- Ĉi tiu lago estas tre profunda.
- Granda ŝipo bezonas profundon.
- Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron.
- Gardu vin kaj ne falu en profundegaĵon.
- Donu al mi malprofundan teleron, mi petas.
- La skatolo estis malgranda, profunda nur je 3 centimetroj.
- Estos malfacile elŝiri la arbon pro la profundaj radikoj.
- Fiŝo granda naĝas profunde.
- Saĝo abunda, sed ne profunda.
- Mi volas profundigi miajn sciojn pri medicino.
- Li profundiĝis en siaj pensoj.
- Ŝi tiel enprofundiĝis en la libron, ke eĉ ne rimarkis mian alvenon.
5. Metafore granda, forta:
Ĉie estis profunda mallumo.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario