miércoles, 20 de agosto de 2008

AKTUALA ( actual )

1. Efektive ekzistanta en la nuntempo:
  • Tie vi trovos informojn pri aktuala viva Esperanta kulturo kaj arto.
2. Interesanta pro la nuntempeco:
  • Tiu ĉi problemo estas aktuala por nia lando, ĝi ne povas atendi.
  • La nova paĝaro de E@I (de projekto "Esperanto aktuale") enhavos ĉiujn gravajn informojn pri Esperanto.
  • Mi aŭdis tion de televidaj aktualaĵoj.
  • Necesas aktualigi la enhavon de nia ttt-ejo.
  • La novaĵo jam estas malaktuala.

REZERVI ( reservar, conservar)

1. Apartigi kaj konservi por alia tempo, por alia uzo:
  • Mi rezervis monon por eksterordinaraj okazoj.
  • Al Dio servu, diablon rezervu.
  • Rezervoj de mono bedaŭrinde jam elĉerpiĝis.
2. Antaŭdifini al iu la posedon aŭ ĝuon de io per formala deklaro aŭ registro:
  • Ĉu vi jam rezervis la ĉambron ĉe la hotelo?
  • Ĉiuj rajtoj de reprodukto estas rezervitaj.
  • Ni havas unu rezervan liton por eventualaj gastoj.
  • Kiu zorgis pri la rezervado de sidlokoj en la buso?
  • Oni ne rajtas ĉasi bestojn en la rezervejo.
3. Provizore ne tuŝi, lasante por ia posta pridiskuto:
  • Ni rezervis kelkajn priparolindajn punktojn de la projekto.

SUGESTI ( sugerir )

1. Lerte venigi en ies penson ian ideon, pri kies origino tiu ne konscias, aŭ kies rezultojn tiu ne antaŭvidas:
  • Li sugestis al mi la respondon.
  • Ĉu vi agis sub sugesto kaj influo de viaj geamikoj?
  • Tio estis sugesta demando (subinspiranta la deziratan respondon).
2. Proponi kiel hipotezon:
  • Mi sugestas, ke vi iom ripozus.
3. Estigi en la menso, venigi bildon, ideon:
  • Via pala vizaĝo sugestas malsanon.

PREPARI ( preparar )

1. Fari ĉion necesan, por ke ia stato aŭ ago povu efektiviĝi:
  • Oni preparas la militon!
  • Ne valoras la faro la koston de l' preparo.
2. Fari ĉion necesan, por ke io povu poste esti utiligata:
  • Nuntempe mi preparas grandan projekton.
  • Preĝon faru, sed farunon preparu.
  • Invitu la gastojn al la tablo, ĉar la tagmanĝo jam estas preparita.
3. Meti iun en taŭgan dispozicion, por akcepti novaĵon, trapasi ekzamenon kaj simile:
  • Ĉu vi jam preparis vin por la diskuto?
  • Mi devas prepariĝi por ekzameno.
  • Ŝi frekventas preparajn kursojn.
  • Ni kantis senprepare.
4. Atendi, antaŭvidi:
  • Mi estis preparita, ke mi trovos la aranĝon seninteresa.
5. Registri sur komputilan diskon la gvidajn markojn kaj informojn necesajn por ĝia posta uzado kun difinitaj diskaparato kaj mastruma sistemo:
  • La frato preparas la diskon.

REGISTRI (registrar, inscribir )

1. Fari metode kaj skribe elnombradon kompletan por eventuala referenco kaj uzado:
  • Oni venigis ĉiujn lernantojn por registri ilin.
  • Registrado de novaj abonantoj ne devus esti temporaba.
  • Ni estas enregistritaj laŭ niaj urboj.
2. Noti, en tiucela libro, faktojn aŭ dokumentojn laŭ difinita sistemo, por aŭtoritate aŭ oficiale atesti pri iliaj ekzisto kaj konsisto:
  • En laborejo oni registras nian eniron kaj eliron.
  • Mi sendis al vi registritan leteron.
  • Ŝi volis ekvidi registron de la naskiĝoj en nia urbo.
  • Ĉu vi registrigis la pakaĵojn en la stacidomo?
3. Skribe aŭ enmense noti, por rememorado:
  • Ĉi-jare ni povis registri la uzadon de Esperanto en multaj internaciaj kongresoj.
4. Aŭtomate prezenti la variojn de fenomeno:
  • Registru mian paroladon per sonregistrilo.
  • Mi volas konservi la registraĵon de via voĉo por postaj prelegoj.

PUNI (castigar)

1. Kaŭzi al iu suferon kompense de ties malbonfaro aŭ kulpo:
  • Mi punos vin, ĉar vi estis tre malbona.
  • Per mono, ne per mano punu vilaĝanon.
  • Ne kaptita - ne punita.
  • Kune kaptite, kune punite.
  • Vivis puninde, mortis ridinde.
  • Li certe ne restos senpuna!
  • Ŝi multe laboris kontraŭ mortpuno.
2. Kompensi per adekvata suferigo de la farinto:
  • La patrino punis mian malobeon.
  • Amo kaj puno loĝas komune.
  • Kiujn punajn metodojn vi havas?
  • Liaj agoj estas punindaj per la monpuno de 100 eŭroj.

lunes, 11 de agosto de 2008

SENTI (sentir )

1. Ricevi ian, precipe pertuŝan aŭ internan, sensaĵon, kiu aperas en nia konscio kun impreso de doloro aŭ plezuro:
  • Mi ne sentas malsaton.
  • Mi sentas min malsana.
  • De fremda dento ni doloron ne sentas.
  • Vidado kaj aŭdado ĉiam estis rigardataj de la homo kiel la plej gravaj sentaj kapabloj.
  • Salo estas tre sentebla - verŝajne estas tro multe da ĝi en la supo.
  • Mi estas tre tiklosentema.
2. Ricevi en la konscion impreson, kiun ni klasas kiel agrablan aŭ malagrablan:
  • Estas malfacile klarigi, kion mi sentas.
  • Kion koro sentas, lango prezentas.
  • Somero forpasis nesenteble.
  • Vi estas tute sensenta!
3. Havi konscion pri io, pri kio ni ne kapablas doni racian klarigon:
  • Mi sentas, ke ne devas tiel esti.
  • Ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento.
  • Ni antaŭsentis, ke vi venos.
  • Malbona antaŭsento leviĝis en mi.

MIRI ( admirarse, asombrarse )

Senti impreson de surprizo pro io stranga, neatendita, nekutima, eksterordinara:
  • Mi miris pri kelkaj kutimoj de tiu lando.
  • Li estis mutigita de miro.
  • Mi mire rigardis la montojn.
  • Ĉi tiu konstruaĵo estas arkitektura miraĵo.
  • Ŝia konduto min mirigis.
  • Lia saniĝo estis miriga afero.
  • Ŝia malfermita buŝo montris miregon.
  • Lumturo de Aleksandrio estas unu el la sep mirindaĵoj de la mondo.
  • Esperanto estas mirinde facila por lerni.

TIMIDA ( tímido,a)

Facile perdanta la kapablon libere paroli, senĝene sinteni en societo:
  • Ŝi estis tre bona, sed timida knabino.
  • Li kisis ŝin timide kaj delikate.
  • La timideco povas facile fariĝi homevitemo.
  • Estu memfida kaj maltimida kaj ĉiuj admiros vin.

AGORDI ( ajustar, afinar, acordar, templar )

1. Starigi la ĝustan rilaton inter la sonoj de instrumento aŭ de pluraj instrumentoj de orkestro:

La violonisto agordis sian instrumenton.
Ĉiuj instrumentoj agordiĝis.
La piano estis misagorda, pro tio mi venigis la agordiston.

2. Alĝustigi cirkviton, por ke ĝi funkciu laŭ la dezirata frekvenco:

Li agordis la radioricevilon.
Ĝi estas tre facile agordebla.

3. Vibrigi la kordojn de ies animo en difinita maniero:

Kio agordis vin maljuste kontraŭ mi?
Vi estas ĉiam tre kritikeme agordita.
Lia animo agordiĝis pie.

4. Elekti konvenajn valorojn por la parametroj, kiuj difinas la funkciadon de komputila programo:

Mi agordis novan programon en mia komputilo.
Vi povos ajnmomente ŝanĝi la agordojn de la programo.

martes, 5 de agosto de 2008

SALUTI ( saludar )

1. Montri al iu, per gesto aŭ formulo, sian estimon aŭ respekton aŭ simple konatecon:
  • La gastoj jam venis, do mi iras saluti ilin.
  • Li salutas profunde kaj mordas hunde.
  • Mi salute klinis la kapon.
  • La najbaro kapsalutis min el la fenestroj.
  • Li bonvenigis nin kun multaj profundaj klinsalutoj.
2. Deklari publike sian admiron al iu, intereson pri io:
  • Finfine mi havas okazon saluti la francan popolon en ĝia belega ĉefurbo.
  • Transdonu miajn salutojn al ili.
3. Komenci seancon kun komputilo, anoncante sin kaj pruvante sian identecon per siaj nomoj kaj pasvorto:
  • Vi devas ensaluti, se vi volas vidi ĉi tiun paĝon.
  • Sur ĉi tiu paĝo troviĝas ensalutintoj de la paĝaro.
  • Enskribu vian salutnomon kaj pasvorton.
  • Mi jam elsalutis el la paĝaro.

SANKTA ( santo,a)

1. Forprenita de la ordinara uzado, ĉar konsekrita al dieco aŭ rezervita al ĝi:
  • Por la hinduoj bovino estas sankta.
  • Ne tuŝu - tio estas sanktaĵo.
  • Ne perturbu la sanktecon de ĉi tiu loko.
  • La popolo noblan agon de la reganto baldaŭ sanktigas kiel leĝon.
2. Apartigita de la aliaj per la observado de reguloj de pureco:
  • Tie estis regno de pastroj kaj sankta popolo.
3. Aparte respektinda pro speciala religia karaktero:
  • Komenciĝis la Sankta Semajno (antaŭpaska).
  • Multajn jarojn oni konstruis ĉi tiun sanktejon.
  • Sanktfigurojn ornamas kaj homojn malamas.
4. Proklamita de la Eklezio, kiel akirinta per apartaj virtoj altan rangon en la ĉielo kaj kiel inda sur la tero je speciala kulto:
  • Ne ĉiam estas sankta Johano.
  • Ne sanktuloj potojn faras.
5. Plej respektinda, kvazaŭ pro sankcio de la moralo aŭ tradicio:
  • Vi tiel parolas, kvazaŭ tio estas io sankta.

REZIGNACIO ( resignación )

Stato de iu, kiu akceptas sen protesto tion, kio ne povas esti ŝanĝita, kaj kiu submetas sin sen plua plendo al la neeviteblaĵo:
  • Mi akceptis ĉiujn malfeliĉojn kun rezignacio kaj kompreno.
  • La sklavino respondis per rezignacia tono.
  • Li rezignacie atendis la morton.
  • Mi ne vidas iun rimedon, pro tio mi rezignacias.

NACIO ( nación )

1. Popolo, akirinta konscion pri si mem kiel aparta socia komunumo pro komunaj karakterizaĵoj, rezultantaj de historiaj procezoj; tiuj karakterizaĵoj estas tre diversaj laŭ la kazoj (ekonomiaj interesoj, lingvo, religio, vivmaniero), sed la ĉefa estas komuna teritorio kun emo al politika memstareco:
  • Kutime nacio havas teritorian bazon.
  • La libro estas tradukita al dek naciaj lingvoj.
  • La ambasadoro konsilis al ĉiuj siaj nacianoj forlasi la landon.
  • Antaŭ la milito tiu subetno ankoraŭ ne pretendis je nacieco.
  • Mi aĉetis nacilingvan vortaron.
  • Estus danĝere internaciigi tiun konflikton.
  • Multaj miaj samnacianoj mortis en tiu milito.
  • Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) uzas Esperanton por atingi siajn celojn.
  • "Sennaciulo" estas la monata gazeto de SAT.
2. Jura persono, konsistanta el la tuto de la individuoj regataj de unu sama konstitucio, kaj distingita disde ili:
  • La interesoj de la nacio ofte kontraŭas tiujn de la individuoj.
3. Regno:
  • Unuiĝintaj Nacioj (UN) estas internacia monda organizaĵo, kiu celas solvi interŝtatajn konfliktojn.

ORO ( oro )

1. Metalo el la kuba sistemo, ruĝe flava aŭ flava, estiĝinta en vejnoj, koncentrita en aluvioj aŭ en detritaj petroj; la plej maleebla kaj dratigebla el ĉiuj metaloj:
  • Oni trovas oron en iuj riveretoj.
  • La haroj de la knabino tiel lumis, kvazaŭ ili estus oritaj.
  • La suno origas fenestrajn vitraĵojn per siaj radioj.
  • La rostata kokido oriĝis.
  • Ĝi kuŝas en orkolora kesteto.
2. Tiu metalo, rigardata kiel tre multevalora kaj tial uzata en juvelarto, monfabrikado kaj simile:
  • Li pagis per oro (ne per monbiletoj).
  • Temp' estas valoro simile al oro.
  • Ŝi donace ricevis belan oran ringon.
  • Tie estis tiom da belaj oraĵoj, ke mi ne povis elekti, kiun el ili aĉeti.
3. Monabundo, riĉeco:
  • Ĉiu deziras multe da oro, sed ĉu tio vere alportos feliĉon?
  • Ne defendas oro kontraŭ doloro.
  • En landoj transmaraj estas oraj arbaroj.
4. Multevalora, bonega afero:
  • Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro.