1. Karakteriza persona maniero esprimi siajn pensojn:
- La teksto ne havas erarojn, sed ĝia stilo estas iom stranga.
- Mi ŝatus stiligi la hararon.
- La plejparto elektis lin kiel la plej bonan stiliston pro lia simpla, sed plaĉa stilo.
- Via letero estas ege interesa kaj bonstila.
2. Tuto de la ecoj, kiuj karakterizas belartan verkon de iu artisto aŭ belartan verkaron, apartenantan al iu epoko kaj popolo:
- Ŝi tre ŝatas barokan stilon.
- Mi sentas stilan harmonion en via hejmo.
- La domo estas senstila.
3. Maniero kalkuli la jarojn laŭ la diversaj kalendaroj:
Tio okazis la unuan de septembro laŭ la tiama malnova stilo (Julia).
No hay comentarios.:
Publicar un comentario