1. Facile moviĝi sur glata aŭ grasa supraĵo:
- Birdoj glitas en la aero.
- Ĝi glitas de li kiel pizo de muro.
- Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita.
- Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis.
- Li rapide deglitis de la ĉevalo.
- Hodiaŭ mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti / glitumi, ĉar la vetero estas tre bela kaj frosta.
- Glitado estas mia ŝatokupo.
- En mallumo ŝi (ek)glitis kaj falis.
- La vojo estis glitiga.
- Li glitis po iomete en mizeron.
- El lia mano ĉiu monero elglitas (li estas tute malŝparema).
- La aktoro traglitis nerimarkite.
- La pejzaĝo rapide preterglitis antaŭ niaj okuloj.
- Radoj de mia biciklo komencis gliti.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario