sábado, 24 de noviembre de 2007

KOMANDI

1. Havi militan ordonpovon super iu aŭ io:
  • Kiu komandas la ŝipon?
  • La taĉmento ne agos sen mia komando.
  • La komandanto de ŝipo nun estas en sia komandejo.

2. Ordoni (manovron, militistan movon kaj simile):

  • Haltu! komandis la kapitano.
  • Li telekomandis direktoŝanĝon de raketo.
  • Mi estas alkomandita ĉi tien por gardostari.

3. Deteni, estri:

  • Komandu viajn pasiojn.
  • Ĉiun demandu, sed mem al vi komandu.

ELASTA

1. Tia, ke ĝi facile kuntiriĝas, etendiĝas aŭ aliformiĝas pro premanta aŭ tiranta forto, kaj reprenas sian antaŭan formon, kiam tiu forto ĉesas:
  • Ŝtalo estas tre elasta kaj formebla.

2. Tre fleksiĝema, malrigida:

  • Ŝia talio estas gracia kaj elasta.
  • Mizero piedojn sanigas, kolon elastigas.
  • Neniu besto povas konkuri kun la elasteco de iliaj saltoj.

3. Facile adaptebla al diversaj cirkonstancoj:

  • La signifo de la afiksoj devas resti elasta.
  • La lingvo iomete elastiĝis.

HELA

1. Donanta aŭ ricevanta fortan vivan lumon:

  • Tiun helan tagon ni decidis veturi al lago.
  • Post vetero malbela lumas suno plej hela.
  • Helecon nokte ni havas kiam brilas luno.
  • La lampo heligas la ĉambron.
  • Jam estas malhela nokto kaj pro tio mi nenien volas iri.

2. Enhavanta multe da blanko (se paroli pri farboj):

  • La ĉielo estas hele blua.
  • Ŝi surhavis malhele ruĝan robon.

3. Vigle, akute sonora:

  • Dum la festo en la urbo aŭdeblis laŭtaj, helaj voĉoj (pro gaja humoro).
  • Tiu novaĵo malheligis la ĝojan feston.
  • Ŝia vizaĝo heliĝis post lia rigardo.

KNEDI

1. Premadi kaj prilabori per la manoj pastecan substancon, por doni al ĝi ian formon:

  • Mia avo knedas belajn potojn.
  • Knedu (masaĝu) miajn muskolojn, mi petas.

2. Premante kaj kirlante miksi per la manoj farunon kaj akvon, por fari paston:

  • La patrino knedas la panon.
  • La pasto ne estas knedebla, ĉar ĝi enhavas tro multe da akvo.
  • Pasto por la torto devas esti sufiĉe densa kaj ne tro knedita.
  • Post kiam ni aĉetis knedmaŝinon ni ĉiumatene bakas la panon.

FLUI

1. Moviĝi seninterrompe malsupren laŭ deklivo (se paroli pri likvoj):

  • Ŝiaj larmoj rivere fluis.
  • Fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis.
  • En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon.
  • La sango elfluis el la vundo.
  • Ni venis ĝis la enfluejo - loko, kie la rivero enfluas en la maron.
  • Ni iru kontraŭflue / laŭflue, restante en la akvo.
  • La parko troviĝas apud la kunfluejo de la plej grandaj riveroj.

2. Moviĝi seninterrompe kaj facile de unu loko al alia (se paroli pri fluidoj):

  • En la aero fluis odoro de floroj.

3. Amase, seninterrompe direktiĝi ien:

  • En la urbo jam fluas paroloj pri via mizero.
  • Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo.
  • Li flue parolas la ĉinan.
  • Per lerta admono alfluas la mono.
  • Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras.
  • Dum la festo la tuta popolo disfluis sur la stratoj.
  • Forfluu infano kune kun la bano.
  • Mi ne superfluas per riĉaĵoj.

4. Facile kaj glate trapasi de unu momento al alia:

  • Mia vivo fluas trankvile.
  • Vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas.
  • Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue.

BRIDO

Rimenaranĝo ĉirkaŭ la kapo de rajdo- aŭ tir-besto, por ĝin konduki kaj gvidi:

  • Li lasis al ĉevalo la bridon sur la kolo (ne plu gvidis ĝin).
  • Riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido.
  • Bridu vian buŝon!
  • Mi malbridis la ĉevalon.
  • La verkisto havis nebrideblan fantazion.
  • Mi estis ŝokita, kiam mi ekvidis lian senbridan koleron.
  • La senbridigita popolo komencis fari malordon en la lando.

KURAĜA

1. Ne perdanta sian memregadon, sian animfirmecon antaŭ danĝero:
  • Li estas kuraĝa soldato.
  • Malantaŭ barilo kuraĝo estas facila.
  • Post la fino de l' batalo estas multe da kuraĝuloj.
  • Lia ekzemplo kuraĝigis la tutan armeon.
  • Mi ne estas malkuraĝulo!

2. Trankvile energia antaŭ malfacilaĵoj, ofendoj kaj simile:

  • Ŝi ĉiam tenas sin kuraĝa kontraŭ atakoj.
  • Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe.
  • Mi ne kuraĝis diri mian opinion.
  • Finfine mi kuraĝiĝis kaj diris, kion mi pensas pri tio.

3. Karakterizata de tia memregado kaj energio:

  • Via konduto estas tro kuraĝa, mi pensas.
  • Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno.

jueves, 22 de noviembre de 2007

PREMI

1. Apliki forton sur objekton en kontakto, malvastigante la spacon okupatan de ĝi, aŭ puŝante ĝin ĝis senmoviĝo:
  • Ne premu ĉi tiun butonon!
  • Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas.
  • Mi elpremis sukon el la fruktoj.
  • Enpremi en la teron.
  • Ŝi trapremis terpomojn kaj faris kaĉon.
2. Fari tiun agon kiel esprimon de sento:
  • Li premis al mi la manon.
  • Ŝi etendis la manon por manpremo.
3. Ĝeni, suferigi, kvazaŭ per troa pezo:
  • La laboro min premas.
  • Malfeliĉo komuna estas malpli premanta.
  • Mi cedis al la insista premo de amikoj.
  • La koro premiĝas vidante tiun situacion.
4. Repuŝi per superaj rimedoj:
  • Ili premis la malamikojn.
  • Alpremi iun al muro.
5. Tirane, maljuste traktadi:
  • La malriĉuloj estas premataj en nia lando.
  • Li subpremis la homojn.

miércoles, 21 de noviembre de 2007

GLITI (patinar, resbalar, deslizarse)

1. Facile moviĝi sur glata aŭ grasa supraĵo:
  • Birdoj glitas en la aero.
  • Ĝi glitas de li kiel pizo de muro.
  • Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita.
  • Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis.
  • Li rapide deglitis de la ĉevalo.
2. Antaŭeniĝi sur glata supraĵo konservante sian ekvilibron:
  • Hodiaŭ mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti / glitumi, ĉar la vetero estas tre bela kaj frosta.
  • Glitado estas mia ŝatokupo.
3. Perdi la starecon kaj ekvilibron, marŝante sur glata supraĵo:
  • En mallumo ŝi (ek)glitis kaj falis.
  • La vojo estis glitiga.
4. Pasi senbrue, facile, nerimarkite:
  • Li glitis po iomete en mizeron.
  • El lia mano ĉiu monero elglitas (li estas tute malŝparema).
  • La aktoro traglitis nerimarkite.
  • La pejzaĝo rapide preterglitis antaŭ niaj okuloj.
5. Rotaciante, ne sufiĉe adheri:
  • Radoj de mia biciklo komencis gliti.

DELIKATA

1. Placxa per sia alta kvalito kaj nevulgareco:
  • Al mi plaĉas via delikata parfumo.
  • Tiu ĉi manĝaĵo estas delikataĵo en nia lando.
2. Pro sia kvalito, facile difektebla aŭ rompebla:
  • Tio estas delikata vazo.
  • Delikateco de la ŝtofo malebligas lavi ĝin per lavmaŝino.
3. Neforte kaj neakre impresanta la sensojn aŭ la spiriton:
  • Aŭdiĝis blovado de delikata venteto.
  • La viro delikate premis mian manon.
  • Li maldelikate tiris min antaŭen.
4. Subtila:
  • Miaj piedoj ĝuas delikatan sablon.
5. Facile konfuziva:
  • Mi ne povis diskuti kun ŝi pri tiel delikata afero.
6. Facile impresebla, sentema, akresenta:
  • Liaj delikataj oreloj ekaŭdis mallaŭtan, sed tre belan muzikon.
7. Taktoplena, diskreta, netroiganta, ne ofendema:
  • Ili montris al ni siajn delikatajn morojn.
  • Ne plu rakontu tiajn maldelikatajn ŝercojn!
  • Mi ne plenumis lian sendelikatan postulon.

AKOMPANI

1. Esti aŭ iri kun iu:
  • Li akompanis sian koramikinon ĝis ŝia domo.
  • Sukceso ĉiam vin akompanadu!
  • La prezidento venis kun granda akompanantaro.
  • Atendu iomete, mi elakompanos miajn amikojn (ĝis la elirejo de la domo).
2. Aldoniĝi al io, okazi samtempe kaj ofte interligite kun io:
  • La filantropio ne ĉiam akompanas la riĉecon.
3. Subteni, ludante aŭ kantante samtempe akcesoran parton:
  • Mi akompanas la kantiston per la piano.
  • Ŝi kantas kun la akompano de gitaro.
  • Li estas akompananto de la fama pianisto.

DELIRI

Esti en stato de nedaŭra psika malordo, kaŭzita de febro, malsano aŭ ebrieco, kaj karakterizata per halucinaj imagoj kaj nekonsekvencaj senkonsciaj:
  • Malsano igas ŝin deliri.
  • Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras.
  • Mi kuŝis en deliro kaj tute ne sciis, kie mi troviĝas.
  • Por parolo delira ne ekzistas rediro.
  • Tiu rakonto estas nur deliraĵo.

AROMO

Delikata, agrabla kaj subtila odoro de kelkaj plantoj aŭ aliaj substancoj:
  • Mi eksentis aromon de kafo kaj tuj ellitiĝis.
  • La aromon de la realeco tiuj rakontoj ne povas transdoni.
  • Niaj kapoj turniĝis de tia aroma aero.
  • Mi aldonis iom da aromherboj al la plado.
  • Rozoj aromis en la nokto.
  • Oni uzis aromaĵojn en Egiptujo por mumiigado.
  • Dum la festo bukedoj da floroj aromigis la aeron.

ESENCO

1. La esto en si mem, la realaĵo kuŝanta sub la fenomenoj:
  • Ni eble ne diskutu pri la dia esenco.
2. Ĉio, kio faras ion aŭ iun tio, kio ĝi estas; ĉio, kio konsistigas la propran naturon de io aŭ iu, kontraste kun la ŝajno, la eksteraĵo:
  • Li ne multe pensas pri sia propra interna esenco.
  • Nomo egala, sed esenco mala.
  • Laŭ la aspekto li estis bona homo, sed esence li estis ruzulo.
3. La kerno, la plej ĉefa parto, la nepra, nemalhavebla ecaro de io:
  • Mi ne komprenis la esencon de lia demando.
  • Bruo potenca, nula esenco.
  • La dokumento laŭ mi ne estas tute klara kaj esenca.
  • Tio estas neesenca problemo.
4. Koncentrigita eltiraĵo el iuj substancoj ĝenerale bonodoraj aŭ aromaj:
  • Mi verŝis iom da roza esenco en akvon kaj banis min.

MARKO

1. Speciala signo, metita sur io kaj servanta por rekonigi kaj distingigi ĝin:
  • Vi rekonos mian libron, cxar gxi havas markon.
  • Mi markis viajn erarojn per krajono.
  • Tiu ĉi papermono estas falsita, ĉar ĝi ne havas akvomarkon.
  • Niaj ŝafoj estas brulmarkitaj, por ke ni povu ilin rekoni.
  • La organizo produktis multajn belajn glumarkojn.
  • Sekvu la gvidmarkojn (signojn ĉe vojo) por ne perdiĝi.
2. Originala desegnaĵo, kombino de literoj, nombroj kaj aliaj, kiu ebligas distingi la varojn de unu fabriko disde tiuj de la aliaj:
  • Mi rekomendas ĉi tiun markon de kafo.
  • Kiu estas la marko de via aŭto?
  • Tio estas bonkvalita, markhava brakhorlogxo.
  • Ĉu oni jam normomarkis la varojn (markis sur aĵoj la fabrikmarkon, certigantan la bonkvaliton de la fabrikaĵo)?
3. Objekto, havanta distingan signon kaj servanta por akiri ion:
  • Por povi uzi publikan telefonbudon vi devas havi telefonmarkon.
  • Surgluu poŝtmarkon sur la koverton kaj sendu la leteron.