1. Objekto, farita por esti imitata:
- Unue mi pretigis la modelon de la statuo per argilo.
- Ni modelis statueton.
- Mia frato kolektas etmodelojn de aŭtoj.
- La tajloro preparis modelfoliojn / papermodelojn kaj uzis ilin por kudri pantalonon.
2. Persono, kiu pozas antaŭ artisto por esti desegne, pentre, skulpte kaj simile prezentata:
- Jam venis modelo, kiun mi intencas pentri.
3. Homo, kiu surmetas altmodajn vestojn, por prezenti ilin al
la klientoj:
- La modeloj prezentis la plej novan kolekton de vestoj.
- Epoko de tro maldikaj modelinoj po iomete pasas.
- Li estas tre fama modelisto - homo, kiu desegnas la modelojn de laŭmodaj vestoj.
4. Io aŭ iu imitinda pro sia perfekteco:
- Tiu vesto estas modelo de bongusto.
- Lia konduto estas modela (inda servi kiel modelo).
No hay comentarios.:
Publicar un comentario