1. Metalo el la kuba sistemo, ruĝe flava aŭ flava, estiĝinta en vejnoj, koncentrita en aluvioj aŭ en detritaj petroj; la plej maleebla kaj dratigebla el ĉiuj metaloj:
- Oni trovas oron en iuj riveretoj.
- La haroj de la knabino tiel lumis, kvazaŭ ili estus oritaj.
- La suno origas fenestrajn vitraĵojn per siaj radioj.
- La rostata kokido oriĝis.
- Ĝi kuŝas en orkolora kesteto.
- Li pagis per oro (ne per monbiletoj).
- Temp' estas valoro simile al oro.
- Ŝi donace ricevis belan oran ringon.
- Tie estis tiom da belaj oraĵoj, ke mi ne povis elekti, kiun el ili aĉeti.
- Ĉiu deziras multe da oro, sed ĉu tio vere alportos feliĉon?
- Ne defendas oro kontraŭ doloro.
- En landoj transmaraj estas oraj arbaroj.
- Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario