1. Popolo, akirinta konscion pri si mem kiel aparta socia komunumo pro komunaj karakterizaĵoj, rezultantaj de historiaj procezoj; tiuj karakterizaĵoj estas tre diversaj laŭ la kazoj (ekonomiaj interesoj, lingvo, religio, vivmaniero), sed la ĉefa estas komuna teritorio kun emo al politika memstareco:
- Kutime nacio havas teritorian bazon.
- La libro estas tradukita al dek naciaj lingvoj.
- La ambasadoro konsilis al ĉiuj siaj nacianoj forlasi la landon.
- Antaŭ la milito tiu subetno ankoraŭ ne pretendis je nacieco.
- Mi aĉetis nacilingvan vortaron.
- Estus danĝere internaciigi tiun konflikton.
- Multaj miaj samnacianoj mortis en tiu milito.
- Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) uzas Esperanton por atingi siajn celojn.
- "Sennaciulo" estas la monata gazeto de SAT.
2. Jura persono, konsistanta el la tuto de la individuoj regataj de unu sama konstitucio, kaj distingita disde ili:
- La interesoj de la nacio ofte kontraŭas tiujn de la individuoj.
- Unuiĝintaj Nacioj (UN) estas internacia monda organizaĵo, kiu celas solvi interŝtatajn konfliktojn.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario