1. Meti
laŭ ĝusta ordo, en taŭgan pozicion:
- Aranĝu la liton.
- Mi aranĝis min komforte.
- Ni aliaranĝu la ĉambron, ĉar tia aranĝo ne plaĉas al mi.
- Vidu, kiel vi aspektas? Viaj vestoj estas malaranĝitaj!
- Via hararanĝo estas tre bela.
- Moroj kaj vivaranĝoj estas tute aliaj en tiu lando.
2. Prizorgi kaj kunmeti
la detalojn
de afero, por ke ĝi povu okazi kaj bone stati:
- UEA aranĝas Universalan Kongreson.
- Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas.
- Aranĝite, ordigite.
- Tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo.
- Mi jam trovis kelkajn aranĝemajn helpantojn.
- La cirkonstancoj aranĝiĝis feliĉe.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario