Alvoko al la publiko per ĉiuspecaj rimedoj por laŭdi kaj rekomendi komercaĵon, entreprenon aŭ ian aferon:
- Tiu sensacio estis bona reklamo por la famuloj.
- Ĉe ni estas malpermesite reklami cigaredojn en televido.
- Ŝi evitas aĉeti reklamatajn aĵojn.
- La tuta muro estis kovrita per reklamaj ŝildoj.
- Reklamado en tiua gazeto multege kostas.
- Mi ofte ricevas diversajn reklamilojn.
- Tio estas pufreklamo! Mi provis ĉi tiun aĵon, sed ĝi ne estas tiel bona, kiel oni diras.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario