitan al la Interreto). /Hoy pasé todo el día conectado ( usé un computador conectado a la internet)

    martes, 17 de noviembre de 2009

    ŜVELI ( hincharse, abultarse)

    1. Ricevi pli grandan volumenon / Recibir un volumen más grande:
    • Mia ventro ŝvelas pro la manĝaĵo. / Mi vientre se hincha por la comida.
    • Vidante ilin kune ŝi ŝvelis de envio. / Viéndolos junto ella se hinchó de envidia
    • Abelo pikis mian fingron kaj ĝi ŝveliĝis. / Una abeja picó mi dedo y se hinchó.
    • Sur mia kruro aperis ŝvel(aĵ)o. / Sobre mi pierna apareció una hinchazón
    • Finfine la fingro malŝvelis. / Finalmente el dedo se deshinchó.
    2. Pligrandiĝi en ia rilato: / Aumentar en alguna relación
    • La prezoj ŝvelis ĉi-jare. / Los precios aumentaron este año.
    • La urbanoj estas malkontentaj pri ŝvelaj vivkostoj. / Los citadinos están descontentos por los abultados costos de vida.
    • Mi esperas, ke ŝvel(ad)o de prezoj ne longe daŭros. / Espero que el abultamiento de los precios no dure mucho tiempo.
    • La instruistino ŝveligis la liston de lernindaj vortoj. / La profesora abultó la lista de las palabras que se deben aprender.

    KONCENTRI ( concentrar, reunir)

    1. Kunigi dense ĉirkaŭ komuna centro / Reunir densamente alrededor de un centro común
    • Se ni koncentros niajn klopodojn, ni povos ion atingi/ Si concentramos nuestros esfuerzos, alcanzaremos algo.
    • Dum la milito milionoj mortis en la koncentrejoj. / Durante la guerra millones murieron en los campos de concentración.
    • Vi malhelpas min serioze koncentriĝi. / Tú no ayudas a concentrarme seriamente.
    • Laŭ iuj fakuloj ne indas nun malkoncentri kapitalon. / Según algunos especialistas no se merece ahora dispersar el capital.
    2. Pliigi la kvanton de solvita substanco en solvanto, aŭ per aldono de tiu substanco aŭ per forigo de parto de la solvanto / Aumentar la cantidad de sustancia disuelta, ya por la adición de esa sustancia, ya por disminución de parte del solvente.
    • Estu atenta kun la koncentrita acido./ Estad atento con el concentrado de ácido
    • Pro la grandega koncentrado en la sango la viruso povas disvastiĝi per malbone sterilizitaj medicinaj injektiloj. / A causa de la inmensa concentración en la sangre el virus puede difundirse por medio de inyecciones médicas mal esterilizadas.

    sábado, 31 de octubre de 2009

    ĈIFI ( arrugar, estrujar, ajar)

    Difekti ion per kunpremo kaj fari multajn senordajn faldojn / Destrozar algo por medio de compresión y hacer muchos dobleces desordenados.
    • Ŝi ĉifis lian leteron kaj forĵetis ĝin / Ella arrugó la carta de él y la lanzó.
    • La verkisto nur ĉifadis la paperon - li ne sukcesis elpensi ion interesan. / El autor sólo arrugó el papel - no logró pensar algo interesante.
    • Ordigu vian ĉifitan liton! / Ordena tu arrugada cama!!!
    • Silko estas neĉifebla. / La seda es inarrugable.

    ZUMI ( zumbar, ronronear, canturrear)

    Aŭdigi kontinuan, malakutan kaj obtuzan bruon, se paroli pri: / Hacer escuchar un ruido continuo, grave y obtuso, si se hable de:

    1. insektoj, kies flugado faras zo-sonon: / insectos cuyo vuelo hace un sonido zzzzzzzz.
    • Ekstere zumas abeloj. / Afuera zumban abejas.
    • Mi ege ne ŝatas la zumadon de muŝoj. / A mi me desagradan mucho el zumbido de las moscas.
    • Subite mi ekaŭdis zuman sonon. / De repente comencé a escuchar un zumbido.
    2. persono murmuranta aŭ kantanta kun preskaŭ fermita buŝo/ una persona murmurando o cantando con la boca casi cerrada.
    • Ŝi zumis iun kanton. / Ella canturreaba algún canto.
    3. konfuza bruo: / un ruido confuso
    • En la restoracio neniu zumas. / En el restorán nadie canturrea.
    • Ŝia edzo foriris - lin nervozigis zumado de la virinaj langoj. / El esposo de ella se fué - le ponían nervioso el ronronear de las lenguas femeninas.

    KLAĈI ( murmurar, chismear, decir pelambres)

    Babiladi disportante aŭ ripetante malicaĵojn / Charlar dispersando o repitiendo cosas malintencionadas
    • Tiuj virinoj nur trinkas kafon kaj klaĉas. / Esas mujeres solo toman café y murmuran.
    • Mi aŭdis klaĉojn pri vi. / Escuché pelambres sobre tí.
    • Iuj viroj ankaŭ estas klaĉemaj. / Algunos hombres también son chismosos.
    • Klaĉistinoj estas virinoj, kiuj ŝatas klaĉadi. / Chismosas son mujeres que gustan de murmurar.

    VIŜI ( limpiar frotando, secar, fregar )

    1. Purigi objekton, frotante ĝin per io, kio forigas polvon aŭ malsekecon / Limpiar un objeto frotándolo con algo que saque el polvo o la humedad
    • Mi viŝis la tablon post la tagmanĝo. / Limpié la mesa después del almuerzo
    • Li deviŝis ŝviton de sia frunto kaj daŭre laboris. / Él secó el sudor de su frente y continuó trabajando.
    • Manviŝilon vi trovos en la banĉambro. / El secamanos lo encontrarás en la sala de baño
    2. Forigi malpuraĵon de objekto per frotado / Eliminar impuresas de un objeto frotándolo.
    • Necesas viŝi polvon de la tablo / Es necesario limpir el polvo de la mesa.
    • Ne sufiĉas nur unu viŝo por purigi ĝin. /No es suficiente solo una fregada para limpiarlo.
    • La viŝado daŭris eĉ kelkajn horojn./ La limpieza duró incluso algunas horas.
    • Forviŝu la skribaĵojn de la tabulo, mi petas. / Limpia lo escrito en el pizarrón, por favor.
    • Tiu honto nenian elviŝiĝos. / Esa vergüenza nada la borrará.

    viernes, 23 de octubre de 2009

    TEGI ( recubrir, revestir, enfundar, forrar )

    1. Kovri ĉiuflanke per tuko speciale destinata kaj alĝustigita por tio / Cubrir por todos lados con una tela especialmente destinada y ajustada para eso
    • Ni tegis malnovmodajn meblojn per modernaj kovriloj. / Forramos unos muebles anticuados con cubiertas modernas.
    • Dum nia foresto mebloj estis kovritaj per kontraŭpolvaj tegoj. / Durante nuestra ausencia los muebles fueron cubierto con telas antipolvo.
    • Kiam ni revenis ni maltegis la meblojn. / Cuando volvimos desenfundamos los muebles
    2. Daŭre kovri ion per io tiamaniere, ke la kovraĵo formas tuton kun la kovritaĵo kaj estas parto de ĝi / Cubrir durante mucho tiempo algo con algo de modo que el cobertor forme un todo con lo cubierto y sea parte de él.
    • Oni tegis la murojn de la hotelo interne per oro. / Se recubrió internamente los muros del hotel con oro.
    • Mia ĉambro plibeliĝis post la tegado de ĝiaj muroj per tapeto. / Mi pieza se enbelleció después de revestir sus muros con papel tapiz.
    • Li deprenis la tegaĵon de la kablo. / Él sacó el revestimiento del cable

    ŜMACI ( besar o comer con ruido )

    Fari bruon de suĉado / hacer ruido de succión o chupar
    • Ne ŝmacu per la lipoj, ĉar tio ne estas ĝentila. / no hagas ruidos con los labios, porque no es agradable
    • En la ĉambro aŭdeblis ŝmacado de buŝoj, kiuj manĝis kun granda apetito. / En el cuarto se escuchava ruido de bocas, que comían con gran apetito
    • La koto ŝmacis (klakis kiel ŝmaco) sub la piedoj. / El barro sonaba ( golpeaba con ruido) bajo los pies.