- Pardonu, ĉu tiu ĉi seĝo vakas? / Perdón, está vacio este asiento?
- Komputilado okupas miajn vakajn horojn. / La computación ocupa mis horas libres.
- Li kondukis min al vakanta spaco antaŭ la statuo. / Él me condujo al espacio vacio delante de la estatua
- Mi informis ĉiujn pri la vakanteco de tiuj postenoj. / Informé a todos sobre los puestos vacantes
- Ni devos vakigi la apartamenton venontan semajnon. / Debemos vaciar el apartamento la próxima semana.
miércoles, 16 de septiembre de 2009
VAKI ( estar vacante o libre )
Esti ne okupita, se paroli pri loko, ofico ktp / No estar ocupado, si se habla de un lugar, oficio, etc
AVIZO (aviso)
1. Afiŝeto, etiketo, slipeto ks, sciiganta al la publiko utilan informon aŭ instrukciojn / Pequeño afiche, etiqueta, fichero y otros, que comunica al público una información útil o instrucciones
- Tralegu la avizon antaŭ ol ekuzi medikamentojn. / Lee completamente el aviso antes que comiences a usar el medicamento.
- Gasto sen avizo estas agrabla surprizo. / Huesped sin aviso, es una sorpresa agradable.
- Oni avizis min, ke mi devos forlasi mian postenon. / Se me avisó que tendré que dejar mi puesto.
2. Korespondaĵo, per kiu oni sciigas al iu, ke lia sendaĵo atingis la celon / Correspondencia por la cual se comunica a alguien que su envío llegó a destino.
- Tio estas la avizo pri ricevo de rekomendita letero./ Eso es un aviso de recepción de una carta certificada.
domingo, 9 de agosto de 2009
ŜPINI ( hilar)
1. Kuntordi kanabon, linon aŭ alian fibraĵon por formi fadenojn / torcer cáñamo, lino, u otras fibras para formar hilos
- Vintre virinoj sidis kaj ŝpinis. / En invierno la mujeres se sientan e hilan
- Unue ni forigis ĉiujn ŝpinaĵojn en tiu malnova domo. / Primero sacamos todos los hilados en esa antigua casa
- La ŝpinitaĵon ni eksportas al aliaj landoj. / Los hilados los exportamos a otros paises
- Ni amuziĝis kaj manĝis sukerŝpinaĵojn. / Nos entretuvimos y comimos dulces de hilos de azúcar
2. Zorge kaj malrapide kombini: /Combinar lenta y cuidadosamente
- Kiujn planojn vi ŝpinas en via kapo? / Qué planes estás tejiendo en tu cabeza?
- Ŝpinado de aeraj fantazioj estas malutila okupo. / Tejer fantasías en el aire es una ocupación inútil
- El tiuj vortoj ŝpiniĝis la vico da revoj. / De tales palabras se tejieron un montón de sueños
MULDI ( moldear, vaciar)
Fari objekton, figuron, fluigante moligitan mason en ujon, kiu havas la deziratan formon / Hacer un objeto, figura, derramando una masa líquida en un contenedor que tiene la forma deseada.
- Ili muldis la vizaĝon per gipso. / Ellos moldearon el rosto con yeso
- Tie estas priskribita la muldado de mezepoka statuo. / Ahí estaba descrito el moldeado de la estatua de la época media
- En nia urbo estas muzeo de muldaĵoj el historiaj monumentoj. / En nuestra ciudad hay un museo de moldes de monumentos históricos
- Tiu muldilo (ujo, en kiun oni enpremas la muldan materialon), estas farita el argilo. / Ese molde ( contenedor en el cual apreta el material a moldear), está hecho de arcilla.
- La statuo jam estas elmuldigita (elprenita el la muldilo.) ( La estatua ya está sacada del molde.
sábado, 25 de julio de 2009
VINDI ( vendar, envolver, fajar bebés)
1. Ĉirkaŭvolvi suĉinfanon per tuko / Envolver a un bebe de pecho con un paño
- Nuntempe oni jam ne vindas la bebojn. / Actualmente ya no se envuelven a los bebés
- Kiam mi naskiĝis, oni vindis min per vindaĵoj (vindotuko). / Cuando nací, me fajaron con vendas.
- Mi kuŝigis la bebon sur la vindotablon. / Acosté al bebé sobre la mesa de mudar
2. Ĉirkaŭvolvi korpoparton por kuraci, senmovigi, senfunkciigi aŭ protekti ĝin / Envolver una parte del cuerpo para curar, inmovilizar, dejar sin función o protegerla.
- Ŝi vindis lian vunditan brakon. / Ella vendó su brazo herido
- Mi ĉiam havas vindon por vundoj kun mi. / Siempre tengo un vendaje para heridas conmigo
3. Senmovige ĉirkaŭvolvi: / Envorver para inmovilizar
- La mortinto estis vindita per morta tolaĵo. / El muerto fue envuelto por mortajas
- Ŝia robo vindiĝis ĉirkaŭ ŝiaj belaj kruroj. / Su vestido se envolvió alrededor de sus bellas piernas
- Ni sukcesis elvindiĝi el tiuj implikaĵoj. / Logramos zafarnos de tales implicaciones
TUMULTO ( tumulto)
Konfuza malorda kaj brua malkvietiĝo de homamaso/ Confuso, desordenado y bulliciosa intranquilidad de una masa humana
- Tumulto en grandaj urboj ne estas novaĵo. / Un tumulto en las grandes ciudades no es una noticia
- Mia bebo ne povas ekdormi pro tia tumulta amaso da homoj. / Mi bebé no puede empezar a dormir por tal tumultuosa cantidad de hombres
- Kial ili tumultas? / Porqué ellos hacen tumulto?
- Miaj tumultemaj infanoj tre lacigas min. / Mis niños tumultuosos me cansan
- Nia komunumo tumultiĝis - ĉiuj estis malkontentaj. / Nuestra comunidad es un tumulto - todos están descontentos
KONCERNI ( consernir, incumbir, competer)
Esti la afero de iu, la temo de io; aparte tuŝi, interesi iun aŭ ion/ Ser asunto de alguien, el tema de algo; aparte tocar, interesar a alguien o a algo
- Tio ne koncernas vin (ne estas via afero)! / Eso no te concierne ( no es tu asunto)!
- Ĉi tiu leĝo koncernas universitatojn. / Esta ley incumbe a las universidades
- Mi nenion diris, ĉar mi ne sentis min koncernata. / No dije nada, porque no me incumbía
- Organizante la seminarion ni interkonsentos kun koncernaj organizoj. / Organizando el seminario, nos pondremos de acuerdo con las organizaciones competentes.
- La instruistino skribis al mi koncerne miajn studojn / La profesora me escribió en relación a mis estudios.-
domingo, 12 de julio de 2009
DISTINGI ( distinguir )
1. Rimarki diferencon inter objektoj, personoj aŭ ideoj/ marcar diferencia entre objetos, personas o ideas
- Kiel mi povus distingi veron de malvero? / Cómo podría distinguir la verdad de la mentira?
- La morto ne distingas, ĉiujn egale atingas. / La muerte no distingue, alcanza a todos.
- La diferenco inter ĝemeloj ofte estas apenaŭ distingebla. / La diferencia entre los gemelos a menudo es apenas distingible.
- Nia hotelo oferas distingindajn servojn. / Nuestro hotel ofrece servicios distinguidos
- Ili mortigis ĉiujn sendistinge. / Ellos asesinaron a todos sin distinción
- Pro la nebulo ni ne distingis la detalojn de la pejzaĝo./ Por la neblina no distinguimos los detalles del paisaje.
- La domo nete distingiĝas sur la monto./ La casa se distingue netamente sobre el monte
- La beleco ŝin tre distingas. / La belleza la distingue a ella
- Bunta felo estis ĝia ĝenerala distinga signo./ Un pellejo atractivo era su signo distintivo general.
- Ŝiaj vestoj distingigis ŝin inter ĉiuj amikinoj. / Sus vestidos la distinguían entre todas su amigas
- Klareco estas la distingilo de bona stilo. / La claridad es el instrumento distintivo de un buen estilo
- La distingiĝa eco de Esperanto estas ĝia fleksebleco. / La cualidad distintiva de Esperanto es su flexibilidad
OSTAĜO ( rehen, secuestro)
Homo tenata mallibera, eventuale vivminacata, kontraŭ kio la kaptanto postulas propran sekurecon aŭ elaĉetan monon / hombre mantenido en detención, eventualmente amenazado de muerte, por quien el captor exige propia seguridad o rescate
- Ni devas kolekti multe da mono, por ke la ostaĝoj ne estu mortigitaj. / Debemos recolectar mucho dinero para que los rehenes no sean asesinados
- Li ostaĝis, sed sukcesis forkuri. / Estuvo secuestrado, pero logró escaparse.
- La teroristoj ostaĝigis instruistinon kaj dudek lernantojn. / Los terroristas secuestraron a una profesora y 20 escolares.
viernes, 26 de junio de 2009
ROSO ( rocío, relente)
Etaj gutoj de vaporo, kiuj dum nokto fluidiĝas sur la vegetaĵojn aŭ sur la teron / Pequeñas gotas de vapor que se fluidifican en la noche sobre los vegetales o sobre la tierra.
- Ili estas tiel similaj unu al la alia, kiel du gutoj da roso. / Ellos son tan similares uno al otro, como dos gotas de rocío.
- Ĉi nokte rosas. / Esta noches hay rocío
- Estis tiom varmege, ke ni eĉ kolektis ĉiun roseron por trinki. / Estuvo tan caluroso, que hasta juntamos todas las gotas de rocío para beber.
- La fenestrovitroj de la kuirejo estas kovritaj de rosumo / Los vidrios de la ventana de la cocina están cubiertas de rocío.
KOMPROMITI (compremeter, arriesgar)
Meti en danĝeron ies reputacion, honoron / Poner en peligro la reputación u honor de alguien
- La skandalo kompromitis ne nur la prezidenton. / El escándalo comprometió no solo al presidente.
- La ministro denove estas en kompromita situacio./ El ministro denuevo estña en una situación comprometedora.
- Ĉiuj gazetoj skribis pri li kaj kompromitanta klientino./ Todas las revistas escriben sobre el y la clienta comprometedora
- La kompromitado de la prezidento estis projektita. / El compromiso del presidente estaba proyectado
- Feliĉe ŝi liberigis min de kompromitiĝo. / Felizmente ella me liberó del compromiso.
FRAPI (golpear, percutir, sorprender, chocar )
1. Ektuŝi per rapida movo de mano; bati / Tocar suavemente por un movimiento rápido de la mano; golpear :
2. Bati produktante mallongan sonon / Golpear produciendo un sonido breve :
4. Atingi per malsano, malbonaĵo, vundo, morto:
Ŝi estis frapita de blindeco.
La artisto estis prifrapita (mokita per vundaj frapoj).
Li rapide saniĝis post sunfrapo.
Ŝi estis kolera kaj donis al li vangofrapojn.
- Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas. / El sastre golpea la mesa, de inmediato una tijera suena.
- Ne doloras frapo sur fremda kapo. / No duele el golpe en cabeza ajena.
- Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan. / Hasta una pequeña gota, constantemente golpeando, perfora el monte de granito.
- Kunfrapiĝo de tiuj aŭtoj estis terura! /
- Kiu frapas, al tiu oni malfermas. / Al que golpea, a ese se le cierra.
- Necesas malfermi la pordon - mi aŭdis frapojn. / Hay que abrir la puerta - oí unos golpes.
- Ĉesu frapadi per la dentoj! / Deja de chocar los dientes!!!
- Kie estas la frapilo de la pordo? / Dónde está el golpeador de la puerta?
- Dancante ili laŭte piedfrapadis la plankon. / Bailando, ellos golpean fuertemente con los pies el suelo.
- Ĉu tiu viro frapis vian atenton? / Acaso ese hombre llamó tu atención?
- Ŝia robo estas okulfrapanta. / Su vestido es chocante a los ojos.
4. Atingi per malsano, malbonaĵo, vundo, morto:
Ŝi estis frapita de blindeco.
La artisto estis prifrapita (mokita per vundaj frapoj).
Li rapide saniĝis post sunfrapo.
Ŝi estis kolera kaj donis al li vangofrapojn.
LEZI (lesionar )
1. Kaŭzi patologian difekton aŭ ŝanĝon en organo / Causar un defecto patológico o cambio en un órgano
- Skarlatino ofte lezas iun organon. / La escarlatina a menudo lesiona algún órgano.
- Mi falis de ŝtuparo kaj okazis lezo de mia vertebraro. / Me caí de la escalera y ocurrió una lesión en mis vértebras
- Unu el fakoj de kirurgio estas leza kirurgio./ Una de las áreas de la cirugía es la cirugía de lesiones
- Neologismoj tute ne lezas la strukturon de la lingvo. / Los Neologismos no lesionan absolutamente la estructura de la lengua.
- Mi akuzos ilin pri plagiato kaj lezo de kopirajto. / Los acusaré de plagio y dañar el derecho de autor.
martes, 9 de junio de 2009
VENĜI (vengar)
1. Havigi al iu kompenson por suferita malbono, kies farinton oni punas per egalvalora puno: / dar a alguien compensación por un mal sufrido, cuyo autor se castiga con una pena similar.
- Mi neniam venĝus alian homon - mi ne estas venĝema. / Nunca me vengaría de otro hombre, no soy vengador
- Mi ne pardonos lin kaj faros venĝon. / No le perdonaré y me vengaré
- Ŝi foriris kun venĝa rido. / Ella se fue con una sonrisa de venganza
- Mi sentas, ke mi estos venĝita. / Siento que seré vengado.
2. Kompensi suferitan malbonon, punante la farinton per egalvalora puno: / Compensar por un mal sufrido, castigando al infractor con igual castigo:
- Mi venĝos al li la morton de miaj gepatroj! / Vengaré con él la muerte de mis padres
- Tio estas mia venĝa bato al vi! / Este es mi golpe de venganza contigo
- Li venĝas nur por satigi sian venĝemon. / él se venga solo para satisfacer su sed de venganza
- Li terure venĝis al mi / él se vengó terriblemente conmigo
- Venĝado estas lia metio. / La venganza es su oficio
- Ĉu vi vidis la filmon "Venĝanto"? / Viste el film "El Vengador"?
KONSOLI ( consolar )
1. Mildigi ies ĉagrenon, bedaŭron, doloron kaj reesperigi lin per afablaj kuraĝigaj paroloj / Suavizar la molestia, la lastima, el dolor y darle esperanza por medio de palabras amables y de animo
- La vidvino ploris kaj ĉiuj konsolis ŝin. / La viuda lloraba y todos le consolaban.
- Li ne volis akcepti miajn konsolojn. / El no quizo aceptar mi consuelo.
- Nekonsolebla estas ŝia edzo / El esposo de ella está inconsolable.
2. Malakrigi, mildigi ies doloron aŭ bedaŭron:/ Disminuir, suavizar el dolor o pesar de alguien:
- Min konsolas nur lia ĉeesto. / Me consuela sólo su estadía
- Oni konsilas kaj konsolas, sed helpi ne volas. / Se aconseja y consuela, pero ayudar no quiere
- Restas nek konsilo, nek konsolo. / Queda ni consejo ni consuelo
- Konsoliĝas mizerulo, se li estas ne sola. / Se consuela al miserable, si no está solo.
- Ĉiuj timas senkonsolan maljunecon. / Todos temen una vejez sin consuelo.
Suscribirse a:
Comentarios (Atom)