1. Mezuri
la pezon
de objekto:
- Pesu ĉi tiujn oranĝojn, mi petas.
- Se nun estus pesita mia ĉagreno, ĝi estus pli peza ol la sablo ĉe la maroj.
- Ŝi staris sur la pesilo kaj ridetis - ŝia pezo malgrandiĝis.
- La suno proksimiĝas al la stelaro de Pesilo.
- La vendisto faris falsan peson.
- Pripesu al mi unu kilogramon de terpomoj, mi petas.
- Bebojn oni pesas per bebopesilo kaj leterojn - per leterpesilo.
- Por ekscii la pezon de la juveloj, metu ilin sur pesileto.
- La astronomia etero estis opiniata nepesebla.
2. Esplori
la relativan valoron aŭ gravecon
de io, taksi, ekzameni:
- Li ĉiam longe pripensadas kaj pesadas ĉiun sian vorton.
- Ĉiam okazas pesado de motivoj por kaj kontraŭ.
- La pesiltaso de Temisa foje leviĝas, foje malleviĝas.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario