sábado, 6 de octubre de 2012

KONSISTI (Consistir; constar)

1. Esti kunmetita el pluraj partoj; havi kiel erojn: /Estar compuesto de varias partes; tener como partículas:
  • Unu horo konsistas el sesdek minutoj. /Una hora consta de 60 minutos.
  • Ĉiuj milionoj konsistas el milonoj. /Todos los millones constan de miles.
  • Nun estas nova konsisto de komisiono. /Ahora hay una constitución de una comisión.
  • Mi ne scias, kiuj estas la konsistaj partoj de ĉi tiu teo. /No sé cuáles son las partes constitutivas de este te.
  • La ĉefaj konsistaĵoj de ĉi tiu supo estas betoj kaj terpomoj. /Las principales partes de que consta esta sopa son remolachas y papas.
2. Havi kiel ĉefan, kernan parton: /Tener como parte principal, esencial:
  • Mia laboro konsistas el preparado de diversaj dokumentoj. /Mi trabajo consiste en la preparación de diversos documentos:
  • Nur la intenco konsistigas la krimon. /Sólo la intención hace consistir el crimen.

viernes, 5 de octubre de 2012

SERENA (Sereno)

1. Sennuba kaj senventa: /Sin nubes y sin viento:
  • La vetero estis serena. /El tiempo estaba sereno.
  • La vento trankviliĝis kaj fariĝis sereno. /El viento se tranquilizó y se hizo sereno.
  • Mi prenis la pluvombrelon, ĉar la ĉielo estis malserena. /Yo cogí el paraguas, porque el cielo no estaba sereno.
  • Grandaj malhelaj nuboj malserenigis la ĉielon. /Grandes nubes oscuras cubrieron el cielo.
2. Kvieta sen ĉagrenoj, sen videbla antaŭtimo aŭ streĉo: /Tranquilo, sin disgustos, sin temor o tensión visible:
  • Ĉiuj fidis lin - eble pro tio, ke lia vizaĝo ĉiam estis serena. /Todos confiaban en él – posiblemente porque su rostro siempre estaba sereno.
  • La sereneco estis unu el ŝiaj ecoj de karaktero. /La serenidad era una de sus cualidades de carácter.
  • Ili ekaŭdis bonan novaĵon kaj iliaj vizaĝoj sereniĝis. /Ellos escucharon una buena noticia, y sus rostros se serenaron.

jueves, 4 de octubre de 2012

DIVENI (Adivinar, acertar)

Malkovri per supozoj, rezonoj aŭ hazarde ion, kion oni ne jam scias: /Descubrir mediante suposiciones o al azar algo que no se sabe todavía:
  • Divenu, en kiu mano estas la monero? / Adivina, ¿en qué mano está la moneda?
  • Kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas. /Lo que un sabio no comprende, con frecuencia un necio lo adivina.
  • Tiu (kart)divenisto okupiĝas pri divenado per la ludkartoj. /Ese adivinador se ocupa de la adivinación por medio de naipes.
  • Elektu divenprove - eble vi sukcesos. /Elige tratando de adivinar – tal vez aciertes.
  • Laŭ mia opinio, la sorto estas nedivenebla. /En mi opinión, la suerte no es adivinable.
  • Ŝi mandivenis (divenis mian estontecon laŭ la linioj de la mano) kaj diris, ke mia vivo estos longa. /Ella adivinó por  mi mano (adivinó mi futuro conforme a las líneas de la mano) y dijo que mi vida será larga.

miércoles, 3 de octubre de 2012

REZONI (Razonar)

1. Logike kunmeti argumentojn kaj tiri el ili konkludon: /Componer argumentos con lógica, y sacar una conclusión de ellos:
  • Vi estis tre kolera kaj ne povis ĝuste rezoni. /Estabas muy enojado y no podías razonar correctamente.
  • Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas. /Quien aconseja y razona, no da ayuda.
  • Rezonado kaj filozofado panon ne donas. /El razonamiento y la filosofía no dan pan.
  • Li neniam misrezonas (malĝuste rezonas). /Él nunca razona con lógica (razona incorrectamente).
2. Prezenti pli-malpli logikajn argumentojn por ne obei: /Presentar argumentos más o menos lógicos para no obedecer:
  • La personaro ne rezonis, ĉar li estis bona direktoro. /El personal no razonaba, pues él era un buen director.
  • Ne rezonadu kaj pardonpetu! / ¡No razones, pide perdón!

