1. Peni fizike venki, atakante aŭ defendante:
- Kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu.
- Post la fino de l' batalo estas multe da kuraĝuloj.
- Brava batalanto kontraŭ plado bolanta.
- Vi tenis vin kiel brava batalisto!
- Infanoj, ĉesu interbatali!
- Miaj kunbatalantoj perdis siajn batalilojn kaj mortis en tiu batalejo.
2. Peni forigi danĝeron, superi kontraŭaĵon:
- Ni batalis kontraŭ diversaj malfacilaĵoj.
- Bataladi kontraŭ la sorto.
- La malsano forlasis ŝin, eble pro tio, ke ŝi estis tre batalema.
- Li provis kontraŭbatali la korpan doloron.
3. Ataki aŭ defendi per spiritaj armiloj:
- Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu.
- Nia batalado estis pure politika.
- Li estis senlaca probatalanto por Esperanto.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario