1. Likvo fluanta en la arterioj, vejnoj, kapilaroj (kaj similaj vaskuloj) de animaloj, ruĝa ĉe la vertebruloj, portanta interalie la nutrajn substancojn, oksigenon kaj la forĵetaĵojn de la ĉeloj:
- Li batis mian nazon kaj aperis sango.
- Vi devus viziti kuraciston pro tre ofta sangado el via nazo.
- La luno estis sangokolora.
- La fiŝoj kaj la nuntempaj reptilioj estas malvarmsangaj animaloj.
- Virina lango buĉas sen sango.
- Vi ploros per sangaj larmoj!
- Ĝuste pro tio sangas mia koro.
- Sango bolas, juneco petolas.
- Ŝi estis sovaĝa kaj varmegsanga, sed tamen honesta virino.
- La princo estis el reĝa sango.
- Mi volas nur pursangan hundon!
- Sango ne silentas, sian sangon ĝi sentas.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario