1. Estigi vivaĵojn aŭ senvivaĵojn per natura evolupovo:
- Ĉi tiuj arboj produktas pomojn.
- Miaj geavoj vivas el la produktoj de sia bieno.
- Via imago estas tre produktema.
- Iujn bestojn estas malfacile reprodukti, se ili vivas en mallibereco.
- Mia patrino scias multon pri reproduktado de diversaj floroj.
2. Fari el krudaj materialoj substancojn aŭ objektojn utilajn por
la homoj:
- Nia lando produktas komputilojn.
- Mi ne ricevos multe de la akiritaj produktaĵoj.
- Tio estas tre produktiva (kapabla produkti) entrepreno.
- Ŝi aĉetas ekoproduktojn, kiuj ne malutilas al la medio.
- Subproduktado (produktado de la varo, malsupera al la aĉetkapablo de la konsumantoj) kaŭzis prezaltigon.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario