Starigi ion, kunordigante ĝiajn partojn por plenumi difinitan funkcion; doni al io la necesajn organojn por funkciadi:
- Mi partoprenos kurson, kiun organizas nia universitato.
- Ĉu vi estas membro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo?
- Vi ne tre sukcesas pri la organizado de la laboroj.
- Li fondis multajn diversajn organizaĵojn.
- La organizantoj de la kongreso respondos al ĉiuj viaj demandoj.
- Ni ĉiuj devas unuiĝi kaj organiziĝi.
- Bedaŭrinde mi estas malbona organizisto.
- Necesas reorganizi la instituton.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario