domingo, 18 de noviembre de 2007

KLINI

1. Meti en tian pozicion, ke unu fino aŭ parto estas malpli alta ol la alia (se paroli pri rigida objekto):
  • Klinu la kruĉon kaj trinku!
  • Ili penis deklini nin de nia vojo, sed malsukcesis.
  • Se vi sekvos nin, vi ne forkliniĝos de la vojo.
  • Mi sendekliniĝe iros al la elektita celo.
2. Kurbigi, fleksi al malsupro (se paroli pri malrigida objekto):
  • La neĝo klinis la branĉojn de la arboj al la tero.
  • Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj.
3. Oblikvigi parton de sia korpo:
  • Li salute klinis la kapon.
  • Ŝi salutis min per klino de la kapo.
  • Mi alklinis mian orelon al ŝi, por ke ŝi povu diri al mi ion.
  • Li elkliniĝis super la balkonon.
4. Emigi, inklinigi:
  • La reĝino ĉiamaniere provis klini la animon de la reĝo al pardonemo.
  • Ŝi estis bona knabino, sed subite dekliniĝis de la bona konduto.
  • Mi esperas, ke vi pardonos ĉiujn miajn dekliniĝojn.
5. Cedigi:
  • Mi devas klini min antaŭ la cirkonstancoj.
  • Plena sako ĉiun mastron al vi klinos.

No hay comentarios.: