1. Donanta aŭ ricevanta fortan vivan lumon:
- Tiun helan tagon ni decidis veturi al lago.
- Post vetero malbela lumas suno plej hela.
- Helecon nokte ni havas kiam brilas luno.
- La lampo heligas la ĉambron.
- Jam estas malhela nokto kaj pro tio mi nenien volas iri.
2. Enhavanta multe da blanko (se paroli pri farboj):
- La ĉielo estas hele blua.
- Ŝi surhavis malhele ruĝan robon.
3. Vigle, akute sonora:
- Dum la festo en la urbo aŭdeblis laŭtaj, helaj voĉoj (pro gaja humoro).
- Tiu novaĵo malheligis la ĝojan feston.
- Ŝia vizaĝo heliĝis post lia rigardo.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario