1. Apliki forton sur objekton en kontakto, malvastigante la spacon okupatan de ĝi, aŭ puŝante ĝin ĝis senmoviĝo:
- Ne premu ĉi tiun butonon!
- Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas.
- Mi elpremis sukon el la fruktoj.
- Enpremi en la teron.
- Ŝi trapremis terpomojn kaj faris kaĉon.
- Li premis al mi la manon.
- Ŝi etendis la manon por manpremo.
- La laboro min premas.
- Malfeliĉo komuna estas malpli premanta.
- Mi cedis al la insista premo de amikoj.
- La koro premiĝas vidante tiun situacion.
- Ili premis la malamikojn.
- Alpremi iun al muro.
- La malriĉuloj estas premataj en nia lando.
- Li subpremis la homojn.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario