domingo, 25 de mayo de 2008

EKSCITI ( excitar )

1. Igi tre intensa la funkcion de iu korpa organo aŭ ian korpan senton:
  • Tiu odoro ekscitas la apetiton.
  • La ekscito kaŭzas iriton en la organo.
  • Mi devas fari ekscitajn ekzercojn por mia koro.
  • La kuracisto malpermesis al vi uzi ekscitaĵojn!
2. Igi eksterkutime forta ian movon de la animo:
  • Li tre ofte rigardas al aliaj knabinoj kaj tio ekscitas mian envion.
  • Vi ekscitiĝas ĉe la plej malgranda bagatelo!
  • Mia karaktero ne estas ekscitebla.
  • Granda eksciteco skuis la tutan urbon.
3. Igi pli intensa la aktivecon de io:
  • Ni ne povis eksciti la fajron, ĉar pluvis.
  • Blovekscitado ruĝigis mian vizaĝon.

KREVI ( estallar, reventar)

1. Subite rompiĝi pro interna tro granda premforto:
  • La balono krevis.
  • De tro multa scio krevas la kranio.
  • Maro ĉiujn riverojn ricevas kaj tamen ne krevas.
2. Fendiĝi pro malvarmo, sekeco ktp:
  • La falinta taso krevis.
  • Mi hazarde krevigis la vazon de mia patrino.
  • Ekstere estis kreviga malvarmo, pro tio ĉiuj restis hejme.
  • Miaj manoj doloras pro haŭtaj krev(aĵ)oj sur ili.

FENDI ( hender, rajar )

1. Dividi malmolan materion laŭ ĝia longeco:
  • Vi fendis mian koron!
  • Mi iros al dentisto, ĉar en mia dento estas fendeto.
  • Li tranĉis la panon kaj enfendis la tablon.
  • Ĉi tie vi povas vidi la fendadon de molekulo.
  • La konstruaĵo komencis fendiĝi.
2. Dividi la partojn de amaso, ĝin rapide trairante:
  • La ŝipo fendas la ondojn.
  • Estas fendo inter ambaŭ sistemoj.
  • La disfendo en partio okazis pro malsamaj opinioj.

KONFITI ( confitar)

Prepari fruktojn, pli-malpli longe restigante ilin en densa suker-siropo, kiu ilin penetras kaj konservas:
  • Mia patrino aĉetis fragojn kaj konfitis ilin.
  • Mi tre ŝatas konfititajn fruktojn.
  • Ĉi-jare ni ne preparos konfitaĵojn por vintro.
  • La infanoj kuris al la konfitejo por aĉeti draĝeojn.

BORI (perforar, agujerear, horadar)

Fari tratruon per pinta ilo:
  • La patro boris truon en la barilo.
  • Guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras.
  • Ĉi tiu boraĵo ne plu bezonatas.
  • Mi ne povis ekdormi pro boranta doloro.
  • Oni traboris la monton kaj faris tunelon.
  • Aĉetu la borilojn por boraparato.
  • Ni ne povas uzi ĉi tiun lignon, ĉar ĝi estas vermborita.

martes, 13 de mayo de 2008

EVENTUALA ( eventual)

Povanta okazi, depende de necertaj cirkonstancoj:
  • La eventuala profito de tiu ĉi afero estas tre granda.
  • Mi skribos al vi, eventuale telefonos.
  • Tiu eventualaĵo kaŭzis malagrablaĵojn en nia afero.
  • Mi ne pensas pri la eventualeco de la estonteco.

APLIKI (aplicar)

1. Uzi por praktiko teoriajn sciojn:
  • Ni multe lernas sed ne ĉiam havas eblecon apliki niajn sciojn praktike.
  • Mi ŝatas aplikitajn sciencojn.
  • Aplika matematiko estigas rimedojn kaj teknikojn por solvi specifajn problemojn de negoco kaj inĝenierado.
  • Tiu rimarko aplikiĝas al la nuna okazo.
  • Angla lingvo estas aplikebla, sed pere de Esperanto oni trovas multajn amikojn.
2. Uzi por speciala celo, en speciala okazo:
  • Ni devos apliki severajn rimedojn por batali kontraŭ koruptado.
  • Kuracisto faris al mi aplikon de nova kuracmetodo.

VIDVO (viudo)

Viro perdinta sian edzinon kaj ne reedziĝinta:
  • Lia edzino mortis kaj nun li estas vidvo.
  • Mia patrino estas vidvino.
  • Ĉu al vi plaĉas vidva vivo, ke vi ne reedziĝas?
  • Li vidviĝis kaj ne povas ĝui la vivon.
  • Vidveco ofte timigas homojn.

INDIKI (indicar, señalar )

Precize liveri al iu la bezonatan sciigon:
  • Afiŝoj indikis la vojon al la kongresejo.
  • La finaĵo "n" indikas la akuzativon.
  • Sekvu la indikojn de la kuirlibro.
  • Indikilo de direktoŝanĝo ĉe aŭtomobilo kutime estas oranĝkolora.
  • Laŭ kontraŭindiko la kuracilo ne uzeblas dum gravedeco.
  • Ni tro rapide veturis, ĉar la rapidindikatoro ne funkciis.
  • Laŭ la prezindiko ĝi kostas du eŭrojn.

ZIPO (zip, cierre eclair , cremallera)

Fermilo de vesto aŭ alia ŝtofaĵo konsistanta el du rubandoj provizitaj per vico da metalaj dentoj kaj implikiĝantaj aŭ malimplikiĝantaj unu en la alian per la interŝovo de movpeco / Cierre de un vestido u otra cosa de género consitente en dos tiras provistas de dientes metálicos ordenados de forma que se entrelazan o desenlazan unos en el otro mediante el deslizamiento de una pieza.
  • Mi preferas ŝuojn kun zipoj. / Prefiero zapatos con cierres éclairs
  • Zipu la pantalonon! / Súbete el cierre de los pantalones!!!
  • La infano ne povis mem malzipi sian jaketon. / El niño no puede abrirse su chaqueta

KOTIZI (cotizar, contribuir, pagar cuotas)

Pagi sian parton por komuna elspezo:
  • Ni kotizis por donaci memoraĵon al la instruisto de Esperanto.
  • Kotizo por la Universala Kongreso ĉi-jare estas dudek eŭroj.
  • Kotizado estas deviga por ĉiuj membroj de la asocio.

IMPRESO (impresión, emoción)

Influo, efiko, farita sur la sentumoj, la koro aŭ la spirito:
  • Mi volis kun ĉiuj dividi la impresojn de la vojaĝo.
  • La kongreso impresis min - ĝi estis tre interesa.
  • La libro estis impresa - mi ne povis ĉesi legi ĝin.
  • Ŝia karaktero estas tre impresiĝema (impresebla).

FERIO (vacación, feriado)

Libera tago, dum kiu oni ne estas devigata labori:
  • La lernantoj havis ferion.
  • Miaj ferioj komenciĝos en julio.
  • La impresoj pri feria vojaĝo estas tre belaj.
  • Vi ne trovos lin en la oficejo, ĉar li ferias dum ĉi tiu semajno.
  • La feriantoj ofte venas en nian landon por ripozi.

INKLUZIVA (inclusive, incluído)

Enhavanta en si, kiel parton de tutaĵo:
  • Ĉu la prezo estas inkluziva de la sendokostoj?
  • Mi ferios de lundo ĝis ĵaudo inkluzive.
  • Ellernu ĉion de la deka ĝis dudeka paĝo inkluzive.
  • La prezo inkluzivas manĝojn.

POSEDI (poseer)

1. Havi rajton aŭ eblon uzadi ion:
  • Li posedas eĉ kelkajn domojn.
  • Ne fidu heredon, fidu posedon.
  • Mi havas posedan dokumenton, ke tiu ĉi domo estas mia.
  • Ŝi ekposedis belan aŭton.
  • Bono posedata ne estas ŝatata.
  • Ne tuŝu - tiu ĉi biciklo estas mia posedaĵo!
2. Havi je sia dispono:
  • Ĉu vi jam bone posedas Esperanton?
  • Al posedanto de metio mankas nenio.
3. Havi:
  • Ĉiu medalo du flankojn posedas.
  • Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos.