1. Aro da subtilaj liberaj eretoj
de substanco, facile disiĝantaj:
- La vento ĵetis al mi polvon da akvo.
- Mi havas alergion kontraŭ florpolvo.
- Polveto el pudro falis sur mian blankan robon.
2. Tiaj eretoj el tero aŭ alia substanco al ĝi miksita, kuŝantaj sur
la grundo aŭ levataj
de la vento:
- La ĉaro ekveturis kaj leviĝis nubo da polvo.
- Ĵeti polvon en la okulojn.
- Ĉio estas por li kiel polvero sur la tero.
- Kara, senpolvigu viajn ŝuojn.
3. Tiaj eretoj, kiuj kolektiĝas kun malpuraĵoj en
la domoj:
- Mi nun viŝas la polvon de sur la mebloj.
- La frato purigas la tapiŝon per polvosuĉilo.
- La breto estas polv(oplen)a, mi devas ĝin purigi.
4. Restaĵoj
de homa korpo:
- Nur polvo restis de li!
- Lia korpo dispolviĝis, sed memoro pri li restos por ĉiam.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario