1. Serio
de objektoj aŭ estaĵoj, aranĝitaj en linio, unu apud aŭ post alia:
- Mi sidis en la unua vico de seĝoj en teatro.
- Ĉiuj dometoj troviĝis vice unuj post la aliaj.
- Antaŭ la konkurado oni vicigis la konkurantojn.
- Ĉi tiu preĝejo enviciĝas inter la plej grandaj konstruaĵoj de la mondo.
- La ponteto estas tre malgranda, pro tio ni trapasis ĝin unuvice.
- Ĉe la pordo de la kuracisto estis longa atendovico.
2. Longa serio da okazaĵoj aŭ momentoj, sin sekvantaj en
la tempo:
- Pasis vico da jaroj de nia lasta renkontiĝo.
3. En serio da alternaj movoj aŭ agoj, momento, en kiu ĉiu el ili plenumiĝas:
- Nun estas via vico paroli.
- Antaŭ ĉio zorgu oficon, - plezuro atendos sian vicon.
- Li rakontis ĉion laŭvice.
- La lasta teamano ekparolis siavice.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario