1. Masonaĵo, starigita en
la tero por servi kiel bazo al konstruo:
- La domo ankoraŭ ne estas konstruita - estas nur fundamento.
- Detruita ĝis la fundo de l' fundamento.
- Ĉiuj ĉeestantoj metis fundamentajn ŝtonojn.
- La konstruaĵo estas bone fundamentita.
2. Esenca elemento, sur kiu apogiĝas
la cetero:
- Tradicio kaj interkonsento estas la fundamentoj de ĉiu lingvo.
- Verŝajne ĉiu esperantisto scias pri la netuŝebleco de la Fundamento.
- Tion oni devas fundamente esplori.
- Fundamentistoj severe obeas kaj defendas la Fundamenton.
- Viaj proponoj estas senfundamentaj kaj ni ne povas ilin akcepti.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario