1. Premadi kaj prilabori per la manoj pastecan substancon, por doni al ĝi ian formon:
- Mia avo knedas belajn potojn.
- Knedu (masaĝu) miajn muskolojn, mi petas.
2. Premante kaj kirlante miksi per la manoj farunon kaj akvon, por fari paston:
- La patrino knedas la panon.
- La pasto ne estas knedebla, ĉar ĝi enhavas tro multe da akvo.
- Pasto por la torto devas esti sufiĉe densa kaj ne tro knedita.
- Post kiam ni aĉetis knedmaŝinon ni ĉiumatene bakas la panon.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario