1. Tia, ke ĝi facile kuntiriĝas, etendiĝas aŭ aliformiĝas pro premanta aŭ tiranta forto, kaj reprenas sian antaŭan formon, kiam tiu forto ĉesas:
- Ŝtalo estas tre elasta kaj formebla.
2. Tre fleksiĝema, malrigida:
- Ŝia talio estas gracia kaj elasta.
- Mizero piedojn sanigas, kolon elastigas.
- Neniu besto povas konkuri kun la elasteco de iliaj saltoj.
3. Facile adaptebla al diversaj cirkonstancoj:
- La signifo de la afiksoj devas resti elasta.
- La lingvo iomete elastiĝis.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario