1. Maniero, en kiu objekto aŭ persono okupas spacon:
- Mi troviĝis en senmova pozicio, por ke ili ne trovu min.
- La domo estas en bonega pozicio.
- Duuma sistemo estas sistemo de kalkulado, bazita sur la pozicia principo skribi nombrojn, kies bazo estas 2.
2. Loko, okupita en
la socio, hierarkio kaj simile:
- Tiuj personoj okupas elstarajn poziciojn en la movado.
- Oni proponis repoziciigi min en la universitato.
3. Loko, kie trupo aŭ armeo estas postenigita por strategiaj celoj:
- Komenciĝis milito de pozicioj.
- Ili havas ŝancon gajni, ĉar ili estas en bonega batalpozicio.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario