sábado, 16 de marzo de 2013

DENSA (Denso, espeso, tupido)


Prezentanta la karakterizan aspekton de substanco, kies eroj, tre proksimaj unuj al aliaj, estas multnombre entenataj en malgranda volumeno: /Que presenta el aspecto característico de una substancia cuyas partículas, unas muy próximas a las otras, están de modo numeroso en un volumen pequeño:
·   Ŝi havis belajn densajn harojn. /Ella tenía una espesa cabellera hermosa.
·   Tie iras fumo per densaj nuboj. /Allí va el humo en densas nubes.
·   La vesto de la reĝo estis dense brodita per oro. /El vestuario del rey tenía un espeso bordado de oro.
·   Neniu besteto povis eniri tiun arbaran densejon. /Ningún animalito podía entrar en ese bosque espeso.
·   Mi ŝatus trinki kafon kun densigita lakto. /Me gustaría beber un café con leche condensada.
·   Estas malfacile spiri en maldensa aero. /Es fácil respirar en un aire liviano.
·   Miaj haroj ial maldensiĝis. /Mis cabellos de algún modo se ralearon.

FANFARONI (Fanfarronear, alardear, jactarse)


Sin glori per ecoj aŭ virtoj, kiujn oni ne posedas: /Jactarse de cualidades o virtudes que no se poseen:
·   Li fanfaronis, ke li estas tre forta. /Él se jactó de ser muy fuerte.
·   Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante. /No alardees al ir, alardea al volver.
·   Li tion faris nur pro fanfaronado. /Él hizo eso sólo por jactancia.
·   Ŝia rakonto estas nur fanfaronaĵo. /Su relato sólo es una fanfarronada.
·   Neniu ŝatas fanfaronulojn (fanfaronistojn). /A nadie le gustan los fanfarrones (jactanciosos).

jueves, 14 de marzo de 2013

GLORI (Glorificar, ensalzar)


Honori iun donante al li grandan famecon, konigante ĉien lian indecon, publikigante sian admiron; laŭdegi: /Honrar a alguien, dándole una gran celebridad, al hacer conocer en todas partes su dignidad, publicando su admiración; hacer un gran elogio:
·   Ĉiuj gloris la bonfarojn de malriĉa virino. /Todos ensalzaban las buenas acciones de una mujer pobre.
·   Kiu mem sin gloras, malbone odoras. /Quien se elogia a sí mismo, huele mal.
·   Oni ne pagas per gloro al sia tajloro. /No se paga con alabanzas al sastre.
·   Oni gratulis la heroojn per glora kanto. /Se elogió a los héroes con un canto glorioso.
·   Li mortis glore. /Él murió gloriosamente.
·   Tiu scienculo glorigis nian landon. /Ese científico hizo una apología de nuestro país.
·   La aktoro estis tre glorama, sed ne tre glorinda. /El actor estuvo muy glorioso, pero no muy digno de elogio.
·   Vi meritis malgloron pro viaj malbonaj agoj. /Merecías un vituperio por tus malas acciones.

jueves, 7 de marzo de 2013

KONFUZI (Confundir, turbar; embarullar)


1. Meti en tian malordon, ke oni ne plu povas distingi ion de alio: /Poner en tal desorden, que ya no se puede distinguir uno de otro:
·   Tio konfuzis la demandon. /Eso embarulló la pregunta.
·   La rememoroj estis malklaraj kaj konfuzaj. /Los recuerdos eran oscuros y confusos.
·   Mi ĉion memoras konfuze. /Recuerdo todo de modo confuso.
·   Mi ne povis trovi miajn aĵojn en tiu konfuzaĵo. /No pude encontrar mis cosas en ese barullo.
·   Kvankam ŝiaj haroj estis interkonfuzitaj, ŝi aspektis bele. /Aunque su cabello estaba enredado, se veía bella.
·   Kiam vi malkonfuzos tiun ĥaoson da libroj? / ¿Cuándo ordenarás ese caos de libros?
2. Intermiksi du similajn personojn aŭ objektojn: /Confundir a  dos personas u objetos:
·   Mi konfuzis ŝin kun ŝia fratino. /La confundí con su hermana.
·   La du kvalitoj estas nekonfuzeblaj. /Las dos cualidades son inconfundibles.
3. Kaŭzi la perdon de ies trankvileco, memcerteco, mensoklareco per subita aŭ neatendita interveno: /Causar la pérdida de tranquilidad, seguridad, claridad mental de alguien, mediante una súbita o inesperada intervención:
·   Unutagaj projektoj de internacia lingvo nur konfuzas la publikon. /Los proyectos de un día de la lengua internacional, sólo confunden al público.
·   Sur ŝia vizaĝo aperis miro, aflikto kaj konfuzo. /En su rostro apareció el asombro, aflicción y confusión.
·   Ekvidinte ilin, mi konfuziĝis kaj ne sciis, kion diri. /Al verlas, me turbé y no supe qué decir.
·   Tio estis vere konfuziva demando (kapabla ĵeti konfuzon en la menson). /Esa fue una pregunta muy confusa (capaz de producir confusión en la mente).

miércoles, 6 de marzo de 2013

SUSPEKTI (Sospechar)


1. Sen pruvo certa inklini akuzi pri io: /Sin prueba verdadera, inclinarse a acusar de algo:
·   Mi suspektas vin pri ŝtelo! / ¡Sospecho de ti con respecto al robo!
·   Lia mensogo tuj suspektigis lin pri la murdo. /Su mentira inmediatamente lo hizo sospechoso del asesinato.
2. Akcepti la eblecon aŭ propablecon de io malbona: /Aceptar la posibilidad o probabilidad de algo malo:
·   Kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu. /Donde escuches un juramento, sospecha la maldad.
·   Ju pli da ĵuroj, des pli da suspekto. /Entre más juramentos, más sospechas.
·   Mi trovas suspekta la aŭtentikecon de tiu dokumento. /Encuentro sospechosa la autenticidad de ese documento.
·   Via konduto estas suspektinda, ĉar kutime vi tiel ne agas. /Tu conducta es digna de sospecha, porque no acostumbras a actuar así.
3. Duonkredi laŭ ŝajnoj, imagi sen granda certeco: /Medio creer según las apariencias, imaginar sin gran certeza:
·   Ŝi suspektis, ke li volis ŝin trompi. /Ella sospechaba que él quería engañarla.
·   Mia edzo estas tre suspektema. /Mi marido es muy dado a sospechar.
·   Lia edzino devas esti nesuspektebla (tia, ke oni ne povas ŝin suspekti). /Su mujer debe ser dejada fuera de sospecha (que no se puede sospechar de ella).

martes, 5 de marzo de 2013

MENSOGI (Mentir)


Diri tion, pri kio oni scias, ke ĝi estas malvera, aŭ ne tion, pri kio oni scias, ke ĝi estas vera: /Decir lo que se sabe que no es verdadero, o no aquello que se sabe que sí es verdadero:
·   Vi mensogas kaj eĉ ne hontas! / ¡Tu mientes y ni siquiera te da vergüenza!
·   Mensogu kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas. /Miente cuanto quieras, pero recuerda lo que estás diciendo.
·   Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos. /Oculta cuanto puedas, la mentira se deslizará.
·   Mi jam laciĝis de via mensogado! / ¡Ya me cansé de tus mentiras!
·   Ĝi fariĝis mensogaĵo per la mensoga skribilo de la skribistoj. /Eso se hizo mentira por la pluma mentirosa de los escritores.
·   Mensoganto devas havi bonan memoron. /El embustero debe tener buena memoria.
·   Lin neniu ŝatas, ĉar li estas mensogulo. /Él no le gusta a nadie, porque es un mentiroso.

lunes, 4 de marzo de 2013

TROMPI (Engañar, timar; embaucar; defraudar; burlar)


1. Intence erarigi por sia profito aŭ pro nura malico: /Cometer intencionadamente un error para su ganancia o sólo por malicia:
·   Oni ofte trompas aĉetantojn en tiu butiko. /A menudo engañan a los compradores en esa tienda.
·   Ili trompe kontraktis. /Ellos contrataron con timo.
·   Via trompado iam malkovriĝos! / ¡Tu fraude alguna vez se descubrirá!
·   Li estas trompisto! / ¡Él es un timador!
2. Erarigi per falsa eksteraĵo: /Engañar mediante una falsa apariencia:
·   Ŝajno trompas. / La apariencia engaña.
·   Komenco Aprila - trompo facila. /Comienzo de Abril - engaño fácil.
·   Aprila vetero - trompa aero. /Tiempo de Abril - aire engañoso.
·   La priskribo de la finanaca stato de la afero estis sentrompa. /La descripción del estado financiero del asunto fue sin engaño.
3. Ne respondi al tio, kion iu atendis: /No responder a lo que alguien esperaba:
·   Li trompis ĉiujn miajn esperojn. / Él defraudó todas mis esperanzas.
·   Mi min trompis pri miaj kapabloj. /Me engañé acerca de mis capacidades.
·   Ni esperis, ke vi diros ion novan, sed ni trompiĝis. /Teníamos la esperanza de que dijeras algo nuevo, pero nos engañamos.

domingo, 3 de marzo de 2013

CERTA (Seguro, cierto)


Ne havanta ian dubon kaj konsekvence: /Que no tiene ningún tipo de duda y consecuencia:
1. Nedubanta: /Que no tiene duda:
·   Mi estas certa (mi certas), ke li revenos. /Estoy seguro de que él volverá.
·   Kiu iras sperte, iras certe. /Quien avanza con destreza, va con seguridad.
·   Pli da okuloj, pli da certeco. /Más ojos, más certeza.
·   Disputo kredigas, sed ne certigas. /Una disputa hace creer, pero no asegura.
·   Mi nur volis certiĝi, ĉu li diras veron. /Sólo quería asegurarme de que dices la verdad.
·   Ŝi ŝatas montri sin memcerta. /A ella le gusta mostrarse segura de sí misma.
2. Nedubebla: /Indudable:
·   Lia intenco estas certa, kaj neniu ŝanĝos ĝin. /Su intención es segura, y nadie cambiará eso.
·   Plej certa laboro - laboro per oro. /El trabajo más seguro - trabajo por oro.
·   Certe, kiel duoble du kvar. /Con seguridad, como que el doble de dos es cuatro.
·   Certaĵo kaj leĝo, kiel amen en preĝo. /Una certeza y una ley, como el “amén” en una oración.
3. Iu difinita: /Algo definido:
·   Mi revis tiam, ke pasos certa nombro da jaroj kaj ĉio ŝanĝiĝos. /Soñé entonces, que pasará cierto número de años y todo cambiará.

sábado, 2 de marzo de 2013

PRUVI (Probar, demostrar)


1. Montri per rezonado aŭ faktoj, ke io estas vera: /Demostrar, por medio del razonamiento o los hechos, que algo es verdadero:
·   Mi sukcesis pruvi mian senkulpecon. /Tuve éxito en demostrar mi inocencia.
·   Lia krimo jam estas pruvita. /Su crimen ya fue probado.
·   Ili senpruve min akuzis. /Ellos me acusaron sin tener pruebas.
2. Esti la pruvo de io: /Ser la prueba de algo:
·   Tio pruvas la facilan lerneblecon de Esperanto. /Eso prueba lo fácil que es el aprendizaje de Esperanto.
·   Larmoj pravecon ne pruvas. /Las lágrimas no prueban tener la razón.
·   Komparo ne estas pruvo. /La comparación no es una prueba.

viernes, 1 de marzo de 2013

RIFUĜI (Refugiarse, guarecerse)


Serĉi ie aŭ ĉe iu protekton kontraŭ danĝero, persekuto, malfacilaĵoj: /Buscar protección en algún lugar, o en casa de alguien, contra un peligro, persecución, dificultades:
·   Multaj homoj de nia lando dum revoliucio rifuĝis en eksterlando. /Muchas personas de nuestro país, durante la revolución, se refugiaron en el extranjero.
·   Kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi. /Quien acostumbraba a juzgar todo, no puede refugiarse en ninguna parte.
·   Granda estas la mondo, sed rifuĝon ne donas. /Grande es el mundo, pero no da un lugar de refugio.
·   Tiu povra homo trovis rifuĝejon en mia domo. /Ese pobre hombre encontró refugio en mi casa.
·   Rifuĝinto estas persono de fremda lando, rifuĝinta pro politikaj aŭ religiaj persekutoj. /Un refugiado es una persona de un país extranjero, que se ha refugiado por persecuciones políticas o religiosas.

jueves, 28 de febrero de 2013

GRIMPI (Escalar, trepar)


1. Pene transloki sian korpon sur oblikva aŭ vertikala surfaco, uzante la krurojn kaj eventuale la brakojn: /Trasladar con esfuerzo su cuerpo sobre una superficie oblicua o vertical, usando las piernas, y, eventualmente, los brazos:
·   Mia kato grimpis sur la arbon kaj ne volas malsupreniĝi. /Mi gato trepó al árbol y no quiere bajar.
·   Nia grimpado daŭris kelkajn horojn. /Nuestra escalada duró varias horas.
·   Li estas sperta grimpisto. /Él es un trepador experto.
·   Mi apenaŭ elgrimpis el la marĉejo. /Apenas salí trepando del cenagal.
·   Ŝi engrimpis en la boaton. /Ella trepó a la embarcación.
·   Ili malsuprengrimpis la ŝtuparon. /Ellos bajaron a gatas por la escalera.
·   Ni suprengrimpis sur la rokon por pli bone ĉion vidi. /Nosotros subimos trepando por la roca para ver todo mejor.
2. Teni sin stara aŭ suprendirekta, fiksiĝante per adventivaj radikoj, krampoj, ĉiroj, dornoj, dornetoj kaj simile: /Mantenerse erguida (una planta) o dirigirse hacia arriba, sujetándose por medio de raíces adventicias, grapas, guías, espinas, espinitas y similarmente:
·   Pizo volve grimpas la bastoneton. /Un guisante trepa envolviendo un bastoncito.
·   Lupolo estas grimpa planto / grimpoplanto. /El lúpulo es una planta trepadora.

JUĜI (Juzgar)


1. Decidi laŭleĝe, ĉu iu estas kulpa aŭ ne: /Decidir, de acuerdo a la ley, si alguien es culpable o no:
·   Pri propra afero neniu juĝas libere. /Sobre un asunto propio, nadie juzga libremente.
·   Venos ŝtelisto al la juĝisto. /Un ladrón vendrá ante el juez.
·   Kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas. /Contra la inexistencia de bienes hasta el juicio enmudece.
·   Li jam dek jarojn sidas sur la juĝista seĝo. /Ya hacen diez años que él se sienta en la silla de juez.
·   Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento. /Más vale un entendimiento que un documento judicial.
·   Dum la juĝado la akuzita persono silentis. /Durante el juicio, la persona acusada permaneció en silencio.
·   La juĝistaro aljuĝis al mi domon. /El tribunal me atribuyó la casa.
2. Esprimi opinion, per kiu oni aprobas aŭ malaprobas iun aŭ ion: /Expresar una opinión, con la que se aprueba o rechaza a alguien o a algo:
·   Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero. /No juzgues sobre un asunto según su apariencia.
·   Kiom da juĝantoj, tiom da juĝoj. /Cuantos jueces, tantos juicios.
·   Li ankoraŭ ne legis la libron, sed antaŭjuĝas ĝin. /Él todavía no ha leído el libro, pero lo prejuzga.
3. Esprimi pri io aŭ iu opinion kun la celo kondamni: /Expresar sobre algo o alguien una opinión con el propósito de condenarlo:
·   Ne juĝu, tiam vi ne estos juĝata. /No juzgues, para no ser juzgado.
·   Ebriulon kaj malsaĝulon oni ne juĝas. /No se juzga a un ebrio ni a un necio.
·   Ili proponis la filmon al la prijuĝo de la publiko. /Ellos propusieron la película al juicio del público.
JUKI  (Picar, escocer)     12-12-2007     NT     PUB

miércoles, 27 de febrero de 2013

GARDI (Guardar, custodiar, cuidar; mantener, conservar)


1. Zorgi, ke ies vivo ne venu en danĝeron: /Cuidar que la vida de alguien no esté en peligro:
·   La prezidenton gardis eĉ kelkaj korpogardistoj. /Incluso algunos guardaespaldas cuidaban al presidente.
·   Gardatan ŝafon eĉ lupo timas. /Hasta un lobo teme a un cordero custodiado.
·   Post la falo oni fariĝas singarda. /Tras la caída, uno se hace cuidadoso.
·   La knabo nesingarde trakuris tra la strato. /El muchacho atravesó la calle descuidadamente.
2. Zorgi, por evitigi al iu malbonon: /Cuidar, para evitar un mal a alguien:
·   La hundo bone gardis lin. /El perro lo cuida bien.
·   Sen rigardo, sen gardo. /Sin mirada, sin cuidado.
·   Singardeman Dio gardas. /Dios guarda al cuidadoso.
3. Zorgi, ke io restu bonstata, ne difektiĝu: /Preocuparse de que algo permanezca en buen estado, que no se arruine:
·   La ĉefo tute ne gardas niajn interesojn. /El jefe no cuida nuestros intereses.
·   Tiu komitato ekzistas por la gardado de la interesoj de la tuta Esperantistaro. /Ese comité existe para la custodia de los intereses de todos los esperantistas.
·   Oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon. /Se desvalija no al rico, sino al descuidado.
·   La noktogardisto ne aŭdis la ŝtelistojn. /El guardia nocturno no escuchó a los ladrones.
4. Zorgi, ke iu ne forkuru, ne kaŭzu danĝeron: /Custodiar para que alguien no huya, no cause daño:
·   La gardisto de la malliberejo gardis la krimulojn. /El gendarme de la cárcel custodiaba a los criminales.
·   Gardu vin du baroj: lipoj kaj dentaroj. /Cuídate de dos barreras: los labios y la dentadura.
5. Ŝirmi, evitigi danĝeron aŭ malbonon: /Proteger, evitar un peligro o un mal:
·   La ĉapelo gardis mian kapon kontraŭ la suno. /El sombrero me resguarda la cabeza contra el sol.
·   Dubo gardas kontraŭ risko. /La duda protege contra el riesgo.
·   La vakcino ne antaŭgardos de tiu malsano! / ¡La vacuna no te protegerá de esa enfermedad!
6. Teni nedifektita aŭ neŝanĝita: /Mantener sin defecto o sin cambio:
·   Mi ĉiam gardos tiun sekreton! / ¡Siempre guardaré ese secreto!
·   Gardu kandelon por la nokto. /Cuida la vela para la noche.
7. Observi, ne forgesi aplikadon de io: /Observar, no olvidar la aplicación de algo:
·   Gardu miajn vortojn en via memoro. /Guarda mis palabras en tu memoria.

martes, 26 de febrero de 2013

SOPIRI (Suspirar)


1. Senti bedaŭron pro io aŭ iu perdita kaj fortan deziron retrovi la perditaĵon: /Sentir pesar por algo o alguien perdido, y un fuerte deseo de reencontrar lo perdido:
·   Estante en fremdaj landoj mi ĉiam sopiras al la patrolando. /Al estar en países extranjeros, siempre siento nostalgia por la madre patria.
·   Lupo sopiras, al arbaro sin tiras. /Un lobo suspira, el bosque lo llama.
·   La sopiro al la patrujo konsumis min. /La nostalgia de la patria me consumía.
·   Ŝiaj sopiraj ĝemoj min malgajigis. /Sus gemidos de nostalgia me entristecieron.
·   Ĉu vin denove ekregis hejmosopiro? / ¿De nuevo comenzaste a dominar la nostalgia del hogar?
2. Malĝoji pro la manko de io, kion oni deziregas akiri: / Entristecer por la falta de algo que intensamente se desea adquirir:
·   Li tre sopiras je belega aŭto. /Él suspira por un bellísimo auto.
·   Ĉiuj sciis lian sopiradon atingi ĉiam pli altajn celojn. /Todos sabían de su anhelo por alcanzar siempre más altos objetivos.
·   La infano rigardis sopire al la ludilo en la butiko. /El niño observaba anhelante el juguete en la tienda.

lunes, 25 de febrero de 2013

VERO (Verdad)


1. Tio, kio estas konforma al la ekzistantaj faktoj, al la realaĵo: /Lo que está conforme a los hechos existentes, a la realidad:
·   Mi diris veron al vi! / ¡Te dije la verdad!
·   La tempo ĉiam malkaŝas la veron. /El tiempo siempre descubre la verdad.
·   Vi estas vera amiko. /Eres un verdadero amigo.
·   Mi vere nenion scias! / ¡De verdad no sé nada!
·   Li ne dubis pri vereco de miaj vortoj, ĉar mi estas verema (inklina ĉiam diri la veron). /Él no dudó de la veracidad de mis palabras, porque soy sincero (inclinado a decir siempre la verdad).
·   Ĉiuj scias, ke vi estas verama kaj instruas laŭ vero. /Todos saben que eres sincero y enseñas conforme a la verdad.
·   La profetaĵo de sorĉistino ne veriĝis. /La profecía de la hechicera no se cumplió.
·   Iom da malvero ne estas danĝero.La pentraĵo estas vivovera (tiel vera, kiel la vivo mem). /Algo de falsedad no es un peligro. La pintura es la verdadera vida (tan verdadera, como la vida misma).