1. Parto
de solida korpo, derompita aŭ detranĉita:
- Bongusta peco longe ne atendas.
- Seka panpeco, sed en libereco.
- Li donas peceton da pano kaj bategon per mano.
- Mi tuj pecetigos la panon.
- Kie estas pano, ne mankas panpecetoj.
- Li ekkoleris kaj dispecigis la vazon.
- Ankoraŭ restis kelkaj rondpecoj de kolbaso.
2. Parto
de spaco aŭ tempo, aparte rigardata:
- Ni iris kune pecon de la vojo.
3. Ĉiu el
la apartigeblaj partoj, kies kunmetado kaj kuniĝo konsistigas kompletan tuton, aparaton, maŝinon kaj simile:
- La aŭto ne veturas - verŝajne iu peco difektiĝis.
- La robo de la knabino estis diverspeca.
- Mi ricevas popecan salajron.
- Ŝi preferas unupecajn bankostumojn.
- Ni vendas vicpecojn por aŭtoj (uzotajn por anstataŭigi difektiĝintajn samajn pecojn).
4. Parto, formanta mem tuton en kolekto, serio kaj simile:
- Tiu poŝtmarko estas unika peco.
5. Arta verko, rigardata kiel unu tuto inter similaj:
- Ŝi legis al mi tre belan pecon.
6. Longa strio
de teksaĵo,
de kiu butikisto detranĉas vendotan parton:
- La tablo estis kovrita de grandaj pecoj da toloj.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario