- Li tre ŝatas, kiam iu gratas lian dorson. / Le gusta mucho a él que le rasquen su espalda
- Post fortaj gratoj de la kato sur miaj manoj restis grataĵoj. / Tras fuertes rasquidos del gato quedaron en mis manos razjuños
- Degratu la koton de viaj ŝuoj! / Rasca el barro de tus zapatos!
- Junuloj tre ŝatas prigratadi ion sur la benkoj. / Los jóvenes gustan mucho de tallar algo sobre los bancos.
- Tiu virinaĉo pretis elgrati miajn okulojn! / Esa mujerzuela está lista para rascar mis ojos!!
- Eĉ ne pensu forgrati malbonajn poentojn el via notlibro! / Aun no pienses en desaracer malos puntos de tu notebook
- Via kato gratvundis mian vizaĝon. / Tu gato me rasjuñó mi cara
martes, 23 de febrero de 2010
GRATI ( rascar )
domingo, 24 de enero de 2010
KURAĜA ( valiente, osado)
- Li estas kuraĝa soldato. /Él es un soldato valiente.
- Malantaŭ barilo kuraĝo estas facila. / Detrás de las barreras el coraje es fácil.
- Post la fino de l' batalo estas multe da kuraĝuloj. / Trás el final de la batalla hay muchos valientes.
- Lia ekzemplo kuraĝigis la tutan armeon. / El ejemplo de él envalentonó a todo el ejército.
- Mi ne estas malkuraĝulo. / No soy un cobarde.
- Ŝi ĉiam tenas sin kuraĝa kontraŭ atakoj. / Siempre se mantiene ella valiente contra los ataques.
- Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe. / Quien critica osadamente, actúa él mismo tontamente.
- Mi ne kuraĝis diri mian opinion. / No osé decir mi opinión.
- Finfine mi kuraĝiĝis kaj diris, kion mi pensas pri tio. / Finalmente me envalentoné y dije lo que pensaba sobre el asunto.
- Via konduto estas tro kuraĝa, mi pensas. / Tu conducta es demasiado osada, pienso.
- Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno. / Semblante valiente ante el propio hogar.
MUTA ( mudo)
- Ŝia filo estas muta de la naskiĝo. / El hijo de ella es mudo de nacimiento.
- Virino bonorda estas muta kaj surda. / Una mujer bien ordenada es muda y sorda.
- Oni mutigis lin per detranĉo de la lango. / Se le enmudeció mediante el corte de la lengua.
- Tio estas speciala lernejo por la mutuloj. / Eso es una escuela especial para mudos.
- Li restis muta antaŭ malfacila demando de la instruisto./ Él se quedó mudo antes una difícil pregunta del profesor.
- Mi eĉ mutiĝis de surprizo! / Hasta enmudecí por la sorpresa!!!
- Li estas tre taŭga aktoro por mutaj roloj / Él es un actor muy apto para roles mudos.
- Ni rifuĝis al la muteco de la montoj / Nos refugiamos en la mudez de los montes.
SPRITA (ingenioso, ocurrente, chistoso, agudo)
- Li estas sprita kaj bone edukita. / Él es ingenioso y bien educado.
- Post iom da vino li fariĝis spritulo. / Después de algo de vino se pone chistoso.
- Malsaĝaj kaj senspritaj laboristoj ne estas bezonataj ĉi tie. / Trabajadores estúpidos y sin ingenio no son necesarios aquí.
- Ni kun plezuro auxskultis liajn spritajn anekdotojn./ Con gusto escuchábamos sus anécdotas ingeniosas.
- Sprita vorto tentas, nenion atentas. / Una palabra ingenioso tienta, nada espera
- Plej bona sprito estas silento. / La mejor ocurrencia es el silencio.
- Vero ne bezonas mediti nek spriti. / La verdad no necesita meditar ni ser ingeniosa.
- Per la spritaĵoj li provis kaŝi sian malĝojon. / Por los chistes el trataba de ocultar su tristeza
- Vi estas sprita organizanto / Eres un organizador ingenioso.
- Multe da sprito, sed neniom da profito. / Mucho de entusiasmo, pero poco de ganacias.
sábado, 26 de diciembre de 2009
FLATI ( adular, lisonjear)
1. Provi plaĉi al iu, provi logi aŭ igi favora iun per troaj laŭdoj: / Tratar de agradar a alguien, tratar de atraer o cautivar o hacer favorable a alguna persona mediante demasiadas alabanzas.
- Se vi volas filinon, flatu la patrinon. / Si deseas la hija, adula a la madre.
- Ŝiaj vortoj estis flataj. / Las palabras de ella fueron lisonjeras
- Esperis flaton, - ricevis baton. / Esperaba lisonjas, recibió golpes.
- Mi neniam kredas je flataĵoj. / Nunca creo en lisonjas
- Ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtadi iun. / Lisonjear y flirtear con alguien.
2. Esti tre agrabla al: / ser muy agradables a
- Vi flatis min per belega akcepto. / Me agradaste mediante un hermoso recibimiento.
- Tempo flatas, tempo batas. / El tiempo adula, el tiempo golpea
- Komenci per flato kaj fini per bato. / Principiar con lisonjas y terminar con golpes.
- Ĉu lia flatado plaĉas al vi? / Te gusta su lisonjeo?
FLEGI ( cuidar enfermos )
1. Prizorgi malsanan aŭ malfortan / Cuidar al enfermo o débil
2. Prizorgi ion kun amo: / Cuidar algo con amor
KIRLI (arremolinar, batir )
Komuniki al likvaĵo rapidan turniĝan movon, kiu kutime naskas ŝaŭmon / Comunicar al líquido un rápido movimiento rotatorio, del cual usualmente nace espuma:
- Ŝi metis iom da spico en supon, kirlis ĝin kaj denove gustumis./ Ella colocó algo de especies en la sopa, la batió y nuevamente la probó.
- Mi tre ŝatas kirlitan kremon kun sukero./ Me gusta mucho la crema batida con azúcar
- Tie estis danĝere ĉar kirloventego proksimiĝis. / Allá es peligroso porque se aproxima un remolino
- Mi ne sciis kion fari; la pensoj kirliĝis en mia cerbo./ No sé que hacer; los pensamientos se arremolinan en mi cerebro.
- Frostis kaj neĝeroj kirliĝis en la aero. / Ha helado, y las pompas de nieve se arremolinan en el aire.
- Por rapida kirlado de ovoj estas oportune uzi kirlilon. / Para un batido rápido de huevos es conveniente usar una batidora.
- En nia lando estas amasa kirliĝo de eksterlandanoj. / En nuestro país hay un remolino de extranjeros
- La folioj falas de la arboj kaj kirle flugas. / Las hojas caen de los árboles y vuelan arremolinándose.
viernes, 18 de diciembre de 2009
SVENI ( desmayarse, desvanecerse )
1. Perdi dum kelkaj momentoj la konscion kaj mov-kapablon/ Perder durante algunos momentos la consciencia y la movilidad
- Li ĉiam svenadis vidante sangon. / Él siempre se desmaya viendo sangre.
- Ni jam dum longa tempo sveniĝadas de la granda varmego. / Nosotros ya durante largo tiempo nos desmayamos por el gran calor
- Ŝi falis svene pro amasega homaro. /Ella cayó desmayada por la multitud humana.
- Min subite atakis sveno. / De pronto me atacó un desvanecimiento.
- Tia malbonega odoro baldaŭ svenigos min. / Ese malísimo olor pronto me hará desmayarme.
2. Malaperi, disperdiĝi / desaparecer, perder
La fiodoro svenis. El hedor hace desvanecer.- La hodiaŭa tago tre rapide svenis. / El día de hoy se desvaneció rápidamente
- Jen la forsveno de la lasta sonorilo en lernejo. / He aquí la desaparición de la última campana en la escuela.
- Kial miaj vortoj konstante duonsvene forsonas preter viaj oreloj?!
KONEKTI ( conectar)
Tiamaniere kunigi, interligi objektojn per ia kondukilo aŭ tubo, ke ili funkciu kiel partoj de unu tuto (de cirkvito, de komputila aŭ telefona reto ktp.):/ Unir de tal form, ligar objetos por medio de un conductor o tubo, para que funcione como parte de un todo (circuito, de una red computacional o telefónica, etc
Li konektis la komputilon kun la poŝtelefono per kablo. / Él conectó el computador con el celular por medio del cable.- La konekto perdiĝis kaj mi povas uzi neniujn ilojn. / La conexión se perdió y no puedo usar ninguno de los instrumentos.
- Mi malkonektis la aparaton, ĉar apud ĝi aperis fumo. / Desconecté el aparato porque cerca de él apareció humo.
- Mi trakonektas al vi la direktoron. /Te conectaré al directorio.
- Hodiaŭ mi pasigis la tutan tagon konektite (uzis komputilon konektitan al la Interreto). /Hoy pasé todo el día conectado ( usé un computador conectado a la internet)
martes, 17 de noviembre de 2009
ŜVELI ( hincharse, abultarse)
- Mia ventro ŝvelas pro la manĝaĵo. / Mi vientre se hincha por la comida.
- Vidante ilin kune ŝi ŝvelis de envio. / Viéndolos junto ella se hinchó de envidia
- Abelo pikis mian fingron kaj ĝi ŝveliĝis. / Una abeja picó mi dedo y se hinchó.
- Sur mia kruro aperis ŝvel(aĵ)o. / Sobre mi pierna apareció una hinchazón
- Finfine la fingro malŝvelis. / Finalmente el dedo se deshinchó.
- La prezoj ŝvelis ĉi-jare. / Los precios aumentaron este año.
- La urbanoj estas malkontentaj pri ŝvelaj vivkostoj. / Los citadinos están descontentos por los abultados costos de vida.
- Mi esperas, ke ŝvel(ad)o de prezoj ne longe daŭros. / Espero que el abultamiento de los precios no dure mucho tiempo.
- La instruistino ŝveligis la liston de lernindaj vortoj. / La profesora abultó la lista de las palabras que se deben aprender.
KONCENTRI ( concentrar, reunir)
- Se ni koncentros niajn klopodojn, ni povos ion atingi/ Si concentramos nuestros esfuerzos, alcanzaremos algo.
- Dum la milito milionoj mortis en la koncentrejoj. / Durante la guerra millones murieron en los campos de concentración.
- Vi malhelpas min serioze koncentriĝi. / Tú no ayudas a concentrarme seriamente.
- Laŭ iuj fakuloj ne indas nun malkoncentri kapitalon. / Según algunos especialistas no se merece ahora dispersar el capital.
- Estu atenta kun la koncentrita acido./ Estad atento con el concentrado de ácido
- Pro la grandega koncentrado en la sango la viruso povas disvastiĝi per malbone sterilizitaj medicinaj injektiloj. / A causa de la inmensa concentración en la sangre el virus puede difundirse por medio de inyecciones médicas mal esterilizadas.
jueves, 5 de noviembre de 2009
sábado, 31 de octubre de 2009
ĈIFI ( arrugar, estrujar, ajar)
- Ŝi ĉifis lian leteron kaj forĵetis ĝin / Ella arrugó la carta de él y la lanzó.
- La verkisto nur ĉifadis la paperon - li ne sukcesis elpensi ion interesan. / El autor sólo arrugó el papel - no logró pensar algo interesante.
- Ordigu vian ĉifitan liton! / Ordena tu arrugada cama!!!
- Silko estas neĉifebla. / La seda es inarrugable.
ZUMI ( zumbar, ronronear, canturrear)
- Ekstere zumas abeloj. / Afuera zumban abejas.
- Mi ege ne ŝatas la zumadon de muŝoj. / A mi me desagradan mucho el zumbido de las moscas.
- Subite mi ekaŭdis zuman sonon. / De repente comencé a escuchar un zumbido.
- Ŝi zumis iun kanton. / Ella canturreaba algún canto.
- En la restoracio neniu zumas. / En el restorán nadie canturrea.
- Ŝia edzo foriris - lin nervozigis zumado de la virinaj langoj. / El esposo de ella se fué - le ponían nervioso el ronronear de las lenguas femeninas.
KLAĈI ( murmurar, chismear, decir pelambres)
- Tiuj virinoj nur trinkas kafon kaj klaĉas. / Esas mujeres solo toman café y murmuran.
- Mi aŭdis klaĉojn pri vi. / Escuché pelambres sobre tí.
- Iuj viroj ankaŭ estas klaĉemaj. / Algunos hombres también son chismosos.
- Klaĉistinoj estas virinoj, kiuj ŝatas klaĉadi. / Chismosas son mujeres que gustan de murmurar.