- Pli arogantan homon ol vi mi neniam vidis!
- Bedaŭrinde, vi ne vidis, kiel arogante li parolis...
- Ili fanfaronas kaj parolas arogantaĵojn.
- Via aroganteco estas netolerebla!
- Kial vi komunikas kun tiu arogantulo?
miércoles, 27 de agosto de 2008
AROGANTA ( arrogante )
Ofende fiera; malŝate kondutanta kontraŭ aliaj:
RULO ( rulo, rollo )
Pli-malpli longa objekto cilindroforma:
- Alportu rulon da paperoj, mi petas.
- La infanoj rulis neĝbulon en la korto.
- Ĉu vi legis pri Sizifa rulado de ŝtono?
- Tiu vianda rulaĵo estis tre bongusta!
- La veturilo ruliĝis tre rapide.
- Ie malproksime aŭdeblis ruliĝado de la maro.
- Vi ne vidos la tutan tekston, pro tio rulumu ĝin.
- La ondoj alruliĝis sur la sablon.
- Sur la vangoj de la knabino deruliĝis larmoj.
- La vento forrulis nebulon.
RANGO ( rango, grado)
1. Grado, ĉe kiu staras iu persono en difinita hierarkio:
- Ili ricevis rangojn kaj donacojn.
- Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu.
- Vi sukcesis, vi havas rangajn privilegiojn.
- Li rangas kiel generalo.
- Li ne perdos sian rangon, ĉar li jam estas senrangulo.
- Ĉiuj estimas lin pro lia superrangeco.
- Li estas kuracisto de la plej alta rango.
- Ni gustumis vinon de unuaranga kvalito.
- Ŝi estas duaranga aktorino.
- Mi ne aĉetumos en lastrangaj butikoj!
BALANCI ( balancear )
1. Movadi objekton per ritma onda movo, tiel ke ĝi alterne leviĝas kaj malleviĝas:
- Vento balancas la branĉojn de la arboj.
- La knabino balancis sin sur la balancilo.
- Laŭ la balancado de la branĉoj oni povas juĝi, ke la vento estas tre forta.
- Pro la vento floroj faris balancojn per la kapoj.
- La ŝipo balanciĝis sur la maro.
- Balanciĝo de la aviadilo iom trankviliĝis.
- Ŝi jese balancis la kapon.
- Kiam mi parolis, ili nur balancadis la kapon.
MIGRI ( migrar )
1. Iri de unu loko al alia malproksima, sen tre difinita celo:
- La legendoj migras de lando al lando.
- Multaj laboristoj migras al la landoj, kie la kondiĉoj estas pli bonaj.
- Li estas migra aktoro.
- Mi estas migranto, sed mi ne tre ŝatas tion.
- Multaj miaj samlandanoj elmigris en aliajn landojn.
- Nun tiu lando ne enlasas enmigrantojn.
- Aŭtune birdoj migras suden.
- La birdoj atingis la celon de sia migrado.
HUMANA ( humano,a)
Posedanta la plej noblajn ecojn de la homo, kompatemon, bonfaremon, helpemon:
- La juĝisto estis tre humana.
- Ili traktis la venkitojn kun humaneco.
- Oni provos humanigi sovaĝulojn.
- Germanio iam estis la centro de la humanistoj.
- Tio estas malhumana kruelaĵo.
SILENTI ( silenciar, callar )
1. Ne eligi sonon de parolo, krio, ĝemo kaj simile:
- Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti.
- Paca silento, ke ne blovas eĉ vento.
- Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan.
- Subite fariĝis tre silente.
- Ŝi estas tre silentema persono.
- Nokte ĉio silentiĝas.
- Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas.
- El mia silentado ŝi konkludis, ke mi koleras.
- Li prisilentis sian amon.
- Ĉu vi forsilentis la sekreton?
- Kie regas la forto, tie rajto silentas.
CURSO DE ESPERANTO
DOMAĜO ( ofensa, daño, peligro, lastima)
Perdo aŭ difekto, kiun oni volus ne vidi, ne suferi:
- Estas domaĝo, ke oni ŝtelis vian aŭton.
- Post domaĝo venas saĝo.
- Tio estas domaĝa afero.
- Domaĝe, ke vi ne estis kun ni.
- Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon.
- Pro vorta ludo li eĉ patron ne domaĝas.
PALA ( palido,a)
1. Perdinta sian naturan ruĝetan koloron, blanketa:
- Ĉu vi ne malsanas? Vi estas pala.
- La ĉefaj simptomoj de tiu malsano estas paleco de la vizaĝo kaj konstanta laco.
- Ŝi paliĝis pro timo.
- Vintre ni povas ĝui nur palan sunon.
- Min neinteresas tiuj palaj oficialaj paroloj.
- Ĉi tiu bonega festo paligis ĉiujn antaŭajn festojn.
miércoles, 20 de agosto de 2008
NATURO ( naturaleza )
1. La tuto de tio, kio ekzistas aŭ okazas sen interveno de la homo:
- Ekzistas tri regnoj de la naturo (mineraloj, vegetaĵoj kaj bestoj).
- Avo mortis per natura morto.
- La naturo malavare favoris tiun landon.
- Okazis io supernatura, kion oni ne povas ekspliki.
- La naturo jam vekiĝas.
- Geavoj transdonis diversajn naturaĵojn al ni.
- La infano havas malbonan naturon.
- Li vivas laŭ sia naturo.
- Difekton de naturo ne kovros veluro.
- La leporo estas nature timema.
- Vi eĉ ne provas venki vian laŭnaturan inklinon al pigreco.
- Mi ŝatas desegni laŭ la naturo (ne laŭ la fantazio).
ILUZIO ( ilusión )
1. Eraro de sensoj, pro kiu ni aperceptas perceptaĵojn, identigante ilin aliaj, ol ili estas:
- Ĉu mi aŭdis ŝian voĉon aŭ ĉu tio estis nur iluzio?
- Li estas sperta iluziisto (amuzisto, kiu lerte trompas la rigardantojn per falsaj ŝajnoj kaj rapide faritaj ĵonglaĵoj).
- Kruela realo min tute seniluziigis.
- Post malfeliĉe finiĝintaj am-rilatoj li spertis seniluziiĝon pri virinoj.
- Li estas viktimo de revoj kaj iluzioj.
- Prefere oni havu iluziajn esperojn ol revu pri nenio.
- Ne iluziu vin per tro granda espero.
- Ŝi konstante iluziiĝas.
ARGUMENTI ( argumentar )
1. Prezenti argumentojn; provi demonstri per argumentoj:
- Mi longe argumentis kaj finfine sukcesis konvinki ilin.
- Batanto povas argumenti, batato devas silenti.
- Ni ne akceptas viajn argumentojn, ĉar ili estas malĝustaj.
- Min jam lacigis senfina argumentado pri tiaj aferoj.
- Vi prezentis bonajn kontraŭargumentojn.
- Tio argumentas lian fortiriĝon de la projekto.
- Gepatroj ne permesis al ŝi foriri, argumentante, ke ne estos busoj por reveni hejmen.
URĜI ( urgir, apremiar)
Vigle plirapidigi, vive akceli:
- La alproksimiĝanta danĝero urĝis nin forkuri.
- La afero ne urĝas.
- Ĉar tio ne estas urĝa, mi ne zorgas.
- Mi urĝe bezonas telefonon!
- Eble ni nun parolu pri urĝaĵoj kaj poste babilu pri ĉio alia.
- Ni estas premataj de urĝeco.
- Urĝiĝu, ĉar la buso nin ne atendos.
AKTUALA ( actual )
1. Efektive ekzistanta en la nuntempo:
- Tie vi trovos informojn pri aktuala viva Esperanta kulturo kaj arto.
- Tiu ĉi problemo estas aktuala por nia lando, ĝi ne povas atendi.
- La nova paĝaro de E@I (de projekto "Esperanto aktuale") enhavos ĉiujn gravajn informojn pri Esperanto.
- Mi aŭdis tion de televidaj aktualaĵoj.
- Necesas aktualigi la enhavon de nia ttt-ejo.
- La novaĵo jam estas malaktuala.
Suscribirse a:
Comentarios (Atom)