domingo, 29 de marzo de 2009

POSTULI (exigir )

1. Severe peti ion pro sia rajto, aŭtoritato aŭ forto: / Pedir algo severamente, por derecho, autoridad o fuerza
  • Ŝi postulis sian parton de posedaĵo. / Ella exigió su parte de las posesiones
  • Kion Dio ne donis, perforte ne postulu. / Lo que Dios no dio, por la fuerza no exijas
  • Mi ne metas postulojn al miaj amikoj. / No pongo exigencias a mis amigos
  • Vi devas pagi nun - la pago estas tuj postulebla. / Ud. debe cancelar ahora - el pago es exigible de inmediato.
  • Li volas depostuli rajton vidi sian infanon. / El desea renunciar el derecho a ver a su niño.
  • Mi pruntis al ŝi la libron kaj repostulos ĝin. / Le presté el libro a ella, y lo volveré a exigir.
2. Igi nepre necesa: / hacer algo indefectiblemente necesario
  • Tiu laboro postulos multe da tempo. / ese trabajo exigirá mucho tiempo.
  • La postuloj por tiu laboro estas tro grandaj. / las exigencias para ese trabajo son demasiado altas.

MOKI ( burlarse, mofarse )

Malŝate, ofende ridindigi iun aŭ ion: / a disgusto, ofensivamente ridiculizar a alguien o a algo
  • Homoj ofte mokas strangulojn. / Los hombres a menudo se burlan de los extraños
  • Ne moku riveron neatinginte la teron. / No se mofen del río que no llega a la tierra.
  • Ŝi parolis kun mi kun moka tono. / Ella habló conmigo en tono burlesco
  • Envia moko sukceson ne detruas. / La mofa envidiosa no destruye el éxito
  • Se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas. / Si la suerte te golpea, los burlones no faltan
  • Mi ŝatas moketi ĉiujn. / me gusta burlarme un poco de todos.
  • Ĉi tiuj vestoj estas mokindaj. / Estos vestifos son dignos de mofa
  • Li estas tre mokema. / El es muy burlesco

PERFIDI ( traicionar)

1. Mallojale forlasi iun kiu estas en danĝero; mallojale endanĝerigi aŭ malservi la interesojn de iu persono aŭ de grupo, al kiu oni apartenas, por profito de alia malamika persono aŭ grupo / Deslealmente dejar a alguien que estña en peligro; deslealmente poner en peligro o desobeder a los intereses de alguna persona o grupo, al cual se pertenece, en beneficio de otro grupo o persona enemiga
  • Ŝtelisto ŝteliston ne perfidas. / Un ladrón a otro ladrón no traiciona
  • Oni perfidon prenas, sed perfidulon abomenas. / Se soporta la traición, pero se aborrece al traidor.
  • Ŝi estas perfida al sia estro. / Ella es traidora a su jefe
2. Mallojale trompi ies konfidon; mallojale ĉesi esti fidela al iu: / Deslealmente engañar la confianza de alguien; deslealmente cesar de ser fiel a alguien
  • Li perfidis sian edzinon. / El traicionó a su esposa
  • Ĉe plej granda fido memoru pri perfido. / En la más grande confianza, recuerda sobre la traición
  • Ĉiuj krom mi sciis pri la perfidaĵo de mia edzino. / Todos excepto yo, sabían de la traición de mi esposa
3. Malkaŝi, konatigi ion, kio devis resti sekreta: / Descubrir, hacer público algo, que debió permanecer secreto.
  • Vi perfidis mian sekreton! / Traicionaste mi secreto
  • Ne amikiĝu kun li, ĉar li estas perfidulo. / No te hagas amigo de él, porque es un traicionero

sábado, 14 de marzo de 2009

TONDRI ( tronar )

Ege brui: / hacer mucho ruido

  • Post liaj spektakloj ĉiam tondras aplaŭdoj. / después de sus espectáculos siempre truenan los aplausos
  • Liaj vortoj ektondris el la buŝo kaj timigis min. / Sus palabras explotaron de su boca y me intimidaron
  • Mi ne volis paroli kun li post la tondro de tiaj vortoj.  / No quise hablar con él tras el tronar de esas palabras
  • La akvofalo estis tondra - ni ne povis aŭdi unu la alian.  / La cascada era estruendosa - no nos podíamos escuchar uno al otro
  • Mi ne povas ekdormi pro tondrado de la trajno. / No puedo comenzar a dormir por el tronar del tren
  • Kuru hejmen, ĉar la fulmotondro komenciĝas! / Corre a casa, porque los rayos y truenos comienzan

TORENTO ( torrente )

1.Monta rivero kun rapidega fluo kaj granda erozia povo: / río del monte con rápido flujo y gran poder de erosión 

  • Estos tre malfacile transpaŝi la torenton. / Será muy difícil traspasar el torrente
  • La rivero torentas okcidenten. / El río tiene su torrente al occidente

2. Io, kio elfluas abunde kaj rapide: / algo que fluje abundante y rápidamente

  • Min trafluis torento da pensoj. / Me atravesó un torrente de pensamientos
  • Ŝian malĝojon sekvis torentaj larmoj. / A su tristeza siguó un torrente de lágrimas
  • Ekstere torente pluvas. / Al exterior llueve torrentosamente
  • Ŝin fortimigis la torenteco de liaj tuŝoj. / La intimidó el torrente de sus toques

HONORI ( honrar )

Trakti iun kun granda respekto; montri sian respekton aŭ estimon al iu per eksteraj signoj: / tratar a alguien con gran respeto; mostrar su respeto o estima a alguien mediante signos externos

  • Honoru viajn gepatrojn.  / honra a tus padres
  • Li estis honorita per titolo. / Él ha sido honrado por un título
  • Ne ekzistas honoro sen laboro. / No existe honor sin labor
  • Li estas honora membro de UEA. / Él es miembro honorario de UEA
  • Honore al kiu estas verkita la libro? / En honor a quién es escrito el libro?
  • Via konduto honorigis vin. / Tu conducta te honró
  • Lia familio estas honorinda. / Su familia es honorable
  • Senhonora virino ricevis malhonoran nomon. /Una mujer sin honor recibió un nombre deshonrador
  • Vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras. / Deshonramos al viviente, a muerto adoramos
  • Manko de oro ne estas malhonoro. / Falta de oro no es deshonor

EFIMERA ( efímero,a)

Unutaga, nedaŭra, rapide pasanta / de un día, no perdurable, que pasa rápido

  • Beleco de floroj estas efemera. / La belleza de lasflores es efímera
  • Mi ne ŝatas festojn pro ilia efemero. / No me gustan las fiestas por su efemeridad
  • Efemeroj (insektoj) vivas nur kelkajn horojn. / Efímeros ( insectos) viven solo algunas horas
  • Via boneco estas nur efemeraĵo. / Tu bondad es solo una cosa efímera.

jueves, 12 de marzo de 2009

NAŬZI ( dar nauceas, asquear )

1. Kaŭzi vomemon / causar vómitos
  • Post tiu manĝo min naŭzis. / Después de esa comida me dio asco
  • Gravedaj virinoj ofte sentas naŭzojn. / Las mujeres embarazadas amenudo sienten náucea
2. Kaŭzi senton de mallogo, abomeneto, tedego: / Causar sentimiento de inadecuación, abomenación y mucho tedio
  • Via grumblado jam naŭzas min. / Tus quejidos ya me asquean
  • Legante tion li sentas naŭzon. / Leyendo eso él siente náuceas
  • Tiu filmo estis tre naŭza. / Ese film es muy asqueroso
  • Estas naŭze fari tion. / Es asqueroso hacer eso

PERCEPTO ( percepción)

Scio, kiun ni akiras pri la ekstera mondo pere de niaj sensorganoj, aŭ pri ni mem pere de la konscio: / conocimiento que se adquiere sobre el mundo exterior por medio de nuestros órganos sensitivos, o sobre nosotros mismos por la consciencia
  • Via percepto de amo estas stranga. / tu percepción del amor es extraña
  • La libro montras, kiel la aŭtoro perceptas la mondon. / El libro muestra como el autor percibe el mundo
  • Tiu ŝanĝo estas apenaŭ perceptebla. / Ese cambio es apenas perceptible
  • Ŝia perceptado de koloroj estas malbona. / Su percepción de colores es mala

domingo, 1 de marzo de 2009

PIKI ( pinchar, picar, punzar )

1. Pli malpli profunde enigi pinton en ion / hacer entrar la punta en algo, más o menos profundamente

  • La pikilo de la erinaco pikis al mi la fingron. / la púa del erizo me pinchó el dedo
  • Sur la planko estis najlo kaj mi pikiĝis je ĝi. / Sobre el suelo había un clavo y me pinché en él
  • Vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la denton. / Si calientas serpientes, te enterrarán los dientes
  • Mi devos trapiki la orelojn por ke mi povu porti orelringojn. / Debo perforarme las orejas para que yo pueda llevar aros
2. Malagrable kaj akre eksciti la sensojn / Excitar los sentidos en forma aguda y desagradable
  • Estis ege malvarme kaj la frosto pikis mian vizaĝon. / Estaba demasiado frío y el hielo punzaba mi rostro
  • Mi ne ŝatas la pikojn de arda suno. / No me agrada las pinchadas del sol ardiente
  • Kion mi faru pri ĉi tiu piketado en la piedoj?! / Qué hago acerca de este punceteo en mis pies?
3. Koleretigi, inciti, vundeti: / enfurecerse, incitar, herir superficialmente
  • Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas. / A ti se te predica, y a nosotros se nos pica
  • Pro vorta piko ofte perdiĝas amiko. / Por una palabra punzante a menudo se pierde un amigo
  • Li estas pikema kaj ofte pike kun mi parolas. / El es punzante y a menudo punzantemente habla conmigo.
4. Agrable kaj vigle eksciti la sentojn: / En forma agradable y entusiasta excitar los sentidos
  • La pipro iom pikis la langon. / La pimient algo pica en la lengua
  • Mi ŝatas liajn pikantajn ŝercojn. / Me gustan su chistes picantes

PASIO ( pasión )

1. Fervorega inklino al io; arda deziro / inclinación fervorosa a algo; deseo ardiente

  • Mia sola pasio estas kantado. / Mi única pasión es cantar
  • Malplaĉas nenio, se taksas pasio./ Nada disgusta, si la pasión vale
  • Li estas pasia ŝatanto de la kazino. / El es un fanático del casino
  • Ĉu tiu ludo ne pasiigos vin? / No te apasiona este juego?

2. Arda kaj senbrida amo/ Un amor ardiente y desenfrenado

  • Ŝi ne kaŝis sian pasion al li. / ella no oculta su pasión por él
  • Mia pasia amo al li neniam finiĝos. / Mi amor pasional por el nunca terminará
  • Li tre pasie amis tiun knabinon. / Él amó apasionadamente a esa muchacha
  • Ŝi estis malvarma kaj senpasia. / Ella era fría y desapacionada.

PINĈI ( pellizcar, pinchar, pinzar )

Premi inter du fingroj aŭ inter du pecoj / apretar entre dos dedos o entre dos trozos

  • La patrino koleriĝis kaj pinĉis la orelon de sia infano. / la nadre de enojó y pellizcó la oreja de su niño
  • La kaprinoj pinĉis la herbon. / las cabras pincharon la hierba
  • Lia pinĉo estis dolora. / Su pellizco fue doloroso
  • Mi bezonas nur pinĉaĵon da salo por la salato. / Necesito solo una pisca de sal para la ensalada
  • Por forigi nebezonatajn haretojn oni uzas pinĉilojn / Para sacarse cabellos innecesarios se uzan pinzas

martes, 24 de febrero de 2009

KONDOLENCI ( dar condolencias )

Esprimi al iu sian simpatian ĉagrenon pro ties malfeliĉo aŭ funebro: / Expresar a alguien su simpatia y preocupación por alguna infelicidad o fallecimiento
  • La tuta mondo kondolencis pro la morto de tiom multe da homoj. / Todo el mundo se conduele por la muerte de tantos hombres.
  • Pro la morto de via patrino akceptu mian sinceran kondolencon. / Por la muerte de tu madre acepta mis sinceras condolencias
  • Ŝia kondolenca vizito min iomete trankviligis. / Su visita de condolencias, me tranquilizó un poco

DISPUTI ( disputar )

1. Malpaci akre diskutante / discutir agria y poco pacíficamente:
  • Ne disputu kun mi - mi ja estas via patrino! / No disputes conmigo - si soy tu madre!!
  • Pli bone ne miksu vin en malpropran disputon. / Mejor no mezclarse en disputas ajenas.
  • Malmultaj ŝin ŝatas, ĉar ŝi estas disputema virino. / Pocos gustan de ella, porque es una mujer discutidora.
  • Ni interdisputis pri la poentoj. / Discutimos por los puntos.
  • Mia filo sendispute sekvas ĉiujn miajn ordonojn. / Mi hijo sin discusión sigue todas mis órdenes.
2. Diskuti / discutir 
  • Pri gustoj oni ne disputas. / Sobre gustos no se discute.
  • Ilia disputo finiĝis kiam eniris la patro. / Su discusión terminó cuando entró el padre.
  • Li estis nedisputebla posedanto de la domo. / Él es el poseedor indiscutible de la casa.
  • Ili pridisputis la novan leĝon. / Ellos discutieron sobre la nueva ley.

KONTUZI ( contusionar )

Difekti pli aŭ malpli profunde organikan teksaĵon, ne ŝirvundante la haŭton. / Dañar más o menos profundo un tejido orgánico, 

  • La bastono forte kontuzis al li la kapon. / El bastón contundió fuertemente su cabeza
  • Mia kontuzita kubuto tre doloras! / Mi codo contusionado duele mucho
  • Vi faris al mi dolorajn kontuzojn! / Tu me hiciste contusiones dolorosas!
  • Sub lia okulo videblas kontuzaĵo. / Bajo su ojo se ve una contusión
  • Por mortigi la knabinon krimulo uzis kontuz(ant)an instrumenton. / Para matar a la muchacha un criminal usó un objeto contundente.