SAVI ( salvar, guardar )
1. Liberigi iun
de danĝero aŭ morto:
- Eĉ kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo.
- Ne ekzistas savo kontraŭ malbona virino.
- Li estas mia savanto.
- Dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas.
- Ŝafo kalkulita ne estas savita.
- Nekredeble, sed mi sukcesis saviĝi.
2. Gardi ion
de difekto aŭ pereo:
- Mi estis sensava (havanta nenian savrimedon) kaj vi savis mian vivon!
- Forsavis sian korpon kaj animon (tute malaperis).
- Oni devas antaŭsavi la animon de la infanoj kontraŭ la tentoj.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario