miércoles, 5 de noviembre de 2008

DEGNI ( dignarse)

Bonvoli, konsenti fari, sentigante tamen ian moŝtecan komplezon:
  • Ili eĉ ne degnis kun mi paroli!
  • Nur grandaj sinjoroj scias esti tiom degnaj.
  • La princo traktis nin kun speciala degno.
  • Li riproĉis sian samrangulon kun la degneco.

ARTIFIKO ( artificio, truco)

Lerta kaj ruza agmaniero aŭ procedo, per kiu oni celas imponi, iluzii aŭ trompi:
  • Tiu eksterordinare lerta artifiko havis bonan efikon.
  • Ili elpensis malican artifikon.
  • Lia konduto ŝajnas esti artifika.
  • Ili tion artifikis.
  • Li estas lerta artifikulo.
  • Artifikulo estas uzanto de komputa sistemo (precipe de komputila reto), provanta "enrompiĝi", senrajte atingi protektatan datumon.
  • Ŝi aŭskultis lian senartifikan rakontadon.
  • Mi tre ŝatis la libron "La Senartifikulo" de Voltero.

domingo, 2 de noviembre de 2008

BULO (bola, bolo )

Peco de pli-malpli knedebla materio, kun proksimume globa formo:
  • Lia koro fariĝis bulo da glacio.
  • Mi uzis bulan liston por prezenti programerojn de la aranĝo.
  • Ni manĝis supon kun bongustaj buletoj el viando.
  • La knabino buliĝis en la lito.
  • La nuboj kunbuliĝis en unu grandan mason.
  • La katido ludis kun fadenbuloj.
  • Infanoj ĵetadis neĝbulojn unu al la alia.
  • Donu al mi panbulon, mi petas.
  • Oni kutimas ĵeti terbulojn sur la ĉerkon.

NECESA ( necesario,a)

1. Tre bezonata, preskaŭ ne malhavebla, ekstreme dezirata:
  • Mi faris ĉion necesan por sukcesi.
  • Por vendisto mensogo estas necesa apogo.
  • Estas necese zorgi pri tio.
  • Se devigas neceso, faru kun kareso.
  • Ĉu ni havas ĉiujn necesaĵojn por fari tion?
  • La entrepreno necesigas multan monon.
  • La kuracisto alportis sian necesujon kun kuraciloj

2. Postulata de la naturaj leĝoj aŭ de la stato de la aferoj; absolute ne evitebla:
  • La aero estas necesa por ĉiuj vivantaj estaĵoj.
  • Neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola.
  • Necesas veturi tien kaj ekscii, kio okazas.
  • Pardonu, kie estas la virina necesejo?
  • Mi pensas, ke tiuj reformoj estas tute nenecesaj / sennecesaj.

PUFO ( fofo, acolchado, puff )

1. Plenblovita aŭ plenŝtopita elasta saketo, cilindro kaj simile, uzata por seĝoj, fenestraj kontraŭventiloj kaj simile:
  • Estas tre komforte sidi en ĉi tiu pufseĝo.
  • La vangoj de la knabineto estis pufaj kaj ruĝaj.
  • Ni spektis la filmon kaj manĝis pufitan maizon.
  • Mi pufigis la kusenon, plenŝtopante ĝin per plumoj.
  • La konflikto ĉiutage pufiĝas.
  • Montru al la kuracisto vian pufiĝintan vundon.
2. Ronda mola elstaraĵo el ia materialo en vesto, hararo kaj simile:
  • Kion vi konsilus al mi uzi por ke ne estu pufoj en la hararo?

REKLAMO ( reclamo )

Alvoko al la publiko per ĉiuspecaj rimedoj por laŭdi kaj rekomendi komercaĵon, entreprenon aŭ ian aferon:

  • Tiu sensacio estis bona reklamo por la famuloj.
  • Ĉe ni estas malpermesite reklami cigaredojn en televido.
  • Ŝi evitas aĉeti reklamatajn aĵojn.
  • La tuta muro estis kovrita per reklamaj ŝildoj.
  • Reklamado en tiua gazeto multege kostas.
  • Mi ofte ricevas diversajn reklamilojn.
  • Tio estas pufreklamo! Mi provis ĉi tiun aĵon, sed ĝi ne estas tiel bona, kiel oni diras.

STILO ( estilo)

1. Karakteriza persona maniero esprimi siajn pensojn:
  • La teksto ne havas erarojn, sed ĝia stilo estas iom stranga.
  • Mi ŝatus stiligi la hararon.
  • La plejparto elektis lin kiel la plej bonan stiliston pro lia simpla, sed plaĉa stilo.
  • Via letero estas ege interesa kaj bonstila.
2. Tuto de la ecoj, kiuj karakterizas belartan verkon de iu artisto aŭ belartan verkaron, apartenantan al iu epoko kaj popolo:
  • Ŝi tre ŝatas barokan stilon.
  • Mi sentas stilan harmonion en via hejmo.
  • La domo estas senstila.

3. Maniero kalkuli la jarojn laŭ la diversaj kalendaroj:

Tio okazis la unuan de septembro laŭ la tiama malnova stilo (Julia).

miércoles, 29 de octubre de 2008

KREI ( crear )

1. Fari ion el nenio (se paroli pri Dio) / hacer algo desde la nada ( si se habla de Dios)
  • En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron./En el principio Dios creó el cielo y la tierra.
  • Vi ofendis vian kreinton! / Ofendiste a tu creador
  • Oni kredas, ke homo estas kreitaĵo de Dio. / Se cree que el hombre es creación de Dios.
2. Verki, ellabori ion, kio antaŭe ne ekzistis aŭ kio estas tute novaspeca; fondi:/ Escribir, elaborar algo que no existe o lo que es absolutamente nuevo; fundar:
  • En Esperanto aldonante afiksojn oni povas facile krei novajn vortojn./ En Esperanto agregando afijos se puede fácilmente crear nuevas palabras.
  • Kreo de nova tekniko multe helpis al la homaro. /La creación de una nueva técnica ayudó mucho a la humanidad.
  • Li estis kontraŭ kreado de la organizo. / Él estuvo contra la creación de la organización.
  • Tiu mirinda kreaĵo de Zamenhof amikigis multajn malsamajn homojn. / Esa admirable creación del Zamenhof hicieron amigos a muchos hombres distintos.
  • Ŝi estas tre kreema knabino. / Ella es una muchacha muy creativa.
3. Estigi ion abstraktan: / Establecer algo abstracto:
  • Tio kreis inter ili ĵaluzon. /Eso creó entre ellos celos.
  • Okazo kreas ŝteliston. / Una ocasión crea al ladrón.
  • Brilantaj perspektivoj kreiĝis antaŭ liaj okuloj. / Unas perspectivas brillantes se crearon ante sus ojos.

LOJALA (leal, fiel )

1. Fidela al la estro, la reĝo, la registaro:
  • Li estas lojala ministro.
  • La propono pri ŝanĝoj devas esti farata pace kaj lojale.
  • Vi ja ĵuris lojalecon al la ŝtato!
2. Aganta konforme al tio, kion postulas la honoro, sincereco, fideleco al la promesoj:
  • Dankon pro via helpo, mia plej lojala amiko!
  • Mallojalaj homoj ne estas dezirataj ĉi tie.

INTUICIO ( intuición )

Scio pri difinita fakto, akirita senpere, sen helpo de racia pripenso, de induktaj aŭ deduktaj pensprocedoj:
  • Mia intuicio diras al mi, ke vi ne pravas.
  • Onidire, virinoj estas pli intuiciaj ol viroj.
  • Li intuicie, mem ne komprenante, konstruis novan teorion.
  • Ŝi intuicias la veron.

PORCIO ( porción, ración )

1. Dividita aŭ disdonata parto de tutaĵo:
  • La patro donis al li bonan porcion da batoj.
  • Li perdis la malgrandan porcion da prudento, kiun li posedis.
2. Dividita aŭ disdonata kvanto da manĝaĵo:
  • Mi deziras porcion da glaciaĵo.
  • Ekonomiaj malfacilaĵoj - porciolimigo, senlaboreco kaj simile - kaŭzis la ĥaoson.
  • En tiu tempo oni uzis porciokuponojn.
  • La registaro porciumis la kafon.

sábado, 11 de octubre de 2008

PRECIZA (preciso,a)

Ĝuste kaj klare difinita eĉ en la plej malgrandaj detaloj:
  • Mi bezonas precizan adreson por ke mi povu veni al vi.
  • Ju pli precizaj la kalkuloj, des pli fortika la amikeco.
  • Ni interkonsentis renkontiĝi precize je la deka horo.
  • La desegnisto estas fama pro la precizeco de siaj desegnoj.
  • La instruistino estis tre precizema - ŝi ĉiam postulis precizajn respondojn.
  • Ĉu vi povus precizigi la sencon de tiu ĉi vorto?

martes, 30 de septiembre de 2008

KONTAKTO (contacto)

1. Intertuŝo de du objektoj:/ conexión de dos objetos
  • Tiu malsano komunikiĝas per kontakto./ Esa enfermedad se contagia por el contacto.
  • Necesas kontaktigi elektrajn dratojn per kontaktilo. / Es necesario conectar los cables eléctricos por un conector.
  • Iu telekontaktis planedon per radaro. / Alguien teleconectó un planeta por un radar.
  • La televidilo malbone funkcias pro miskontakto. / El televisor funciona mal por causa de un malcontacto.
2. Interrilato: / interrelación
  • Ni loĝis for unu de la alia, sed tamen restis en la kontakto. / Vivimos lejos uno del otro, pero sin embargo nos mantuvimos en contacto.
  • Mi nepre kontaktos vin, kiam mi ekscios ion novan pri tio./ Me contactaré obligatoriamente contigo, cuando sepa algo nuevo sobre eso.
  • Ŝi kontaktiĝas kun multaj esperantistoj. / Ella se contacta con muchos esperantistas

viernes, 19 de septiembre de 2008

SENTI ( sentir )

1. Ricevi ian, precipe pertuŝan aŭ internan, sensaĵon, kiu aperas en nia konscio kun impreso de doloro aŭ plezuro:
  • Mi ne sentas malsaton.
  • Mi sentas min malsana.
  • De fremda dento ni doloron ne sentas.
  • Vidado kaj aŭdado ĉiam estis rigardataj de la homo kiel la plej gravaj sentaj kapabloj.
  • Salo estas tre sentebla - verŝajne estas tro multe da ĝi en la supo.
  • Mi estas tre tiklosentema.
2. Ricevi en la konscion impreson, kiun ni klasas kiel agrablan aŭ malagrablan:
  • Estas malfacile klarigi, kion mi sentas.
  • Kion koro sentas, lango prezentas.
  • Somero forpasis nesenteble.
  • Vi estas tute sensenta!
3. Havi konscion pri io, pri kio ni ne kapablas doni racian klarigon:
  • Mi sentas, ke ne devas tiel esti.
  • Ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento.
  • Ni antaŭsentis, ke vi venos.
  • Malbona antaŭsento leviĝis en mi.

NATURO ( naturaleza )

1. La tuto de tio, kio ekzistas aŭ okazas sen interveno de la homo:
  • Ekzistas tri regnoj de la naturo (mineraloj, vegetaĵoj kaj bestoj).
  • Avo mortis per natura morto.
2. La kreanta povo, kiu montriĝas sub la ŝanĝiĝantaj formoj de la objektoj kaj estaĵoj:
  • La naturo malavare favoris tiun landon.
  • Okazis io supernatura, kion oni ne povas ekspliki.
3. La surfaco de la tero, rigardata kiel vivejo de la homo kaj bestoj:
  • La naturo jam vekiĝas.
  • Geavoj transdonis diversajn naturaĵojn al ni.
4. La esenco, ecaro propra al iu aŭ io:
  • La infano havas malbonan naturon.
5. La primitiva stato de estaĵo, la denaska karaktero, kontraste kun la edukado kaj kulturo:
  • Li vivas laŭ sia naturo.
  • Difekton de naturo ne kovros veluro.
  • La leporo estas nature timema.
  • Vi eĉ ne provas venki vian laŭnaturan inklinon al pigreco.
6. Objekto de la arto, kontraste kun la artaĵoj:
  • Mi ŝatas desegni laŭ la naturo (ne laŭ la fantazio).