martes, 2 de octubre de 2012

HEZITI (Titubear, vacilar, dudar)

Pro dubo ŝanceliĝi, halti; ne scii certe, ĉu oni faros aŭ diros ion, aŭ ne: /Por una duda, hesitar, detener: no saber con certeza si se hará o dirá algo, o no:
  • Ŝi ne hezitis eĉ unu momenton kiam li proponis geedziĝi. /Ella no dudó ni siquiera un momento, cuando él le propuso matrimonio.
  • Mi ne rimarkis lian heziton. /Yo no noté su vacilación.
  • Via hezita parolado montris, ke vi ne bone ellernis la lingvon. /Tu conversación vacilante mostró que tu no aprendiste bien la lengua.
  • Mi estas hezitema kaj tio foje kaŭzas problemojn. /Soy inseguro, y eso a veces causa problemas.
  • Liaj admonoj hezitigis min. /Sus amonestaciones me hicieron titubear.
  • Ni senhezite akceptis la proponon. /Nosotros aceptamos la proposición sin dudar.

lunes, 1 de octubre de 2012

TURMENTI (Atormentar, torturar)

1. Suferigi iun per kruelaj korpaj suferoj: /Hacer sufrir a alguien mediante crueles sufrimientos corporales:
  • Tiu knabaĉo turmentis la katon. /Ese muchachote atormentó al gato.
  • Eĉ muŝo sentas, kiam vi ĝin turmentas. /Hasta una mosca siente cuando la torturas.
  • Ŝi ne eltenis la turmentojn de sia edzo. /Ella no aguantó las torturas de su marido.
  • Mi ne povis rigardi, kiel vi turmentiĝas. /Yo no podía ver como te atormentas.
  • Ili elturmentis tutan mian monon. /Ellos me sacaron todo mi dinero.
2. Suferigi iun per moralaj suferoj: /Hacer sufrir a alguien por medio de sufrimientos morales.
  • Min turmentis la timo, ke io malbona okazis al ŝi. /Me atormenta el temor de que algo malo le ocurrió a ella.
  • Kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas. /A quien la infelicidad atormentó, alegría no siente.
  • La sonĝo estis longa kaj turmenta. /El sueño era largo y torturador.
  • Malbonaj pensoj turmentadas min. /Malos pensamientos me atormentan.

domingo, 30 de septiembre de 2012

ŜANCELI (Hacer tambalearse)

1. Forte puŝi starantan objekton tien kaj reen tiamaniere, ke ĝi povas renversiĝi aŭ fali, aŭ ke ĝi almenaŭ ne plu firme staras: /Empujar con fuerza un objeto que está erguido, adelante y atrás, de tal manera que pueda volcarse o caer, o que al menos ya no quede firme:
  • Fortega vento ŝancelis la arbojn. /Un fortísimo viento hizo tambalear los árboles.
  • Li puŝis min - mi ŝanceliĝis kaj falis. /Él me empujó – me tambaleé y caí.
  • La dometo, malgranda, sed forta, ne estis ŝancelata de la tempesto. /La casita, pequeña, pero fuerte, no se tambaleó por la tempestad.
  • Nia boato glitis sen ŝanceliĝado. /Nuestro bote se deslizó sin tambalearse.
2. Malfortikigi, malfirmigi, endanĝerigi ion: /Debilitar, aflojar, poner en peligro algo:
  • La diboĉoj de la princo ŝancelis lian tronon. /Las jaranas del príncipe pusieron en peligro su trono.
  • Mia sano ekŝanceliĝis. /Mi salud comenzó a debilitarse.
  • Via volo estas neŝancelebla. /Tu voluntad no se puede debilitar.
  • Nia lando ne bezonas ŝanceliĝemajn politikistojn! /Nuestro país no necesita políticos endebles.

sábado, 29 de septiembre de 2012

VALO (Valle)

Malalta terparto, pli-malpli ĉirkaŭita de montoj, ordinare ankaŭ baseno de rivero: /Parte baja de la tierra, más o menos rodeada de montes, ordinariamente también cuenca de un río:
  • La unuaj loĝantoj lokiĝis en la valo de Nilo. /Los primeros habitantes se ubicaron en el valle del Nilo.
  • Se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo. /Si nieva en el monte, hace frío en el valle.
  • Ni sukcesis alkonduki akvon al tiu valeto. /Conseguimos conducir el agua a ese vallecito.
  • Se vi iros valvoje (malsuprenire laŭ la valo), vi trovos la urbon. /Si vas por el camino del valle (bajando al valle), encontrarás la ciudad.
  • Turo estas alvale de Orleano (pli malsupre en la valo ol Orleano). /La torre está situada en el valle de Orleans (más abajo que el valle de Orleans).

miércoles, 26 de septiembre de 2012

RIBELI (Rebelarse)

Rifuzi obei la registaron aŭ aŭtoritatan instancon: /Rehusar la obediencia a una instancia de gobierno o autoridad:
  • La laboristoj de la fabriko ekribelis. /Los trabajadores de la fábrica se rebelaron.
  • En ŝia voĉo sonis ribelo de virina fiereco. /En su voz sonó una rebelión de fiereza femenina.
  • La estraro tute ne timas viajn ribelajn minacojn. /El gobierno no teme en absoluto tus amenazas rebeldes.
  •  La ribelantoj (ribeluloj) ne volas cedi. /Los rebeldes no quieren ceder.
  • Mia ribelema spirito ne intencas ĉesi ribeli. /Mi espíritu rebelde no tiene la intención de dejar de rebelarse.
  • Kiu ribeligis vin kontraŭ mi? / ¿Quién te hizo rebelar contra mí?

GRACIA (Gracioso, garboso)

Bela, plaĉa per facilaj kaj harmoniaj movoj aŭ bele proporciaj formoj: /Hermoso, agradable por sus movimientos fáciles y armoniosos, o bello por sus formas proporcionadas:
  • Hodiaŭ mi aĉetis tre gracian vazon./Hoy compré un jarrón muy bello.
  • Li saltas gracie, kiel urso ebria. /Él salta tan graciosamente como un oso ebrio.
  • Ŝi ne estis belulino, sed ŝia gracio estis tre alloga. /Ella no era una mujer hermosa, pero su gracia la hacía muy atractiva.
  • Min ravas la gracieco de tiu antikva statufragmento. /La gracia de ese antiguo fragmento de estatua me cautivó.
  • Ĉu vi volas diri, ke mi ne estas graciulino? / ¿Quieres decir que no soy graciosa?
  • Via parolo estas sengracia. /Tu conversación no tiene gracia.

martes, 25 de septiembre de 2012

SATURI (Saturar)


1. Solvi substancon en iu fluaĵo ĝis tiu ĉi ne povas solvi pli: /Disolver una substancia en algún fluido hasta que no se pueda disolver más:
  • La akvo de la Malviva Maro estas saturita de mineraloj. /El agua del Mar Muerto está saturada de minerales.
2. Plejeble plenigi per io konkreta: /Llenar lo más posible por medio de algo concreto:
  • Tiun matenon sunaj radioj saturis mian ĉambron. /Los rayos solares saturaron mi habitación esta mañana.
  • Mi ne povus vivi en tiu urbo pro la saturado de ĝia atmosfero per gasoj de aŭtoj. /No podría vivir en esa ciudad, por la saturación de su atmósfera con gases de autos.
  • La aero saturiĝis per odoro de floroj. /El aire se saturó con el olor de las flores.
3. Plejeble plenigi per io abstrakta: /Llenar lo más posible por medio de algo abstracto:
  • Malpaco saturis atmosferon. /La guerra saturó la atmósfera.
  • Mi estas saturita de ĝojo! / ¡Estoy saturado de alegría!
  • Ŝi jam estas supersaturita de lia agreso. /Ella está ya súper saturada por su agresión.

domingo, 23 de septiembre de 2012

RAVI (Cautivar, seducir, embelesar)

Sentigi entuziasman admiron, kvazaŭ forprenante la animon el la korpo: /Hacer sentir una admiración entusiasta, como arrebatando el alma del cuerpo:
  • Ŝi ĉiujn ravis per sia belega kantado. /Ella cautivó a todos con su bellísimo canto. 
  • Nin ĉiam ravas, kion ni ne havas. /Siempre nos embelesa lo que no tenemos. 
  • Mi renkontis rav(ant)an knabinon. /Me encontré con una seductora muchacha. 
  • Post la spektaĵo ĉiuj ĝojkriis de ravo. /Después del espectáculo, todos gritaban alegremente de embeleso. 
  • Li tre rave dancas. /Ella baila de manera muy cautivadora. 
  • Niaj okuloj lumis de raviteco (raviĝo). /Nuestros ojos brillaban de embeleso.

sábado, 22 de septiembre de 2012

EMBUSKO (Emboscada, trampa)

1. Loko, kie oni sin kaŝas por surprize ataki malamikon: /Lugar en que alguien se oculta para atacar por sorpresa a un enemigo:
  • Li ial pensis, ke ili volas konduki lin en embuskon. /Por alguna razón, él pensaba que ellos querían conducirlo a una emboscada.
  • Neniu scias, kie estas mia embuskejo. /Nadie sabe donde está mi trampa.
2. Sinkaŝado por surprize ataki malamikon: /Ocultamiento para atacar por sorpresa a un enemigo:
  • Ni faris embuskon al ili. /Le hicimos una emboscada a ellos.
  • Mi feliĉe evitis ĉiujn embuskojn kontraŭ mia sukceso. /Felizmente evité todas las emboscadas contra mi éxito.
  • La rabisto embuskis kaj atendis viktimon. /El ladrón emboscó y esperó a una víctima.
  • Ŝi sentis, ke en ŝia domo estas embuskuloj. /Ella sintió que en su casa hay individuos escondidos.
  • La oficiro embuskigis la soldatojn. /El oficial hizo emboscar a los soldados.

viernes, 21 de septiembre de 2012

KORODI (Corroer)

1. Kemie difekti la surfacon, oksidigi metalon: /Dañar con químicos la superficie, oxidar un metal:
  • Akvo korodas metalojn. /El agua corroe los metales.
  • Iu verŝis korodan acidon sur ĝin. /Alguien vertió un ácido corrosivo en eso.
  • Mia aŭto estas protektita kontraŭ korodo. /Mi auto está protegido contra la corrosión.
  • Ĉi tiu substanco estas korodaĵo. /Esta substancia es un corrosivo.
  • Ĉiuj niaj tranĉiloj estas korodimunaj. /Todas nuestras cuchillas son inoxidables.
2. Iom post iom detrui, elmordi: /Destruir poco a poco, morder:
  • Mi vidas, ke la ĵaluzo korodas ŝin. /Veo que los celos la corroen.
  • Ĉiuj lin konas pro lia koroda ironio. /Todos lo conocen por su ironía corrosiva.

jueves, 20 de septiembre de 2012

VOLVI (Enrollar, arrollar)

1. Plurfoje rondmeti ion flekseblan ĉirkaŭ io alia: /Rodear varias veces, con algo flexible, alrededor de otro cuerpo:
  • Mi volvis la koltukon sur mian kolon. /Me envolví el cuello con la bufanda.
  • Ŝi faris kelkajn volvaĵojn el fadenoj. /Ella hizo varias madejas de hilo.
  • La kreskaĵo volviĝis ĉirkaŭ la muroj. /La enredadera se enrolló alrededor de los muros.
  • Ŝi ĉirkaŭvolvis sian kolon per kelkaj tukoj. /Ella se envolvió el cuello con algunas telas.
  • Li envolvas la donacon en belan paperon. /Él está envolviendo el regalo con un papel bonito.
  • En la muzeo ni vidis pergamenajn rulvolvaĵojn. /En el museo vimos rollos de pergaminos.
2. Rondirigi objekton ĉirkaŭ ĝi mem: /Hacer girar un objeto alrededor de sí mismo:
  • Ne volvu la paperfolion! / ¡No arrolles la hoja de papel!
  • Kiel bela estas la volviĝo de ŝiaj haroj! / ¡Qué hermoso está el enrollado de sus cabellos!
  • Printempe floraj burĝonoj disvolviĝas (elvolviĝas). /En primavera los brotes de las flores se desenvuelven.
  • La rozarbo malvolvis siajn foliojn. /El rosal desenrolla sus hojas.