1. Sameco
de sentoj aŭ opinioj inter du aŭ pluraj personoj:
- Dum nia kunlaborado ni ĉiam estis en akordo.
- Ili akordiĝis por trompi nin.
- Li havas akordiĝeman (konsenteman) karakteron.
- Tio estis neakordigebla konflikto.
- Finfine ni reakordiĝis.
2. Ĝusta konveneco inter du aŭ pluraj aferoj:
- Ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo.
- Tiuj koloroj bone akordas.
- Necesas akordigi la horloĝojn.
- Tiuj postuloj estas inter si malfacile akordigeblaj.
3. Kombino
de tonoj, konsonanca aŭ disonanca:
- Akordoj estas nomataj laŭ la gamnomo de la radiko.
- Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario