domingo, 1 de marzo de 2009

PIKI ( pinchar, picar, punzar )

1. Pli malpli profunde enigi pinton en ion / hacer entrar la punta en algo, más o menos profundamente

  • La pikilo de la erinaco pikis al mi la fingron. / la púa del erizo me pinchó el dedo
  • Sur la planko estis najlo kaj mi pikiĝis je ĝi. / Sobre el suelo había un clavo y me pinché en él
  • Vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la denton. / Si calientas serpientes, te enterrarán los dientes
  • Mi devos trapiki la orelojn por ke mi povu porti orelringojn. / Debo perforarme las orejas para que yo pueda llevar aros
2. Malagrable kaj akre eksciti la sensojn / Excitar los sentidos en forma aguda y desagradable
  • Estis ege malvarme kaj la frosto pikis mian vizaĝon. / Estaba demasiado frío y el hielo punzaba mi rostro
  • Mi ne ŝatas la pikojn de arda suno. / No me agrada las pinchadas del sol ardiente
  • Kion mi faru pri ĉi tiu piketado en la piedoj?! / Qué hago acerca de este punceteo en mis pies?
3. Koleretigi, inciti, vundeti: / enfurecerse, incitar, herir superficialmente
  • Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas. / A ti se te predica, y a nosotros se nos pica
  • Pro vorta piko ofte perdiĝas amiko. / Por una palabra punzante a menudo se pierde un amigo
  • Li estas pikema kaj ofte pike kun mi parolas. / El es punzante y a menudo punzantemente habla conmigo.
4. Agrable kaj vigle eksciti la sentojn: / En forma agradable y entusiasta excitar los sentidos
  • La pipro iom pikis la langon. / La pimient algo pica en la lengua
  • Mi ŝatas liajn pikantajn ŝercojn. / Me gustan su chistes picantes

PASIO ( pasión )

1. Fervorega inklino al io; arda deziro / inclinación fervorosa a algo; deseo ardiente

  • Mia sola pasio estas kantado. / Mi única pasión es cantar
  • Malplaĉas nenio, se taksas pasio./ Nada disgusta, si la pasión vale
  • Li estas pasia ŝatanto de la kazino. / El es un fanático del casino
  • Ĉu tiu ludo ne pasiigos vin? / No te apasiona este juego?

2. Arda kaj senbrida amo/ Un amor ardiente y desenfrenado

  • Ŝi ne kaŝis sian pasion al li. / ella no oculta su pasión por él
  • Mia pasia amo al li neniam finiĝos. / Mi amor pasional por el nunca terminará
  • Li tre pasie amis tiun knabinon. / Él amó apasionadamente a esa muchacha
  • Ŝi estis malvarma kaj senpasia. / Ella era fría y desapacionada.

PINĈI ( pellizcar, pinchar, pinzar )

Premi inter du fingroj aŭ inter du pecoj / apretar entre dos dedos o entre dos trozos

  • La patrino koleriĝis kaj pinĉis la orelon de sia infano. / la nadre de enojó y pellizcó la oreja de su niño
  • La kaprinoj pinĉis la herbon. / las cabras pincharon la hierba
  • Lia pinĉo estis dolora. / Su pellizco fue doloroso
  • Mi bezonas nur pinĉaĵon da salo por la salato. / Necesito solo una pisca de sal para la ensalada
  • Por forigi nebezonatajn haretojn oni uzas pinĉilojn / Para sacarse cabellos innecesarios se uzan pinzas

martes, 24 de febrero de 2009

KONDOLENCI ( dar condolencias )

Esprimi al iu sian simpatian ĉagrenon pro ties malfeliĉo aŭ funebro: / Expresar a alguien su simpatia y preocupación por alguna infelicidad o fallecimiento
  • La tuta mondo kondolencis pro la morto de tiom multe da homoj. / Todo el mundo se conduele por la muerte de tantos hombres.
  • Pro la morto de via patrino akceptu mian sinceran kondolencon. / Por la muerte de tu madre acepta mis sinceras condolencias
  • Ŝia kondolenca vizito min iomete trankviligis. / Su visita de condolencias, me tranquilizó un poco

DISPUTI ( disputar )

1. Malpaci akre diskutante / discutir agria y poco pacíficamente:
  • Ne disputu kun mi - mi ja estas via patrino! / No disputes conmigo - si soy tu madre!!
  • Pli bone ne miksu vin en malpropran disputon. / Mejor no mezclarse en disputas ajenas.
  • Malmultaj ŝin ŝatas, ĉar ŝi estas disputema virino. / Pocos gustan de ella, porque es una mujer discutidora.
  • Ni interdisputis pri la poentoj. / Discutimos por los puntos.
  • Mia filo sendispute sekvas ĉiujn miajn ordonojn. / Mi hijo sin discusión sigue todas mis órdenes.
2. Diskuti / discutir 
  • Pri gustoj oni ne disputas. / Sobre gustos no se discute.
  • Ilia disputo finiĝis kiam eniris la patro. / Su discusión terminó cuando entró el padre.
  • Li estis nedisputebla posedanto de la domo. / Él es el poseedor indiscutible de la casa.
  • Ili pridisputis la novan leĝon. / Ellos discutieron sobre la nueva ley.

KONTUZI ( contusionar )

Difekti pli aŭ malpli profunde organikan teksaĵon, ne ŝirvundante la haŭton. / Dañar más o menos profundo un tejido orgánico, 

  • La bastono forte kontuzis al li la kapon. / El bastón contundió fuertemente su cabeza
  • Mia kontuzita kubuto tre doloras! / Mi codo contusionado duele mucho
  • Vi faris al mi dolorajn kontuzojn! / Tu me hiciste contusiones dolorosas!
  • Sub lia okulo videblas kontuzaĵo. / Bajo su ojo se ve una contusión
  • Por mortigi la knabinon krimulo uzis kontuz(ant)an instrumenton. / Para matar a la muchacha un criminal usó un objeto contundente.

RASPI ( rallar )

Skrapi per speciala ilo ne tre malmolan substancon por ĝin dispecetigi, pulvorigi aŭ flokigi: / Raspar por medio de un instrumento especial una sustancia no muy dura para partirlas en pedazos, pulverizar o hacer lonjas
  • Necesas raspi ĉokoladon kaj meti raspaĵon sur la torton. / Es necesario rallar chocolate y poner el rallado sobre la torta.
  • Via haŭto ŝajnas esti raspa - ŝmiru ĝin per ŝmiraĵo. / Tu piel parece estar rasjuñada - úntala con esta crema.
  • Por raspi la legomojn uzu raspilon. / Para rallar las legumbres usa un rallador
  • Bakaĵojn oni foje gustigas per raspitsa kokoso. / Los pasteles se les da gusto a veces con coco rallado

STURMI ( asaltar, atracar, cargar )

Kurante aŭ alsaltante ataki / atacar corriendo o saltando
  • Malamikoj decidis sturmi nian ŝipon / Unos enemigos decidieron asaltar nuestro barco
  • Ili ne povis rezisti al la sturmo. / Ellos no pudieron resistir el asalto
  • Mi volas aparteni al la sturma taĉmento! / Quiero pertenecer al escuadrón de asalto
  • Sturmantoj ĉirkaŭis ilian sidejon kaj prenis ĝin sturme. / Los asaltantes rodearon la sede de ellos y la tomaron por asalto

miércoles, 11 de febrero de 2009

SVARMI ( pulular, hormiguear )

1. Grandamase interpuŝe movetiĝi kaj skuetiĝi ĉiuflanken: / En gran cantidad moverse entreponiéndose y golpeando en todas direcciones.
  • Estis sabato kaj la popolo svarmis en la bazaro.  / Era sábado y la gente pululaba en el bazar
  • Ŝi kuris de li tra la homa svarmo. / Ella se corrió de él entre el hormigeo humano
  • Sur la vojo estis svarmado de aŭtoj. / En el camino había un hormigeo de autos
2. Esti tre multenombra: / Estar en gran cantidad
  • En la ĉielo svarmis la steloj. / En el cielo abunan las estrellas
  • Min atakis svarmamaso da abeloj. / Me atacó un enjambre de abejas
  • La kuloj ĉirkaŭsvarmis min kaj pikis al mi la krurojn. / Las pulgas me redeaban y me picaron las piernas

KONDAMNI ( condenar )

1. Juĝe deklari iun kulpa kaj difini la meritan punon / Judicialmente declarar a alguien culpable y definir la pena merecida
  • La juĝisto decidis kondamni min al monpuno. / El juez decidió condenarme a una multa
  • Li estis kondamnita al morto. / Él fue condenado a muerte
  • Ili ricevis kondamnon pro murdo. / Ellos recibieron condena por asesinato
  • Mi povis aŭdi mian kondamnan verdikton. / Pude oir mi veredicto condenatorio
  • La kondamnitoj staris kaj ridetis. / Los condenados se pararon y rieron
  • Nur la juĝo de Strasburo povis malkondamni ŝin. / Solo el juicio de Strasburgo puede absolverla.
  • Li estos mort(o)-kondamnita, se oni pruvos lian kulpon. / Élserá condenado a muerte, si se pueba su culpabilidad.
2. Jure deklari ion sufiĉa motivo, por ke la farinto estu leĝe punata: / Judicialmente declarar algo suficiente motivo para que el hechor sea legalmente castigado
  • Tiu libro estis kondamnita de ĉiuj legantoj. / Ese libro es condenado por todos los lectores
  • Ĝi estis vere malbona kaj kondamninda. / Era verdaderamente malo y digno de condena.
3. Deklari iun malprava, ion riproĉinda: / Declarar a alguien como reprochable o sin razón
  • Mi kondamnas terorismon. / Condeno el terrorismo
  • Ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos. / No condenes al otro, no se te condenará
  • Li ĉiam kondamnos sin, ke li lasis ŝin morti. / Él siempre se condenará que la haya dejado morir

FURORO ( furor )

Momenta, ĉien disvastiĝanta modo, favoro, sukceso: / Un éxito, favor, o moda momentánea que se difunde en todas partes
  • La furoro de lia firmao tre mallonge daŭris. / El furor de su firma duró muy poco
  • Li estas furorulo kaj kantas furorkantojn. / Él es un fanático y canta canciones de moda
  • Tiaj gajaj dancoj tre furoras. / Esos bailes alegres está de moda
  • Interreto estas pli kaj pli furoranta en la mondo. / Internet tiene cada vez más y más  furor en el mundo

domingo, 8 de febrero de 2009

PLAŬDI ( chapotear, golpetear )

1. Eligi specialan bruon batiĝante kontraŭ plataj supraĵoj aŭ batate per io plata / Obtener un ruido especial golpeando contra superficies planas o golpeado por algo plano
  • Kontraŭ la ŝipo plaŭdas maro. / contra el barco golpetea el mar.
  • Min malgajigas plaŭdo de la pluvo / Me entristece el golpeteo de la lluvia
  • La akvo plaudiĝis (ekplaŭdis) pro la saltantaj fiŝoj. / El agua golpetea por los peces saltando
2. Eligi specialan bruon, batante akvon per io plata: / Obtener un ruido especial golpeando agua con algo plano
  • Anasoj plaŭdis en akvo per la flugiloj. / Los ganzos golpetean en el agua con las alas
  • Lavante vestojn ŝi plaŭdigis la ŝaŭmon. / Lavando vestidos, ella golpetea en la espuma.
3. Eligi bruon similan al tiu de plaŭdanta akvo: / Obtener un ruido similar al del golpeteo del agua
  • Post la spektaĵo ĉiuj spektantoj plaŭdis al la aktoroj. / Después del espectáculo todos los espectadores golpeteaban a los actores
  • La silenton subite interrompis plaŭdado de ĉevalaj piedoj. / El silencio súbitamente es interrumpudo por el golpeteo de patas de caballos.

AKOMODI ( acomodar )

Alĝustigi, adapti ion, por ke ĝi povu taŭge funkcii / ajustar, adaptar algo para que pueda adecuadamente funcionar
  • Mi bezonas multe da mono por akomodi la domon. / Necesito mucho dinero para acomodar la casa.
  • Li devos sin akomodi al ĉiuj situacioj. / Él debe acomodarse a todas las situaciones
  • La homaj okuloj rapide akomodiĝas al diversaj distancoj. / Los ojos humanos se acomodan rápidamente a las diversas distancias.
  • Min mirigas via povo de akomodo al situacioj. / Me admira tu poder para acomodarte a las situaciones

viernes, 6 de febrero de 2009

GARGARI (gargarizar, enjaguar)

1. Tralavi, finlavi (se paroli pri glasoj, teleroj, tukoj) per nura multa akvo, sen sapo/ Lavar, terminar de lavar ( si se habla de vasos, platos, ropa ) con solo mucha agua, sin jabón
  • Ĉi tiun bluzon gargaru en malvarma akvo. / Esta blusa se enjuaga en agua fría
2. Tralavi la buŝon aŭ la gorĝon per iu fluaĵo, kiun oni skuas en ĝi: / Lavar la boca o la garganta con algún fluido que se mueve en el interior
  • Por ke la dento ne doloru li gargaris la buŝon per vodko. / Para que no doliera el diente se enjaguó con vodka
  • Gargaraĵo (gargarilo) estas medikamento por gargari al si la gorĝon. / Un liquido para hacer gárgaras es un medicamento para enjaguarse la garganta.
3. Konfuze prononcaĉi ion kvazaŭ gargarante la gorĝon: / Pronunciar confusamente algo como gargarizando la garganta.
  • Li ion elgargaris en nekomprenebla lingvo. / El algo gargarizó en un idioma incomprensible
  • Poste tiu stranga gargara sono malaperis. / Después ese extraño sonido gangozo desapareció.

jueves, 5 de febrero de 2009

SUSURI ( susurrar, murmurar )

Eligi malfortan kaj iom sekan sonon kiel de sateno, silko, ĉifita papero ks.: / Realizar un sonido débil y algo seco como satén, seda, papel arrugado o cosas similares
  • Ŝia silka robo ĉarme susuris. / El vestido de seda de ella susurró encantadoramente
  • La venteto susuras inter la arbetoj. / La brisa susurra entre los pequeños árboles
  • La fonto susuradis kun mallaŭta murmureto. / La fuente susurraba con un pequeño murmullo silencioso
  • Pluvo falas kviete, nur kun susuranta sono. / Una lluvia cae tranquilamente, solo con un sonido de susurro.
  • Ie malproksime aŭdeblis susuro de birdaj flugiloj. / En algún lugar lejano era audible un susurro de las alas de los pájaros