- Ŝia silka robo ĉarme susuris. / El vestido de seda de ella susurró encantadoramente
- La venteto susuras inter la arbetoj. / La brisa susurra entre los pequeños árboles
- La fonto susuradis kun mallaŭta murmureto. / La fuente susurraba con un pequeño murmullo silencioso
- Pluvo falas kviete, nur kun susuranta sono. / Una lluvia cae tranquilamente, solo con un sonido de susurro.
- Ie malproksime aŭdeblis susuro de birdaj flugiloj. / En algún lugar lejano era audible un susurro de las alas de los pájaros
jueves, 5 de febrero de 2009
SUSURI ( susurrar, murmurar )
Eligi malfortan kaj iom sekan sonon kiel de sateno, silko, ĉifita papero ks.: / Realizar un sonido débil y algo seco como satén, seda, papel arrugado o cosas similares
SVINGI ( menear, balancear, mover)
1. Rapide kaj ripete moveti ion en aero tien kaj reen/ Rápida y repetidamente mover algo en el aire de aquí para allá
- Estas interese rigardi, kiel birdoj svingas siajn flugilojn. /Es interesante ver como los pájaros menean sus alas
- Li ekvidis min kaj eksvingis la manon por saluti min / El me vio y meneó la mano para saludarme
- La svingoj de ŝiaj kruroj estis tro fortaj kaj fiŝoj fornaĝis. / El balanceo de sus piernas eran demasiado fuertes y los peces se alejaron nadando.
- La patrino eksvingetis sian fingron por montri, ke li tion ne faru. / La madre comenzó a menear su dedo para mostrar que el no hiciera eso.
- La bovo volis elsvingi sian nukon el la jugo. / El buey quería mover la nuca del yugo
- Li svingis la ŝtoneton kaj ĵetis ĝin en lagon. / Balanceó la piedrecita y la lanzó en el lago
- Li kursvingiĝis (antaŭen-ĵetis sin por salti). / El se balanceó (saltando hacia adelante para saltar)
- La glitkurantoj svingiĝadis sur la akvo. / Los esquiadores se balancearon sobre el agua
- Lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas. / La lengua nada alcanza, si la sabiduría no la mueve.
- La svingpordo de la butiko subite malfermiĝis. / La puerta de balanceo de la farmacia de pronto se abrió.
KAŬRI (encluclillarse, agazaparse)
1. Sidi sur la kalkanoj / sentarse sobre los talones
- Se vi malobeos, vi kaŭros en angulo de la ĉambro! /Si desobedeces, te encuclillarás en la esquina de la pieza
- Iuj homoj kaŭriĝas por preĝi antaŭ la manĝado. / Algunos hombres se encuclillan para rezar antes de comer
- Kiam vi dormas, ne kuŝu kaŭre. / Cuando duermas, no te acuestes agazapado.
2. Sidi kuntiriĝante por sin kaŝi aŭ por eksalti: / Sentarse encogiéndose para ocultarse o para saltar
- Malbonuloj kaŭris en la ombro kaj atendis homojn por ataki ilin. / Las personas malaes se agazapan en la sombra y esperas a los hombres para atacarlos
- Mia kato ĉiam kaŭriĝas kiam ekvidas iun birdon / Mi gato siempre se agazapa cuando ve algún pájaro.
domingo, 25 de enero de 2009
PROKLAMI ( proclamar )
Oficiale kaj publike anonci: / anunciar oficial y publicamente:
- Oni proklamis lin reĝo. / Se le proclamó rey
- Hieraŭ estis proklamitaj la rezultoj de voĉdonado. / Ayer fueron proclamados los resultados de las votaciones
- Mi ne atendis la proklamon de milito. / No asistí a la proclamación de la guerra.
- Jam pasis multaj jarcentoj de la proklamado de nia ŝtato. / Ya han pasado muchos siglos de la proclamación de nuestro estado
GUTI ( gotear)
1. Fali, flui en gutoj /Caer, fluir en gotas
- Ŝi malsanas kaj el ŝia nazo ofte gutas sango. / Ella está enferma y de su nariz amenudo gotea sangre.
- Sur lian nazeton falis malgranda guto de pluvo; pluvo ekgutis. / Sobre su narizita cayó una gota de lluvia; la lluvia comenzó a caer.
- Sen gutetoj maro ne ekzistus; maro estas nur gutaro. / Sin gotitas un mar no existiría; un mar es solo un conjunto de gotas.
- La vakso de kandeloj gutetis en la kandelingojn. /La cera de las velas goteaba en el candelabro.
- Riparu la tegmenton, ĉar pluvo tragutas tra ĝi! / Repara el techo, porque la lluvia gotea através de él.
- Gutigu la kuracilon kaj kalkulu dek gutojn. / Haz gotear el remedio y calcula diez gotas
- Akvo ĉiam degutadis de tegmentoj post la ŝtormo. / El agua siempre gotea desde el techo después de la tormenta.
- Larmoj gutis de ŝiaj vangoj. / Lágrimas gotearon de sus mejillas
- Forte pluvis kaj mi revenis hejmen kun gutantaj haroj. / Llovió fuertemente y volví a la casa con cabello goteando
- Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue. / La felicidad viene a gotas, la infelicidad viene a ríos
- Mi ĉiam trinkas vinon pogute. / Yo siempre bebo vino a gotas
OBEI (obedecer)
Konformiĝi je tio, kion alia persono ordonas aŭ malpermesas /Conformarse con lo otra persona ordena o prohibe
- Ŝi estas bona filino kaj obeas siajn gepatrojn./ Ella es una buena hija y obedece a sus padres
- Li estas obeata de la popolo, ĉar li estas reĝo./Él es obedecido por el pueblo, porque es el rey.
- Jam de mia infaneco mi lernis obe(ad)on al la gepatroj./Ya desde mi infancia aprendí la obediencia a los padres
- Mi ne estas obeema, pro tio mi povas nur obeigi./No soy obediente, por eso solo puedo hacerme obedecer
- La hundeto rigardis al mi kun obeemo./ El perrito me miraba con obedencia
- Eĉ ne intencu malobei, malgranda aĉulo! / Incluso no intentes desobedecer, pequeño granuja!
- Vi mem kulpas, ke viaj infanoj estas neobeemaj. / Tú mismo eres culpable que tus niños sean desobedientes.
- Ŝiaj postuloj estis neobeeblaj. / Las exigencias de ellas eran no obedecibles.
ADULTI ( Cometer adulterio )
Rompi la geedzan fidelecon per seksa rilato kun alia persono / Romper la fidelidad matrimonial mediante una relación sexual con otra persona
- Ne adultu! / No cometas adulterio!!
- Li adultis kun la edzino de sia najbaro. / Él cometió adulterio con la esposa del vecino.
- Mi ne volas, ke mia edzino estu adultigata de aliulo. / No quiero que mi esposa cometa adulterio con otra persona.
- Ŝi estis kaptita en adulto. / Ella fue capturada cometiendo adulterio.
- Li estis tre adultema kaj ne sukcesis kaŝi siajn adultojn. / Él era muy adúltero y no logró esconder sus adulterios
- Lastatempe adultado tre disvastiĝis. / Últimamente el adulterio se ha difundido mucho.
- La okulo de adultulo atendas la krepuskon. / El ojo del adúltero espera el crepúsculo.
sábado, 3 de enero de 2009
GRUMBLI ( refunfuñar, rezongar )
Obtuze murmuri pro malkontenteco / malintencionadamente murmurar a causa del descontento
- Li ĉiam estas malkontenta pri io kaj grumblas. / Él siempre estas descontento por algo y refunfuña
- Ne grumblu, sed diru laŭte, kio al vi ne plaĉas! / No rezongues, pero dí fuertemente lo que no te agrada
- Mi ne ŝatas ŝin, ĉar ŝi estas tre grumblema. / Ella no me gustá, porque es muy rezongona
- Grumblulo estas homo, kiu kutimas grumbli. /Refunfuñador es un hombre que acostumbra a refunfuñar
- Nur malkuraĝuloj postgrumblas en dorsojn de homoj. / Solo los cobardes rezongas a espaldas de los hombres
INDIGNI ( indignar)
Senti kaj ekmontri koleron pro malestiminda, nejusta, malnobla ago aŭ konduto / sentir y demostrar cólera por una conducta injusta, desleal y poco digna de estima
- Mi indignas nur kontraŭ tiuj personoj, kiuj penas disigi nin. / Me indigno solo contras esas personas que tratan de separarnos
- Pardonu, ke elverŝiĝis mia indigno kaj kolero. / Perdona que haya explotado mi indignación y cólera
- Ne rigardu al mi per tia indigna rigardo. / No me mires con esa mirada de indignación
- Li indigne rifuzis kunlabori kun malbonuloj. / Rechazó indignado colaborar con pérfidos
- La trompo de amato indignigis ŝin. / El engaño del amado la indignó
- Ni ne povos vivi kune post tiaj indignindaĵoj. / No podremos vivir juntos después de estas indignidades.
INSPIRI ( inspirar)
1. Estigi en la spirito de alia persono penson, planon, agon / hacer o crear en el espíritu de otra persona un pensamiento, plan o acción
- Nia bela amikeco inspiris al mi temon por la rakonto. / nuestra bella amistad me inspiró el tema para la historia.
- Miaj ideoj estis inspiritaj de aktualaj cirkonstancoj. / mis ideas fueron inspiradas por las actuales circunstancias
- Ŝi agis laŭ ies inspiro. / ella actuó según la inspiración de un tercero
- Morto de ŝia patrino inspiris al mi bedaŭron. / La muerte de su madre me inspiró lástima
- Lia agado inspiras al ĉiuj respekton. / Su acción inspira a todos respeto.
- Helenoj kredis, ke Muzoj inspiras la poetojn. /los griegos creían que las musas inspiraban a los poetas.
- La bildo estas farita de inspirita mano de talenta desegnisto / La foto esta hecha por la inspirada mano de un dibujante talentoso
- La organizantoj esperas ke la premio estos inspirado por ĉiuj partoprenantoj. / Los organizadores esperan que el premio sea una inspiración para todos los participantes.
- Multaj inspiriĝis de liaj verkoj. / Muchos se inspiraron en sus obras
- Mi verkis ne laŭ inspiriteco de aliaj poetoj. / Yo escribí no según la inspiración de otros poetas
domingo, 28 de diciembre de 2008
LULI ( mecer, acunar )
1. Balanceti infaneton por ĝin dormigi: / balancear un niño para adormecerlo
- Mi devas luli la bebon al la dormo. / Debo mecer al bebé para dormir
- Ŝia bebo dolĉe dormis en lulilo (balancebla liteto). / El bebé de ella duerme dulcemente en la cuna
- Mi ĉiam kantas lul-kanton por dormigi mian infanon. / Siempre canto un canto de cuna para adormecer a mi niño
2. Balanceti per harmonia ir-reira movado / balanceear por movimientos armoniosos de ir y venir
- Ŝi bele lulas la koksojn por ke ĉiuj viroj rigardu al ŝi. / Ella hermosamente mece el coxis para que todos los hombres la miren
- La boato estis lulata de la ondoj. / El bote fue mecido por las olas.
- La ondoj plaŭdis harmonie kaj lule. / Las olas chapotearon armoniosamente acundando.
- Lula muziko tre helpas pli rapide ekdormi. / La música acunadora ayuda mucho para dormirse más rápidamente.
- Mia avino tre ŝatas sidi en lul-seĝo kaj legi libron. / Mi abuela gusta mucho de sentarse en la mecedora y leer un libro
- Knabeto sidis sur sia ligna lul-ĉevalo. / Un muchachito se sentó sobre su caballo mecedor de madera
- Mi facile lulis liajn suspektojn pri alia amato. / Facilmente aquieté sus sospechas sobre su amado
- Li kutime lulas sin en revoj. / Usualmente se adormece en sus sueños
STRINGI ( constreñir, apretar)
- Forte ĉirkaŭpremi, ĉirkaŭstreĉi: / fuertemente constreñir, apretar
- La ŝnuro stringis la gorĝon. / la cuerda apretó la garganta
- La serpento sufoke stringis sian kaptaĵon. / La serpiente constriñó sofocando a su caza.
- Li stringas sian pafilon. / Él aprieta su arma
- Mi volas liberiĝi el la stringo de kateno. / Quiero liberarme de la apretura de la cadena.
- Ni longan tempon estis en la stringo de tiu fama dogmo. / Por largo tiempo estuvimos constreñidos por ese famoso dogma.
INICI ( iniciar )
Enkonduki iun en scion pri iu afero pli-malpli sekreta aŭ komplika (religio, sekto, scienco ktp.) / Introducir a alguien en el conocimiento sobre algun asunto más o menos secreto o complicado ( religión, secta, ciencia )
- Ĉu oni inicis ŝin al la sekto? / Se inició ella en la secta?
- En tiu urbeto ĉiuj infanoj estas inicataj al la metia laboro. / En esa pequeña ciudad todos los niños son iniciados en el oficio
- Nur li estas inicita pri tiuj sekretoj kaj mi ne volas iniciĝi pri ili. /Solo él está iniciado sobre esos secretos y yo no quería iniciarme en ellos
- Tiuj ekzercoj estis la inicado al jogo. / Esos ejercicios fueron la iniciación al yoga.
- Ĉi tiu lernolibro estas bona inicilo de Esperanto. / Este manual de aprendizaje es un buen iniciador para el Esperanto
INSIDI ( insidiar, asechar )
Sekrete prepari ruzan rimedon por trompi kaj malutili / Secretamente preparar recursos astutos para engañar y perjudicar
- Tiu vulpo insidas por kapti leporon. / Ese zorro asecha para cazar una liebre
- Neniu scias, kia malfeliĉo lin insidas. / Nadie sabe que infelicidad le asecha
- La demandoj de la juĝisto estis plenaj je insidoj. / Las preguntas del juez estaban llenas de insidia.
- Ŝi preparis insidaĵon kontraŭ alia virino. / Ella preparó una insidia contra otra mujer
- Iliaj atakoj estis insidaj. / Sus ataques eran insidiosos
- Li sidis inside en kaŝita loko. / Se sentó insidiosamente en un lugar oculto.
- Mi ne fidas ŝin - ŝi estas tre insidema knabino. / No le tengo fe- ella es una muchacha muy insidiosa
- Ĉiuj liaj malamikoj estas insidemuloj. / Todos sus amigos son insidiosos
- Ĉi-nokte li mort-insidos (li intencas mortigi iun). / Esta noche él asesinará insidiosamente
INSTIGI ( instigar)
Per ekscitoj kaj admonoj puŝi iun al ago / Por la exitación y advertencias enpujar a alguien a la acción
- La sento de venĝo instigis lin al murdo. / El sentimiento de venganza me instigó al asesinato
- La bela vetero instigis min iri al plaĝo. / El bello tiempo me instigó ir a la playa
- Li en sia sango havas la instigon atingi la celon. / Él en su sangre tiene la instigación a alcanzar el objetivo.
- Ili estis instigintoj de la reformoj en la lando. / Ellos fueron los instigadores de las reformas en el país.
- Tiu kongreso povas esti instigilo aliĝi al la asocio. / Ese congreso puede ser la invitación para unirse a la asociación.
- Tio ne malinstigis ŝin fariĝi amatino de la aktoro. /Eso no la hizo perder las ganas de hacerse la amante del actor
- Iel ili subinstigis min veni al la festo. / De alguna forma ellos hicieron que perdiera las ganas de venir a la fiesta.
Suscribirse a:
Entradas (Atom)