viernes, 6 de febrero de 2009

GARGARI (gargarizar, enjaguar)

1. Tralavi, finlavi (se paroli pri glasoj, teleroj, tukoj) per nura multa akvo, sen sapo/ Lavar, terminar de lavar ( si se habla de vasos, platos, ropa ) con solo mucha agua, sin jabón
  • Ĉi tiun bluzon gargaru en malvarma akvo. / Esta blusa se enjuaga en agua fría
2. Tralavi la buŝon aŭ la gorĝon per iu fluaĵo, kiun oni skuas en ĝi: / Lavar la boca o la garganta con algún fluido que se mueve en el interior
  • Por ke la dento ne doloru li gargaris la buŝon per vodko. / Para que no doliera el diente se enjaguó con vodka
  • Gargaraĵo (gargarilo) estas medikamento por gargari al si la gorĝon. / Un liquido para hacer gárgaras es un medicamento para enjaguarse la garganta.
3. Konfuze prononcaĉi ion kvazaŭ gargarante la gorĝon: / Pronunciar confusamente algo como gargarizando la garganta.
  • Li ion elgargaris en nekomprenebla lingvo. / El algo gargarizó en un idioma incomprensible
  • Poste tiu stranga gargara sono malaperis. / Después ese extraño sonido gangozo desapareció.

jueves, 5 de febrero de 2009

SUSURI ( susurrar, murmurar )

Eligi malfortan kaj iom sekan sonon kiel de sateno, silko, ĉifita papero ks.: / Realizar un sonido débil y algo seco como satén, seda, papel arrugado o cosas similares
  • Ŝia silka robo ĉarme susuris. / El vestido de seda de ella susurró encantadoramente
  • La venteto susuras inter la arbetoj. / La brisa susurra entre los pequeños árboles
  • La fonto susuradis kun mallaŭta murmureto. / La fuente susurraba con un pequeño murmullo silencioso
  • Pluvo falas kviete, nur kun susuranta sono. / Una lluvia cae tranquilamente, solo con un sonido de susurro.
  • Ie malproksime aŭdeblis susuro de birdaj flugiloj. / En algún lugar lejano era audible un susurro de las alas de los pájaros

SVINGI ( menear, balancear, mover)

1. Rapide kaj ripete moveti ion en aero tien kaj reen/ Rápida y repetidamente mover algo en el aire de aquí para allá
  • Estas interese rigardi, kiel birdoj svingas siajn flugilojn. /Es interesante ver como los pájaros menean sus alas
  • Li ekvidis min kaj eksvingis la manon por saluti min / El me vio y meneó la mano para saludarme
  • La svingoj de ŝiaj kruroj estis tro fortaj kaj fiŝoj fornaĝis. / El balanceo de sus piernas eran demasiado fuertes y los peces se alejaron nadando.
  • La patrino eksvingetis sian fingron por montri, ke li tion ne faru. / La madre comenzó a menear su dedo para mostrar que el no hiciera eso.
  • La bovo volis elsvingi sian nukon el la jugo. / El buey quería mover la nuca del yugo
2. Forte streĉi la muskolojn kaj subite ĵeti ion antaŭen/ Apretar fuertemente los músculos y de pronto lanzar algo hacia adelante
  • Li svingis la ŝtoneton kaj ĵetis ĝin en lagon. / Balanceó la piedrecita y la lanzó en el lago
  • Li kursvingiĝis (antaŭen-ĵetis sin por salti). / El se balanceó (saltando hacia adelante para saltar)
  • La glitkurantoj svingiĝadis sur la akvo. / Los esquiadores se balancearon sobre el agua
3. Ekmovi, ekimpulsi, instigi: / comenzar a mover, comenzar a impulsar, instigar
  • Lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas. / La lengua nada alcanza, si la sabiduría no la mueve.
  • La svingpordo de la butiko subite malfermiĝis. / La puerta de balanceo de la farmacia de pronto se abrió.

KAŬRI (encluclillarse, agazaparse)

1. Sidi sur la kalkanoj / sentarse sobre los talones
  • Se vi malobeos, vi kaŭros en angulo de la ĉambro! /Si desobedeces, te encuclillarás en la esquina de la pieza
  • Iuj homoj kaŭriĝas por preĝi antaŭ la manĝado. / Algunos hombres se encuclillan para rezar antes de comer
  • Kiam vi dormas, ne kuŝu kaŭre. / Cuando duermas, no te acuestes agazapado.
2. Sidi kuntiriĝante por sin kaŝi aŭ por eksalti: / Sentarse encogiéndose para ocultarse o para saltar
  • Malbonuloj kaŭris en la ombro kaj atendis homojn por ataki ilin. / Las personas malaes se agazapan en la sombra y esperas a los hombres para atacarlos
  • Mia kato ĉiam kaŭriĝas kiam ekvidas iun birdon / Mi gato siempre se agazapa cuando ve algún pájaro.

domingo, 25 de enero de 2009

PROKLAMI ( proclamar )

Oficiale kaj publike anonci: / anunciar oficial y publicamente:
  • Oni proklamis lin reĝo. /  Se le proclamó rey
  • Hieraŭ estis proklamitaj la rezultoj de voĉdonado. / Ayer fueron proclamados los resultados de las votaciones
  • Mi ne atendis la proklamon de milito. / No asistí a la proclamación de la guerra.
  • Jam pasis multaj jarcentoj de la proklamado de nia ŝtato. / Ya han pasado muchos siglos de la proclamación de nuestro estado

GUTI ( gotear)

1. Fali, flui en gutoj /Caer, fluir en gotas
  • Ŝi malsanas kaj el ŝia nazo ofte gutas sango. / Ella está enferma y de su nariz amenudo gotea sangre.
  • Sur lian nazeton falis malgranda guto de pluvo; pluvo ekgutis. / Sobre su narizita cayó una gota de lluvia; la lluvia comenzó a caer.
  • Sen gutetoj maro ne ekzistus; maro estas nur gutaro. / Sin gotitas un mar no existiría; un mar es solo un conjunto de gotas.
  • La vakso de kandeloj gutetis en la kandelingojn. /La cera de las velas goteaba en el candelabro.
  • Riparu la tegmenton, ĉar pluvo tragutas tra ĝi! / Repara el techo, porque la lluvia gotea através de él.
  • Gutigu la kuracilon kaj kalkulu dek gutojn. / Haz gotear el remedio y calcula diez gotas
  • Akvo ĉiam degutadis de tegmentoj post la ŝtormo. / El agua siempre gotea desde el techo después de la tormenta.
2. Lasi fali de si kvazaŭ en gutoj: / dejar caer desde si casi en gotas
  • Larmoj gutis de ŝiaj vangoj. / Lágrimas gotearon de sus mejillas
  • Forte pluvis kaj mi revenis hejmen kun gutantaj haroj. / Llovió fuertemente y volví a la casa con cabello goteando
  • Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue. / La felicidad viene a gotas, la infelicidad viene a ríos
  • Mi ĉiam trinkas vinon pogute. / Yo siempre bebo vino a gotas

OBEI (obedecer)

Konformiĝi je tio, kion alia persono ordonas aŭ malpermesas /Conformarse con lo otra persona ordena o prohibe
  • Ŝi estas bona filino kaj obeas siajn gepatrojn./ Ella es una buena hija y obedece a sus padres
  • Li estas obeata de la popolo, ĉar li estas reĝo./Él es obedecido por el pueblo, porque es el rey.
  • Jam de mia infaneco mi lernis obe(ad)on al la gepatroj./Ya desde mi infancia aprendí la obediencia a los padres
  • Mi ne estas obeema, pro tio mi povas nur obeigi./No soy obediente, por eso solo puedo hacerme obedecer
  • La hundeto rigardis al mi kun obeemo./ El perrito me miraba con obedencia
  • Eĉ ne intencu malobei, malgranda aĉulo! / Incluso no intentes desobedecer, pequeño granuja!
  • Vi mem kulpas, ke viaj infanoj estas neobeemaj. / Tú mismo eres culpable que tus niños sean desobedientes.
  • Ŝiaj postuloj estis neobeeblaj. / Las exigencias de ellas eran no obedecibles.

ADULTI ( Cometer adulterio )

Rompi la geedzan fidelecon per seksa rilato kun alia persono / Romper la fidelidad matrimonial mediante una relación sexual con otra persona
  • Ne adultu! / No cometas adulterio!!
  • Li adultis kun la edzino de sia najbaro. / Él cometió adulterio con la esposa del vecino.
  • Mi ne volas, ke mia edzino estu adultigata de aliulo. /  No quiero que mi esposa cometa adulterio con otra persona.
  • Ŝi estis kaptita en adulto. / Ella fue capturada cometiendo adulterio.
  • Li estis tre adultema kaj ne sukcesis kaŝi siajn adultojn. / Él era muy adúltero y no logró esconder sus adulterios
  • Lastatempe adultado tre disvastiĝis. / Últimamente el adulterio se ha difundido mucho.
  • La okulo de adultulo atendas la krepuskon. / El ojo del adúltero espera el crepúsculo.

sábado, 3 de enero de 2009

GRUMBLI ( refunfuñar, rezongar )

Obtuze murmuri pro malkontenteco / malintencionadamente murmurar a causa del descontento
  • Li ĉiam estas malkontenta pri io kaj grumblas. / Él siempre estas descontento por algo y refunfuña
  • Ne grumblu, sed diru laŭte, kio al vi ne plaĉas! / No rezongues, pero dí fuertemente lo que no te agrada
  • Mi ne ŝatas ŝin, ĉar ŝi estas tre grumblema. / Ella no me gustá, porque es muy rezongona
  • Grumblulo estas homo, kiu kutimas grumbli. /Refunfuñador es un hombre que acostumbra a refunfuñar
  • Nur malkuraĝuloj postgrumblas en dorsojn de homoj. / Solo los cobardes rezongas a espaldas de los hombres

INDIGNI ( indignar)

Senti kaj ekmontri koleron pro malestiminda, nejusta, malnobla ago aŭ konduto / sentir y demostrar cólera por una conducta injusta, desleal y poco digna de estima
  • Mi indignas nur kontraŭ tiuj personoj, kiuj penas disigi nin. / Me indigno solo contras esas personas que tratan de separarnos
  • Pardonu, ke elverŝiĝis mia indigno kaj kolero. / Perdona que haya explotado mi indignación y cólera
  • Ne rigardu al mi per tia indigna rigardo. / No me mires con esa mirada de indignación
  • Li indigne rifuzis kunlabori kun malbonuloj. / Rechazó indignado colaborar con pérfidos
  • La trompo de amato indignigis ŝin. / El engaño del amado la indignó
  • Ni ne povos vivi kune post tiaj indignindaĵoj. / No podremos vivir juntos después de estas indignidades.

INSPIRI ( inspirar)

1. Estigi en la spirito de alia persono penson, planon, agon / hacer o crear en el espíritu de otra persona un pensamiento, plan o acción
  • Nia bela amikeco inspiris al mi temon por la rakonto. / nuestra bella amistad me inspiró el tema para la historia.
  • Miaj ideoj estis inspiritaj de aktualaj cirkonstancoj. / mis ideas fueron inspiradas por las actuales circunstancias
  • Ŝi agis laŭ ies inspiro. / ella actuó según la inspiración de un tercero
2. Estigi en ies koro senton:/ hacer crecer en el corazón de alguien un sentimiento
  • Morto de ŝia patrino inspiris al mi bedaŭron. / La muerte de su madre me inspiró lástima
  • Lia agado inspiras al ĉiuj respekton. / Su acción inspira a todos respeto.
3. Naski en ies animo artan aŭ religian entuziasmon: / hacer nacer en el alma de alguien un entusiamo religioso
  • Helenoj kredis, ke Muzoj inspiras la poetojn. /los griegos creían que las musas inspiraban a los poetas.
  • La bildo estas farita de inspirita mano de talenta desegnisto / La foto esta hecha por la inspirada mano de un dibujante talentoso
  • La organizantoj esperas ke la premio estos inspirado por ĉiuj partoprenantoj. / Los organizadores esperan que el premio sea una inspiración para todos los participantes.
  • Multaj inspiriĝis de liaj verkoj. / Muchos se inspiraron en sus obras
  • Mi verkis ne laŭ inspiriteco de aliaj poetoj. / Yo escribí no según la inspiración de otros poetas

domingo, 28 de diciembre de 2008

LULI ( mecer, acunar )

1. Balanceti infaneton por ĝin dormigi: / balancear un niño para adormecerlo
  • Mi devas luli la bebon al la dormo. / Debo mecer al bebé para dormir
  • Ŝia bebo dolĉe dormis en lulilo (balancebla liteto). / El bebé de ella duerme dulcemente en la cuna
  • Mi ĉiam kantas lul-kanton por dormigi mian infanon. / Siempre canto un canto de cuna para adormecer a mi niño
2. Balanceti per harmonia ir-reira movado / balanceear por movimientos armoniosos de ir y venir
  • Ŝi bele lulas la koksojn por ke ĉiuj viroj rigardu al ŝi. / Ella hermosamente mece el coxis para que todos los hombres la miren
  • La boato estis lulata de la ondoj. / El bote fue mecido por las olas.
  • La ondoj plaŭdis harmonie kaj lule. / Las olas chapotearon armoniosamente acundando.
  • Lula muziko tre helpas pli rapide ekdormi. / La música acunadora ayuda mucho para dormirse más rápidamente.
  • Mia avino tre ŝatas sidi en lul-seĝo kaj legi libron. / Mi abuela gusta mucho de sentarse en la mecedora y leer un libro
  • Knabeto sidis sur sia ligna lul-ĉevalo. / Un muchachito se sentó sobre su caballo mecedor de madera
3. Kvietigi, kvazaŭdormigi / Tranquilizar, aquietar, adormecer
  • Mi facile lulis liajn suspektojn pri alia amato. / Facilmente aquieté sus sospechas sobre su amado
  • Li kutime lulas sin en revoj. / Usualmente se adormece en sus sueños

STRINGI ( constreñir, apretar)

  • Forte ĉirkaŭpremi, ĉirkaŭstreĉi: / fuertemente constreñir, apretar
  • La ŝnuro stringis la gorĝon. / la cuerda apretó la garganta
  • La serpento sufoke stringis sian kaptaĵon. / La serpiente constriñó sofocando a su caza.
  • Li stringas sian pafilon. / Él aprieta su arma
  • Mi volas liberiĝi el la stringo de kateno. / Quiero liberarme de la apretura de la cadena.
  • Ni longan tempon estis en la stringo de tiu fama dogmo. / Por largo tiempo estuvimos constreñidos por ese famoso dogma.

INICI ( iniciar )

Enkonduki iun en scion pri iu afero pli-malpli sekreta aŭ komplika (religio, sekto, scienco ktp.) / Introducir a alguien en el conocimiento sobre algun asunto más o menos secreto o complicado ( religión, secta, ciencia )
  • Ĉu oni inicis ŝin al la sekto? / Se inició ella en la secta?
  • En tiu urbeto ĉiuj infanoj estas inicataj al la metia laboro. / En esa pequeña ciudad todos los niños son iniciados en el oficio
  • Nur li estas inicita pri tiuj sekretoj kaj mi ne volas iniciĝi pri ili. /Solo él está iniciado sobre esos secretos y yo no quería iniciarme en ellos
  • Tiuj ekzercoj estis la inicado al jogo. / Esos ejercicios fueron la iniciación al yoga.
  • Ĉi tiu lernolibro estas bona inicilo de Esperanto. / Este manual de aprendizaje es un buen iniciador para el Esperanto

INSIDI ( insidiar, asechar )

Sekrete prepari ruzan rimedon por trompi kaj malutili / Secretamente preparar recursos astutos para engañar y perjudicar
  • Tiu vulpo insidas por kapti leporon. / Ese zorro asecha para cazar una liebre
  • Neniu scias, kia malfeliĉo lin insidas. / Nadie sabe que infelicidad le asecha
  • La demandoj de la juĝisto estis plenaj je insidoj. / Las preguntas del juez estaban llenas de insidia.
  • Ŝi preparis insidaĵon kontraŭ alia virino. / Ella preparó una insidia contra otra mujer
  • Iliaj atakoj estis insidaj. / Sus ataques eran insidiosos
  • Li sidis inside en kaŝita loko. / Se sentó insidiosamente en un lugar oculto.
  • Mi ne fidas ŝin - ŝi estas tre insidema knabino. / No le tengo fe- ella es una muchacha muy insidiosa
  • Ĉiuj liaj malamikoj estas insidemuloj. / Todos sus amigos son insidiosos
  • Ĉi-nokte li mort-insidos (li intencas mortigi iun). / Esta noche él asesinará insidiosamente